From Wikipedia, the free encyclopedia
Diageo (pronunco: diːˈɑːʒiːoʊ, aliaj elparoloj: daɪˈʌʒiːoʊ, aŭ: diˈædʒioʊ) estas brita firmao por la produktado kaj merkatigo de alkoholaĵoj bazitaj en Londono. Diageo estas la plej granda alkoholproduktanto en la mondo, kaj la plej granda produktanto de biero kaj spritaĵoj [1][2].
Diageo | ||
---|---|---|
negoco • Konzerno • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 17-a de decembro 1997 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Seagram Company Ltd. | |
Jura formo | public limited company | |
Ĉefestro(j) | Javier Ferrán vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estr(ar)o | Ivan Menezes | |
Dungitoj | 27 355 | |
Agokampo | alkoholaĵo | |
ISIN-kodo | GB0002374006 | |
Posedata de | BlackRock • Capital Group Companies vd | |
filiaj kompanioj | Guinness Ghana Breweries • Guinness Brewery • Cardhu distillery • George Dickel • Distillers Company vd | |
Posedataj kompanioj | Lagavulin Distillery • East African Breweries • Mortlach Distillery • Johnnie Walker • Dalwhinnie distillery • Smirnoff • Cîroc • George Dickel • Pimm's • Guinness Brewery • Guinness Nigeria • Ypióca Group • Alexander & James • St. James' Gate vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Diageo estis establita en 1997 de la fuzio de la bierejo Guinness kaj la "Grand Metropolitan" firmao. Ĝia establado estis iniciatita fare de Guinness-direktoroj Anthony Greener kaj Philip Yea kune kun George Ball kaj John McGrath de Grand Metropolitan. Anthony Greener estis la unua administra prezidanto. Diageo-akcioj komencis komerci ĉe la Londona Borso la 17an de decembro 1997 je merkatkapitaligo de 24 miliardoj £. [3].
En la jaroj sekvantaj la fuzion, la firmao temigis agadojn en la trinkaĵsektoro, ĝuante pli altajn kreskorapidecojn, kaj vendis ĝiajn manĝaĵojn kaj restoraciokomercojn. En julio 2000, ĝi vendis la manĝentreprenon Pillsbury al General Mills por 10,5 miliardoj da dolaroj [4]. Diageo posedis la rapidmanĝejon Burger King ĝis 2002 kiam ĝi estis vendita al konsorcio gvidita fare de American Texas Pacific por 1.5 miliardoj USD [5].
En 2000, ĝi aĉetis parton de la trinkmarkoj de Seagram de la Bronfman-familio [6].
En junio 2017, kontraŭ 700 milionoj da dolaroj, ĝi aĉetis la tekilan markon Casamigos de la kinoaktoro George Clooney [7].
Diageo surmerkatigas siajn produktojn en pli ol 181 landoj tra la mondo kaj funkciigas oficejojn en ĉirkaŭ 80 landoj. Ĝi estas listigita ĉe la Londono-Borso kaj estas unu el la firmaoj kiuj konsistigas la FTSE 100 indekson.
La markoj posedataj fare de Diageo estas inter la plej venditaj de sia speco en la mondo [8], inkluzive de:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.