La rusia registaro deklaris pri intenco enkonduki la plenan malpermeson pri ampoloj ekde la 1-a de januaro2014 por ŝpari energion.
Nobel-premio pri paco2009 estis atribuita al Barack Obama. La Nobel-komitato en Oslo informis, ke Obama estas premiata pro liaj „eksterordinaraj klopodoj plifortigi la internacian diplomation kaj la kunlaboradon inter la popoloj“. La premion li ricevas „ankaŭ kaj ĝuste pro lia engaĝiĝo por mondo sen atomarmiloj“.
Ses anoj de la azerianaciista grupo „Nigraj akcipitroj“ estis kondamnitaj al 4 ĝis 7 jaroj de malliberigo. En majo de 2008 ili atakis en la Moskva metroo du rusajnmoskvanojn kaj grave vundis ilin per tranĉiloj. Unu el la akuzitoj — Rasul Ĥalilov — estis mortpafita fare de nekonataj la 3-an deseptembro 2009.
La afgana prezidento Hamid Karzai akceptas duan balotadon kontraŭ eksa ĉefministro Abdullah Abdullah je la 7-a de novembro, post fortaj internaciaj protestoj pro suspektoj pri fraŭdo en la unua parto de la baloto. Vd ĉe Eventeo[rompita ligilo]
Grupo da talibanoj invadis la reprezentejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Kabulo (Afganio). Rezulte de tiu kaj sekva sturmo estis mortigitaj 6 kaj vunditaj 5 eksterlandanoj. Ankaŭ pereis afgana policano kaj afgana sekretservisto. Ĉiuj teroristoj estis pafmortigitaj.
En Rusio oficiale estis konfirmitaj unuaj kvar mortoj pro porka gripo.