From Wikipedia, the free encyclopedia
Hejmeca literaturo (germane: Heimatdichtung, angle: regional litterature, slovene: domačijska literatura) estas ĝenro de poeziaĵoj kaj prozo kiuj (ofte disde lokula vidpunkto) temigas problemojn de vilaĝo, valo, urbo, pejzaĝo aŭ regiono. Tiaj aŭtoroj ne malfiere nomas sin hejmecaj poetoj.
Andreas Dorschel distingas inter prisilentanta kaj instruanta hejmeca literaturo. Ĉi lasta docentas pri nature estiĝinta kadro dume la unue citata intence ne surpaperigis ĉiujn detalojn por ravi, krei magion, lasi mistikon inter la linioj (ekz. dum priskribo de bela pejzaĝo).[1]
Literaturo skribita en dialektoj ofte sed ne nepre apartenas al tiu ĉi ĝenro. Filmarte ekzistas filmoj kiuj metas similajn temojn ekranen. Tia hejmeca literaturo ekzistas en ĉiuj regionoj de Eŭropo. La temaro ne estas primokinda nur pro ĝia regiona limiĝo.
Ne malofte ankaŭ senteblas rezistado kontraŭ grandurba civilizo, naturalismo kaj dekadenca simboliko de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝian estiĝon ankaŭ kaŭzis industriigo kaj la kreskantaj urboj, la proletariĝo de multaj homoj. Kontraŭ la ofte negativa priskribo de naturalismo la hejmecaj poetoj metas optimismon fidante la praajn fortojn de uloj sen degenero kaj pejzaĝoj ne artefaritaj. Pro nefidindeco de la burĝaro oni kreis romantike mitologiojn pri la kamparana vivo, dume urboj suspekton havis egali krimon, ateismon, liberalismon, subaĉetadon, seksajn perversiojn.
En Germanujo Friedrich Lienhard kaj Adolf Bartels - en la gazeto "Heimat" - propagandis spiritan splitiĝon disde la ĉefurbo Berlino. Malgraŭ planon fari bonegan literaturon la rezultoj estis mezkvalitaj. Celo ĉefa iĝis vole nevole la klerigo de nekleritoj. Inspiradis internacie ekz. la poetika realismo de Gottfried Keller, Wilhelm Raabe, Otto Ludwig, Peter Dörfler, Selma Lagerlöf, Knut Hamsun kaj Sigrid Undset. Ofte troviĝis la rakontitaj aferoj en necentraj teritorioj, ekz. Sudetio, Supera Silezio, Transilvanio, Banato, Luneburga erikejo.
Post 1933 la nazioj misuzis la terminon de hejmeca literaturo por produkti librojn de la rasisma ideologio pri protektotaj tereno kaj sango.
Ekzemplaj verkistoj en Germanlingvio estas Karl May, Friedrich Fuldner, Ludwig Anzengruber, Berthold Auerbach, Rudolf Hans Bartsch, Gustav Frenssen, Friedrich von Gagern, Ludwig Ganghofer, Jeremias Gotthelf, Rudolf Herzog, Paul Keller, Josef Perkonig, Wilhelm von Polenz, Peter Rosegger kaj Theodor Storm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.