urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Bytów (kaŝube: Bëtowò; germane: Bütow) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Bytów en ankaŭ samnoma distrikto Bytów.
Bytów · Bëtowò · Bütow | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto | distrikto Bytów | ||||
Komunumo | komunumo Bytów | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1346 | ||||
Koordinatoj | 54° 8′ N, 17° 30′ O (mapo)54.13333333333317.5 | ||||
Areo | 8,72 km² | ||||
Loĝantaro | 16888 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 936,7 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 77-100 | ||||
Telefona antaŭkodo | 059 | ||||
Aŭtokodo | GBY | ||||
TERYT | 6222801024 | ||||
Estro | Ryszard Sylka (en 2004) | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. 1 Maja 15 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 77-100 | ||||
Telefono de estraro | 59 822-23-17 | ||||
Fakso de estraro | 59 822-25-92 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Svedio) Markaryd (Ukrainio) Zaleŝĉiki (Germanio) Frankenberg (Usono) Winona | ||||
Komunuma retejo | http://www.bytow.com.pl | ||||
La komenco de la burgo de Bytów estis en la frua Mezepoko. La ligna burgo (kastelo) estis en la loko de la nuna urbo probable estis jam en la 12-a jc. La fondinto de la kastelo havis la nomon Byt, kaj de li la urbo prenis sian nomon. La burgo estis menciita en kroniko ĉirkaŭ la jaro 1113 kiam la kroniko estis kreita de Gallus Anonymus (pole: Gall Anonim), kaj estis nomita jene: latine: castrum nomine Bitom), kiam kaptis ĝin kaj prirabis pola reĝo Boleslao la 3-a Kurbabuŝa (1086-1138). En la komenco de la 13-a jc la apudaj teroj eniris la Gdanskan Pomerion fare de la gdanskaj princoj. En la jaro 1306 la ĉirkaŭaĵon de Bytów okupis Brandenburgio-Prusio. Poste la terenon kontrolis la princoj el dinastio Grifoj de Duklando Pomerio (Okcident-Pomerio). De tia tempo devenas la plej malnova skribe menciita la nomo de la urbo el la jaro 1321: „Butow”. Finfine en la jaro 1329 la urbon (burgon) kaj la apudajn terojn ekokupis la Ordeno de Germanaj Kavaliroj. Bytów ricevis la 12an de julio 1346 la urborajtojn. Tiam la urbo ricevis interalie la municipon kaj urbestron, propran justicon kaj blazonon. La sekva, grava por la historio de la urbo investo, estis la konstruo de la defend-kastelo, kiun oni ekkomencis konstrui sur la loko de la antaŭa, malplimoderna kastelo de la princoj el dinastio Grifoj de Duklando Pomerio (Okcident-Pomerio) (el la familio Behr). La plej grava konstruado estis dum la jaroj 1398-1405.
Dum la unua duono de la 15-a jarcento la kastelo en Bütow estis la okcidenta gardo-kastelo de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj. Dum la Dektrijara Milito (1454-1466) nomita ankaŭ Milito de la prusiaj urboj, germane Preußischer Städtekrieg, konflikto inter la Prusia Konfederacio aliancita kun la Krono de la Regno de Pollando, kaj aliflanke la Ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj la Tero de Bütow estis aŭ en la manoj de unu flanko aŭ de la dua. Findecide de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) Jagelonido, la princo Eriko de Pomerio ricevis Bytów/Bütow kaj Lębork kiel la feŭdo de pola reĝo. Tamen post la morto de la princo Eriko de Pomerio Bytów ne revenis al Pollando, kio fari grandan malkontenton de la loĝantoj de Gdansko kaj pola Reĝa Prusio aŭ nomata Pola Prusio. Dum la sekvontaj jaroj la postaj polaj reĝoj provis sed sen rezulte reakiri la feŭdon de Lębork-Bytów. Finnfine tio estis decidita en la jaro 1526. De tiam Bytów/Bütow denove fariĝis feŭdo de Pollando, kaj administris ĝin la princoj el dinastio Grifoj de duklando Pomerio. Dum la dua duono de la 16-a jarcento venis la religiaj scioj de Marteno Lutero. De tiam ne plu estis pagataj dismo (dekonaĵo) por la episkopo, elŝovitaj estis la katolikaj pastroj kaj anstataŭis la pastoroj protestantaj (de Protestantismo).
Post la morto de la lasta viro el la dinastio Grifoj, Boguslao la 14-a, de la Duklando Pomerio, en la jaro 1637 Bytów por la dudek jaroj revenis sub la kontrolon de polaj reĝoj. La pola regado estis tre grava por la loka katolika Eklezio kaj por la nobeloj de Kaŝubio, malpligrava tamen estis por la urbo kaj la kamparo. La katolikoj rericevis la preĝejoj ĝis nun okupitaj de la pastoroj de Protestantismo, tamen la loka nobelaro estis iom marĝenata kaj egaligata kun la pola nobelaro. Rezulte de la malfortigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, dum la pol-svedaj militoj, en la jaro 1657 denove okazis la donacio de la Tero de Lębork kaj Bytów kiel feŭdo de pola reĝo al la brandenburgia princo-elektisto el dinastio Hohencolernoj. Leĝe tiu stato daŭris ĝis la jaro 1773, tamen la feŭdo ne plu estis prilongigata jam de la 17-a jarcento.
En la jaro 1773 Pollando, laŭ traktato subskribita la 18-an de septembro en Varsovio, inter la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj reĝo de Prusio Frederiko la 2-a, la Granda, rezignas de la feŭdo de la Tero Lębork-Bytów. En la 18-a jc detruigis la urbon incendioj (brulegoj) kaj okazis la epidemio de pesto. En la dua duono de la 18-a jc al la urbo komencis venadi la judaj setlantoj. En la 19-a jc al Bytów venadis pli multe da judoj, ĉefe el malriĉiĝita Okcidenta Prusio (vidu la suban mapon). Inter ili venis: komercistoj, ŝuistoj, kudristoj, vitristoj, presistoj, oficistoj kaj ĉeval-komercantoj. Sub la germana regado, Brandenburgio-Prusio, kaj de la jaro 1701 sub la Prusio, la urbo Bütow troviĝis ĝis la jaro 1945. Tiutempe post 288 jaroj la urbo revenis al Pollando.
En la jaro 1912 poloj en distrikto Bytowski estis nur 15% minoritato. Grandan plimulton havis la loĝantaro germanlingva. Post la Unua Mondmilito oni planis en korporigi Bytów en Pollandon. Tamen la lokaj kaŝuboj estis tie nur minoritato kaj laŭ decido de Traktato de Versajlo la urbo restis en la limoj de Germanio. Dum la intermilito aktivadis tie pluraj polaj organizaĵoj de la reciproka helpo kaj pri la edukado. Pro la ĉikanoj, procesoj kaj surstrata batado de poloj fare de la germanoj, pro tio agado de poloj jam antaŭ la jaro 1939 praktike ĉesis funkcii. Krome la aktivado de poloj en reciproka helpo kaj edukado estis uzata por veki inter la anoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (anoj de la naziismo) la pli grandan naciismon kaj celis la plifortigon de la regado de NSDAP en la tereno de Bytów.
Ekkomence de la Dua Mondmilito germanoj komencis amasajn arestojn de la plej aktivaj polaj agantoj de pola minoritato kaj amasajn mortpunoj pro la ŝajna ŝtatperfido. Malgraŭ tio poloj el la ĉirkaŭaĵo de Bytów partoprenis en la agado de kaŝubia partizana organizo "Pomeria Grifo" kiu kunlaboris kun pola subtera armeo - Pola Enlanda Armeo. La judoj de Bytów estis mortigitaj en la koncentrejoj en i.a. Terezín, Lodzo, Rigo kaj Aŭŝvico. En la jaro 1944 la nazia ŝtato Germanio deportis la lastajn judoj loĝantoj de Bytów al la koncentrejo en Majdanek. La Ruĝa Armeo la 8n de marto 1945 ekokupis la urbon. La ekokupo de la urbo ne signifis la finon de la detruado kaj ruinigo de la urbo. Dum kelkaj tagoj okazadis la speciala, intanca bruligao de la urbo, tiel estis bruligita la centro de la urbo. La 9-an de marto 1945 la okupantoj ruinigis la historian katolikan preĝejon, 16 fabrikoj kaj entreprenoj, krome detruigit estis la fervojo de Miastko ĝis Lębork. Sume detruigita estis 60 % de la urbo Bytów.
La unuaj polaj aŭtoritatoj estas establigitaj nur de la aprilo 1945. La unua Urbestro de Bytów ekestis Piotr Kubiak. Oni rapide ekkomencis ordigado kaj restaŭrado de la ruinigitaj konstruaĵoj. Tamen dum multaj jaroj Bytów baraktadis kun la manko de loĝejoj. La unua nova loĝdomo estis konstruita nur en la jaro 1959. Malrapide estis rekonstruata la infrastrukturo de la komunumo (municipo). Laŭ la Teherana konferenco, Jalta konferenco kaj la Potsdama konferenco - la lasta okazis de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945, oficiale nomata tripotenca konferenco de Berlino, estis kunveno de la tri ĉefaliancanoj de la Dua Mondmilito por decidi je plej alta nivelo pri la postaj agadoj. Laŭ la konferencoj kiuj finis la Dua Mondmiliton, la germana loĝantaro devis forlasi la teron de multaj generacio posedataj. Al la liberigita tero alvenis poloj de diversaj partoj de Pollando kaj de la perdita orienta parto post la Curzon-linio, ukrainoj kaj sufiĉe multe translokiĝis ankaŭ kaŝuboj el la najbaraj distriktoj. La transformo en la jaro 1989 permess reveni al la iamaj tradicioj de la naciaj kaj etnaj grupoj kiuj loĝis en Bytów, ekz. germanoj, ukrainoj kaj kaŝuboj.[1]
Bibliografio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.