From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude Bartolone, naskiĝinta la 29-an de julio 1951 en Tunizo (Tunizio), estas franca politikisto, prezidanto de la Nacia Asembleo ekde 2012.
Membro de la Socialista Partio ekde 1974, li estis elektita departementa konsiliano en 1979, poste deputito de la 6-a distrikto de Seine-Saint-Denis, per la deputita baloto, kiu sekvis la elekto de François Mitterrand al la prezideco de la Respubliko, en 1981.
En 1998, li estis nomumita ministro delegita pri urbo en la registaro de Lionel Jospin en la « 3-a kunregado », ĝis kiam tiu lasta demisiis post sia malvenko en la prezidenta baloto de 2002. Ses jarojn poste, en 2008, li estis elektita prezidanto de la Departementa Konsilio de Seine-Saint-Denis.
En 2012, li estis elektita al la prezideco de la Nacia Asembleo por la 14-a parlamenta periodo.
Claude Bartolone naskiĝis en Tunizo, en familio de agrikulturaj laboristoj el Sicilio per sia patro, kiu migris al Tunizio por fuĝi faŝismon, kaj el Malto per sia patrino[1],[2]. La familio Bartolone kaj ties tri infanoj venis ekloĝi en Francio en 1960 en Le Pré-Saint-Gervais kie ili vivis en la kvartalo Jean-Jaurès. Claude Bartolone studis en la kolegio Anatole-Francio[3],[2], kaj, kiam li devis enskribiĝi por CAP pri mekaniko, li decidis plustudi en liceo Turgot en Parizo laŭ la konsiloj de sia profesoro pri la franca lingvo[4] kiu konvinkis liajn gepatrojn, en 1965, pri la kapabloj de ilia infano[3]. Post sukceso en la bakalaŭro, Claude Bartolone enskribiĝis en la universitato Pierre-et-Marie-Curie, en Parizo, kie li diplomiĝis per licenco pri matematikoj[3].
Divorcinte de Giulietta kun kiu li havis 4 infanojn, li reedziĝis en 2006 kun sia parlamenta kunlaborantino[5].
Claude Bartolone fariĝis membro de la Socialista Partio en 1974 post la malvenko de François Mitterrand en la prezidenta baloto de tiu jaro. Li estis elektita por la 1-a fojo en 1979 kiel departementa konsiliano de Seine-Saint-Denis por la kantono Lilas, konsistanta el la komunumoj Les Lilas kaj Le Pré-Saint-Gervais[2]. Li estis reelektita en 1985, antaŭ ol esti venkita en 1992 de la UDF-RAD Jean-Claude Dupont[7].
Eksa merkata submastro en la farmacia industrio, li estis elektita deputito je ĝenerala surprizo profitante la rozkoloran ondon de la deputitaj balotoj de 1981, en la eksa 6-a distrikto (Le Pré-Saint-Gervais, Les Lilas, Pantin, Bagnolet). Li estis reelektita, senrompe kaj por la lasta fojo la 17-an de junio 2012, por la 14-a parlamenta periodo (2012-2017), en la nova 9-a distrikto de Seine-Saint-Denis (Le Pré-Saint-Gervais, Les Lilas, Romainville, Bondy Nord-Ouest, Noisy-le-Sec).
Kiam Claude Bartolone eniris la registaron de Lionel Jospin, la regulo de nekumulo de prezidecoj de lokaj povoj tiam trudita al ministroj devigis lin refariĝi vicurbestro, cedante sian seĝon de urbestro al Gérard Cosme.
Li estis elektita en 2004 kiel departementa konsiliano por la kantono Pantin-Est en 2008. Li fariĝis prezidanto de la Departementa Konsilio de Seine-Saint-Denis la 20-an de marto 2008.
Somere de 2012, iom post sia elekto al la prezideco de la Nacia Asembleo, li demisiis de la prezideco de la Departementa Konsilio. Lia 1-a vicprezidanto Stéphane Troussel anstataŭis lin[8]. Li tamen restis departementa konsiliano sed demisiis de tiu mandato la 14-an de aprilo 2014, sekve de sia elekto kiel municipa konsiliano de Le Pré-Saint-Gervais, la 23-an de marto 2014, sur la listo de la socialisto Gérard Cosme[9].
En 2005, tiam Fabius-ano, li voĉdonis "ne" al la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato[10].
Claude Bartolone, membro de la teamo de la « prezidenta pakto » de la kampanjo de Ségolène Royal okaze de la prezidenta baloto de 2007 en Francio, estis ankaŭ respondeculo de unu el la ĉefaj fluoj de la Socialista Partio en Francio, "Rassembler À Gauche" (esperante "Kunigi Maldekstre"), poluso de la socialista kaj fabiusa maldekstro kun personoj kiaj Alain Vidalies aŭ Marie-Noëlle Lienemann.
Okaze de la kongreso de Reims de la PS en 2008, li estis unu el la ĉefaj subtenantoj de la kandidatiĝo de Martine Aubry, kiu fariĝis la nova ĉefsekretario. En decembro 2008, li estis nomumita nacia sekretario komisiita pri eksteraj rilatoj.
En 2012, aperis kiel favorato por la prezideco de la Nacia Asembleo, kiu ŝajnis promesita al Ségolène Royal. Tiu lasta estis venkita en sia deputita distrikto per la deputitaj balotoj, kaj Claude Bartolone konfidis al la gazeto Le Parisien, de la 18-a de junio 2012, sian intencon kandidatiĝi por la elekto de la prezidanto de la Nacia Asembleo.
Fronte al la kandidatoj Jean Glavany, Élisabeth Guigou kaj Daniel Vaillant, li estis elektita kiel kandidaton de la maldekstra prezidenta plimulto al la prezideco de la Nacia Asembleo de siaj samranguloj, la 21-an de junio 2012. La 26-an de junio 2012, okaze de la 1-a parlamenta sesio de la 14-a parlamenta periodo en la Palaco Burbono, Claude Bartolone estis elektita prezidanto de la Nacia Asembleo, fariĝante la 4-a persono de la ŝtato, kaj la 12-a politikisto je tiu posteno en la 5-a Respubliko[11]. Li estis elektita ekde la 1-a balotvico (PS estis plimulta), fronte al la eliranta prezidanto de la Asembleo, Bernard Accoyer, kandidato de UMP, per 298 voĉoj kontraŭ 185 (55 nulaj voĉoj kaj 2 aliaj voĉoj por ne deklarita kandidato)[12].
En septembro 2012, li anoncis pli bonajn limojn al la elspezoj de deputitoj, buĝetan stabilecon por la Nacia Asembleo kaj volon fari de ĝi debatejo kaj renkontejo de sociaj aktoroj. Li deziris ankaŭ transdoni al la deputitoj sian povon nomumi membrojn al la Supera Konsilio de la Juĝistaro[13].
En januaro kaj februaro 2013, li prezidis, dum 90 horoj, la debaton pri la leĝo de 2013 permesanta la geiĝon de paroj de samseksaj personoj, tiel venkinte rekordon de ĉeesto de prezidanto de la Nacia Asembleo[14]. .
En 2014, li publikigis Je ne me tairai plus kunlabore kun ĵurnalistino de la gazeto Monde. En tiu verko, la prezidanto de la Asembleo proponis sian komprenon de la institucioj, sugestis prezidentan respublikon por Francio kaj definitivan forigon de la titolo ĉefministro. La libro estis malsukcesego « malgraŭ intensa reklamado »[15].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.