From Wikipedia, the free encyclopedia
Spritaĵo estas io sprite dirita aŭ farita kiu estas iom pli milda ol ŝerco kaj kiu celas amuzi kaj ridigi montrante lertan kaj fajne inteligentan intelekton.
Spritaĵo estis alte estimata en la salonaj kaj kortegaj medioj dum la 18-a jarcento, ĉefe en Francio. Kelkaj famuloj pro siaj spritaĵoj estis Voltaire, Beaumarchais, Rivarol.
Spritaĵo en poezio karakterizas la metafizikan stilon, kaj estis ĝenerale akceptita kaj aprezita en la tempo de la angla dramisto William Shakespeare, kiu estas memorita por inventado de la frazo "sprita stulteco estas pli bona ol malsaĝa spriteco." [1] Foje spriteco en literaturo kaj poezio funkcias kiel alloga kaj pika kovrilo por pli profundaj mesaĝoj kaj emocioj, eĉ kritikoj kontraŭ la reganta potenco, profitante la fakton, ke spriteco kombinas humuron kun genia pensado, kaj tiele permesas al la verkisto esprimi siajn mesaĝojn per ĝi sen pligrandigi la paroladon dum samtempe lasante la mesaĝon klara. La angla poeto John Donne estis konata pro sia uzo de tiu stilo.[2]
Spritaĵo aŭ anekdoto estas ofte ligita konata persono, nacia heroo. Tia estis ekz. Nasreddin (en (Hoĝa-instruisto), turka monaĥo, popola heroo literatura en la 13-a jarcento, kaj kies rakontoj formas parton de la popola kulturo en Turkio, Irano, Uzbekio.
Nokte ŝtelisto eniris la malriĉan domon de Nasreddin. Lia edzino timeme ekflustris: Hoĝa, ĉe ni estas ŝtelisto. Kion ni faru? Li eĉ ne rigardante tien trankvile respondis: Ne ĝenu vin, edzino mia, se tiu povos trovi ion valoran, mi facile forprenos ĝin de li.
En la bazartago kun gekokoj en kaĝo Nasreddin Hoĝa ekiris al proksima urbo por vendi ilin. Irante sur la kampo Hoĝa kompatis la enkaĝigitajn birdojn kaj ilin liberigis. La gekokoj disiris diversflanken. Kolera pro tio, Hoĝa levis minace sian bastonon al la virkoko, estro de la kokinoj: Ho, vi ruzulo! Ĉiunokte vi scias kiam mateniĝos, kial vi nun ne scias la vojon al la urbo?
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.