germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf BARTELS (naskiĝis la 15-an de novembro 1862 en Wesselburen, mortis la 7-an de marto 1945 en Vajmaro) estis germana ĵurnalisto kaj poeto. Konate pro lia rasisma mondrigardo, li estis taksita mesaĝisto de nacisocialisma kontraŭjudismo.
Adolf Bartels | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adolf Bartels | |||||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1862 en Wesselburen | ||||
Morto | 7-an de marto 1945 (82-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Meldorfer Gelehrtenschule (en) vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto literaturhistoriisto verkisto poeto literaturkritikisto vd | ||||
Aktiva en | Vajmaro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bartels pasigis la junajn jarojn en Leipzig kaj Berlino. La filo de metiisto studis literaturon en Lepsiko inter 1885-87. Post vojaĝoj tra Germanio suda kaj Italjuo li gvidis "Didaskalia", aneksitaĵojn de "Frankfurter Journal". En 1905 li ricevis la honoran titolon de profesoro fare de la grandduko vajmara, en 1933 li doktoriĝis ĉe la lepsika universitato.
Post 1895 li iĝis sendependa ĵurnalisto kaj akiris reputacion kiel disĉiplo de kaj fakulo pri sia samurbano Friedrich Hebbel. En 1897 li skribis historion de germana literaturo kiu estis markita per rasismaj taksadoj kaj rabia antisemitismo; ĝi iĝis pionira laboro por nacisocialismaj literaturaj recenzoj. Laŭ Bartels, eĉ verkintoj kies nomoj sonis jude, kiuj skribas por la juda gazetaro aŭ kiuj estis ĝentilaj kun judoj estus poluitaj. La plej nobla tasko de naciema kultura politiko tial estus radikala maljudigo de la artoj kaj la savo de nacisocialisma Germanujo (ideoj de 1924). Bartels gvidis sukcesan kampanjon por malhelpi la inaŭguron de statuo de Heinrich Heine en 1906. Post la Unua mondmilito lia laboro pliiĝis je populareco kaj kune kun siaj anoj li li formis la grupon "Bartelsbund" por reklami liajn ideojn; Bartelsbund pli poste kunfandiĝis kun "Tannenbergbund" de Erich Ludendorff. La laboro de Bartels atingis kvazaŭ oficialan statuson en Nazia Germanio, kaj Adolf Hitler mem aljuĝis al Bartels la medalon "Adlerschild", la plej altan civilan honoron de Nazia Germanio, en 1937.
Antaŭ sia konvertiĝo nacisocialisma li sincere engaĝiĝis pri regiona arto i.a. en la gazeto "Kunstwart". Inter la plej sukcesaj laboroj de Bartels menciindas Die Dithmarscher (1898), historia romano gloriganta indiĝenan kamparismon (pli ol 200 mil venditaj ekzempleroj en la 1920-aj jaroj) kaj libro pri Marteno Lutero de 1903. Li famiĝis pri la farado de antologioj, eldonadoj (i.a. de Hebbel, Jeremias Gotthelf, Otto Ludwig) kaj biografioj pripoetaj (i.a. Gerhart Hauptmann, Hebbel, Wilhelm von Polenz).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adolf Bartels en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.