Francisko[1] (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO [ĥorĥe mario bergoljo] (naskiĝis la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) en Bonaero), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.

Papo
Papo
Rapidaj faktoj 266-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Francisko
266-a papo de la katolika eklezio
Thumb
Naskonomo Jorge Mario Bergoglio
Pontifiko de 13-a de marto 2013
ĝis – (nun en ofico)
Antaŭulo Benedikto la 16-a
Sekvanto (nun en ofico)
Thumb
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) (87‑jara)
en Bonaero,  Argentino
Alma mater Facultades de Filosofía y Teología de San Miguel Universitato de Bonaero [#]
Lingvoj hispana lingvo itala lingvo latina lingvo germana lingvo franca lingvo portugala lingvo angla lingvo eklezia latino [#]
Subskribo Thumb
Familio
Patro Mario José Bergoglio [#]
Patrino Regina María Sívori [#]
ĉefepiskopo de Bonaero
Dum 19972013
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Vivo

Liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj; lia patro laboris ĉe la fervojo, kaj devenis el Torino. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan ŝtatanecon.

Li originale studis por iĝi kemiisto, atingis diplomon pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi teologion kaj aliĝis al la jezuitoj. Li estis konsekrita en 1969 al pastro, iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li studis mallonge en 1986 ankaŭ en Germanio.

En 1992 li iĝis episkopo. En la jaroj 19972013 li estis la ĉefepiskopo de Bonaero kaj en 2001 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo. Ekde 2005 li estis prezidanto de la Argentina Episkoparo.

Papiĝo

La 13-an de marto 2013 la konklavo elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).

Li estas la unua papo naskiĝinta ekster Eŭropo post Gregorio la 3-a (naskiĝinta en Sirio, elektita en 731).

Li elektis por si la nomon Francisko, kiu neniam antaŭe estis uzita de papo.

La unua parolado kiel papo

Tuj post la solena anonco Habemus Papam la nova papo montriĝis al la publiko kaj antaŭ ol doni sian unuan benon Urbi et orbi, li faris sian unuan publikan paroladon. En ĝi li komence salutis per simpla "buonasera" (itale bonan vesperon) kaj aludis la fakton ke li estas neeŭropano per rimarkigi ke la fratoj kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo. Li daŭrigis per preĝo por la emerita papo Benedikto la 16-a, kaj, nekutime, antaŭ ol doni la benon al la urbo Romo kaj al la mondo, li mem petis ĉiun spektanton silente preĝi pri beno por li. Sekve li anoncis sian intencon iri la venontan tagon peti savogardon ĉe la Madono kaj adiaŭis la publikon bondezirante al ĝi bonan nokton kaj bonan ripozon.[2]

Vojaĝoj

Papo Francisko vizitis (ĝis majo 2018) la sekvantajn landojn ekster Vatikano kaj Italio:

Verkoj

Li publikis plurajn enciklikojn kaj Apostolajn instigojn.

Enciklikoj

Apostolaj instigoj

  • Evangelii gaudium (La ĝojo de la evangelio)
  • Amoris laetitia (La ĝojo de amo)
  • Gaudete et exsulte (Ĝoju kaj jubilu)
  • Querida Amazonia (Kara Amazonio)

Ideoj

Bergoglio estas ideologie konservativa, li kontraŭas aborton, samseksajn edzecojn kaj edzinecojn, eŭtanazion, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la malriĉuloj. Li deziras malriĉan eklezion por malriĉuloj[3]

Li ŝatas kuiradon, operon, tangon, grekajn klasikulojn, Ŝekspiron, Dostojevskijon, futbalon kaj naĝadon. Subtenpeticion por la papo lanĉis la aŭstra sociologo katolika Paul Zulehner.

La 12-an de februaro 2020 en la apostola admono «Kara Amazonio» li malakceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.

Inregra ekologio

Jam en 2014, papo Francisko laboris pri encikliko pri la "ekologio de la homaro"[4]. Ĉi tiu encikliko, Laudato si', datita la 24-an de majo 2015, estis publikigita oficiale la 18-an de junio, 2015. Ĝi estas la unua encikliko, kiu traktas la protektadon de la Kreaĵo (ĝia subtitolo estas "pri la protekto de la komuna hejmo"), "integran ekologion" kaj daŭripovan disvolviĝon. La papo traktas la temon pri tutmonda varmiĝo, kiu estis diskutota ĉe la Pariza konferenco pri klimata ŝanĝo (COP21) en novembro/decembro 2015. Kvankam li alvokas la uzon de renovigeblaj energioj anstataŭ konvenciaj brulaĵoj, li opinias, ke tio ne sufiĉus, krom se la socio rifuzas la senlimajn apetitojn de konsumado.

Preparante la enciklikon, li subtenis kunvenon de la Pontifika Scienca Akademio en aprilo 2015, kiu temigis la ligojn inter malriĉeco, ekonomia disvolviĝo kaj klimata ŝanĝo. La kunveno permesis prezentojn kaj diskutojn de sciencistoj, religiaj gvidantoj kaj ekonomikistoj. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu instigis mondajn gvidantojn al iu ŝanĝo en la Pariza konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝo de decembro 2015, faris la malferman paroladon.

Lundon la 10-an de aŭgusto 2015, Francisko publikigis leteron starigantan la 1-an de septembro kiel "Mondan Tagon de Preĝo por la Konservado de la Kreaĵo", tiel aliĝante al la praktiko starigita de la Ekumena Patriarkao de Konstantinopolo[5].

La 31-an de aŭgusto 2016, li starigis "dikastron por la servo de integra homa disvolviĝo en la lumo de la Evangelio", kies vasta kompetenteco inkludas la protekton de la Kreaĵo. Ĉi tiu dikastreco havas tri komisionojn, unu el kiuj estas specife dediĉita al ekologio[6].

La 1-an de septembro 2016, okaze de la dua Monda tago de preĝo por la protekto de la Kreaĵo, kaj kadre de la jaro de la Jubileo pri Mizerikordo, li vokas la kristanajn fidelulojn, citante la enciklikon Laudato si', "al profunda interna konvertiĝo" kaj proponas inkludi la protekton de la Kreaĵo per "mizerikordaj verkoj"[7].

La 24-an de majo 2020, okaze de la kvina datreveno de sia encikliko pri la protekto de la komuna hejmo, Francisko lanĉas Laudato Si-jaron (24a de majo 2020 - 24a de majo 2021). Ĉi tiu iniciato sekvas la Semajnon Laudato Si', kunvokitan de la Papo de la 16a ĝis la 24a de majo 2020, kiu implikis katolikajn komunumojn tra la mondo, permesante al paroĥoj, diocezoj, religiaj kongregacioj, asocioj, lernejoj kaj aliaj institucioj profundigi ilian engaĝiĝon al la protekto de la Kreaĵo kaj la antaŭenigo de integra ekologio[8]. Tiele integra ekologio estas kompleta ekologio, ne nur homa kaj natura sed ankaŭ ĉi tempa kaj spirita[9][10].

Esperanto

Malkiel liaj antaŭuloj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a, papo Francisko ne salutis post sia unua paska beno Urbi et orbi la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne en Esperanto. Esperantistoj gvidataj de Giovanni Conti kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur la Placo Sankta Petro.

La ĉesiĝo de la multlingvaj salutoj, kune kun sekurecaj malfacilaĵoj pri enirado de la placo kun la ne plu rilataj paneloj, kontribuis al la decido de Giovanni Conti ne plu organizadi la esperantistan ĉeeston ekde kristnasko 2014. Anstataŭe, Ranieri Clerici gvidis grupon, kiu videbligis la panelojn la postan tagon, la 26-an de decembro, dum alia ceremonio celebrata de la papo en ĉeesto de malpli da homoj kaj en malpli strikta sekureco, tamen atentata de televidaj kameraoj.[11][12]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Pliaj legaĵoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.