From Wikipedia, the free encyclopedia
La ministerio pri urbo estas la franca administracio komisiita pri la politiko pri urbo. Ĝi estas estrata de la ministro pri urbo, membro de la franca registaro.
Ministerio pri urbo | ||
---|---|---|
Ministère de la Ville | ||
ministerio de Francio | ||
Komenco | 1990 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Tipo | Franca ministerio | |
Estr(ar)o | Najat Vallaud-Belkacem (ministro pri urbo) | |
Elstaruloj | Michel Delebarre Bernard Tapie Simone Veil Claude Bartolone Jean-Louis Borloo Fadela Amara Maurice Leroy | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://www.ville.gouv.fr/ | |
La asistantaro de la ministro sidas en la palaco Le Play, je 40, strato de Bac en la 7-a arondismento de Parizo.
De la 2-a de aprilo 2014, Najat Vallaud-Belkacem estas la ministro pri urbo ; ŝi respondecas ankaŭ pri virinaj rajtoj, junularo kaj sportoj.
La politiko pri urbo estis lanĉita en la dua mandato de François Mitterrand.
Inter 1993 kaj 2010, la ministroj komisiitaj pri urbo estis komisiitaj ankaŭ pri aliaj aferoj.
En la registaroj de Jean-Marc Ayrault de 2012 ĝis 2014, la urbo estis ligita al la ministerio pri loĝado kaj teritoria egaleco. Tiu nova politika maniero, kunigas unuflanke la urbon kaj aliflanke la teritorion. Malgraŭ tiu reformo, la urbo refariĝis ministerio en la registaro de Manuel Valls, ligita al virinaj rajtoj, junularo kaj sportoj[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.