La 28-a de majo estas la 148-a tago de la jaro (la 149-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 217 tagoj restas.
Je la 28-a de majo okazis, interalie:
- -585: Omeno: plena suna eklipso okazinta dum la batalo de Halys inter reĝo de Lidio kaj la reĝo de medoj Kjaksaro kaŭzis pactraktaton. Ties jaran daton estis antaŭvidonta greka filozofo Taleso
- 621: Batalo de Hulao: Li Shimin, filo de la ĉina imperiestro Gaozu, venkis superajn fortojn de Dou Jiande en Henano - la venko decidis pri rezulto de la civila milito, kiu sekvis disfalon de dinastio Sui favore al dinastio Tang
- 640: Severeno iĝis papo
- 1156: Ŝiparo de normandoj venkis Bizancan Imperion en batalo de Brindizio finante regadon de bizancanoj en suda Italio
- 1262: Nupto inter posta franca reĝo Filipo la 3-a kaj Izabela de Aragono
- 1310: Princino Eliška Přemyslovna fuĝis de Praga Kastelo, alivestita kiel maljunulino, al Nymburk
- 1357: Petro la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1471: Kronado de Matiaso la 1-a en Jihlava kiel ĉeĥa reĝo
- 1529: Hispana esploristo kaj konkistadoro Hernando de Soto atingis Floridon
- 1588: Hispana Nevenkebla mararmeo forlasis Lisbonon eknavigante Anglion (nur la 30-an de majo lasta ŝipo forlasis la havenon)
- 1593: Pollando: Tarnobrzeg iĝis urbo
- 1621: Pollando: incendio de Goniądz en Podlaĥio
- 1742: En Londono oni malfermis unuan en la mondo tegmentitan banejon
- 1754: Franc-Brita Indiana Milito komenciĝis per bataleto en Pensilvanio
- 1813: Bonaero: unua plenumo de la Argentina Nacia Himno okazinta en teatro
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Rajgród
- 1868: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Diko
- 1871: Falo de la Pariza Komunumo post unusemajna batalado - 147 gvidantoj estis mortpafitaj ĉe la murego de la Tombejo Père-Lachaise
- 1885: Krioj venkis kanadan armeon en batalo de Frenchman's Butte
- 1898: Itala fotisto-amatoro kiel unua fotis Mortotukon de Torino
- 1900: Plena suna eklipso videbla en Meksiko, Usono, Portugalio, Hispanio kaj Nord-Afriko
- 1904: Premiero de klasika versio de la opero Madama Butterfly
- 1905: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Stereoskopio
- 1905: Rusa-japana milito: batalo de Cuŝimo venka por admiralo Tōgō Heihachirō komandanta Imperijapanan Ŝiparmeon
- Unua mondmilito
- 1921: Dua Pola Respubliko: en Poznań komenciĝis Internacia Foiro
- 1923: Pollando: dua registaro de Wincenty Witos efunkciis
- 1932: Nederlando: finkonstruo de Fermdigo pro kio antaŭa mara golfo Zuiderzee iĝis lago IJsselmeer
- 1934: Anglio: Unua Glyndebourne Festival Opera komenciĝis
- 1937: La Ponto Golden Gate estis fermita por veturiloj
- 1937: Germana aŭtofabriko Volkswagen AG fondiĝis por produkti la germanan nacian aŭtomobilon
- 1937: Neville Chamberlain iĝis ĉefministro de Britio
- 1938: Murmanska provinco establita en RSFSR (Sovetunio)
- 1939: Litova vira korbopilka teamo la duan fojon iĝis eŭropa ĉampiono
- Dua mondmilito
- 1948: Provizora Registaro de la ŝtato Israelo establis Israelajn Defendajn Fortojn kunigante kvazaŭarmean organizaĵon Haganah, Irgun kaj Stern-grupon
- 1952: Grekaj virinoj akiris balotrajtojn
- 1961: Brita ĵurnalo "The Observer" publikigis artikolon de la angla advokato Peter Benenson sub la titolo Forgesitaj kaptitoj, lanĉante leteran kampanjon, kiu fundamentis starigon de la homrajta organizaĵo Amnestio Internacia
- 1964: Organizaĵo por Liberigo de Palestino fondiĝis en Jerusalemo
- 1970: En Belgio Universitato Libera de Bruselo estis dividita je du pro lingvaj kialoj
- 1975: Okcidentafriko: CEDEAO fondiĝis kiel Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj - "kolektiva memstareco" de la membroŝtatoj kondukas al starigo de granda komuna merkato kun ekonomia kaj mona unio
- 1975: Pola Sejmo voĉdonis pri nova administracia disdivido de la lando - oni likvidis distriktojn kaj kreskigis vojevodiojn de 17 ĝis 49
- 1976: Filmo Taxi Driver de Martin Scorsese ricevis Oran Palmon en la Festivalo de Cannes
- 1979: Konstantinos Karamanlis subskribis traktaton pri aliĝo de Grekio al Eŭropaj Komunumoj
- 1983: Pola Popola Respubliko: Zdzisław Najder, pola historiisto pri literaturo kaj direktoro de la Radio Libera Eŭropo, kontumace kondamnita je mortpuno pro ŝajna kunlaboro kun usona spionejo, perdo de publikaj rajtoj kaj de havaĵo
- 1987: Moskvo: germana 19-jara sportpiloto Mathias Rust alteriĝis pere de Cessna 172 sur la Ruĝa Placo kompromitante la sovetan sistemon de kontraŭaviadila aerdefendo
- 1991: Meles Zenawi iĝis ĉefministro de Etiopio
- 1992: Pola Sejmo voĉdonis pri lustracio - ministro pri internaj aferoj Antoni Macierewicz malkaŝis ŝtatajn oficistojn, kiuj kunlaboris en la jaroj 1945-1990 kun sekretaj servoj
- 1993: Eritreo kaj Monako aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1994: Nord-Makedonio: unua Internacia Grafika Ekspoziciaranĝo malfermiĝis en Bitola (okaziĝanta ĉiun trian jaron)
- 1999: Milano: post 22 jara renovigado La Lasta Vespermanĝo iĝis vizitebla
- 2000: Erupcio de la vulkano Monto Kameruno
- 2004: Ijad Allaŭi elektiĝis ĉefministro de Irako
- 2006: Papo Benedikto la 16-a celebris meson en Krakovo kun partopreno de 900 000 kredantoj, post kio li iris al estinta koncentrejo Aŭŝvico, kie li vizitis kelon, en kiu germanoj mortigis pastron Maksimiliano Kolbe
- 2008: Somaliaj piratoj forkaptis germanan kontener-ŝipon
- 2008: Nepalo: proklamo de la Federacia Demokratia Respubliko Nepalo kune kun abolo de la monarkio
- 2009: 14-a Dalai-Lamao, Tadeusz Mazowiecki kaj postmorte Witold Pilecki iĝis Honoraj Civitanoj de la Urbo Varsovio
- 2010: Okcident-Bengalo: en trajna akcidento, pretigita de komunistaj ribeluloj - naksalitoj, pereis 148, vundiĝis pli ol 200 personoj
- 2010: Dutaga parlamenta baloto en Ĉeĥio komencita
- 2011: 52,67% inter voĉdonantaj en referendumo civitanoj de Malto akceptis oficialigon de divorcoj
- 2013: En Istanbulo komenciĝis kontraŭregistara protesto, kiu disvastiĝis en aliaj urboj
- 2019: En Litovio prezidentan voĉdonadon gajnis Gitanas Nausėda, akirante 65,9% da voĉoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1369: Muzio Sforza, itala kondotiero kaj Grafo de Cotignola (m. 1424)
- 1371: Johano la 1-a, duko de Burgonjo (m. 1419)
- 1524: Selimo la 2-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1574)
- 1604: Katarino de Brandenburg, regantino de Transilvanio (m. 1649)
- 1660: Georgo la 1-a, reĝo de Britio kaj Irlando, luterano (m. 1727)
- 1728: Ivan Polzunov, rusia inventisto de la unua vapormaŝino (m. 1766)
- 1738: Joseph-Ignace Guillotin, franca kuracisto, inventinto de gilotino (m. 1814)
- 1759: William Pitt, ĉefministro de la Reĝlando de Granda Britio (m. 1806)
- 1779: Thomas Moore, irlanda poeto kaj tradukisto (m. 1852)
- 1807: Louis Agassiz, svisa bestkuracisto, paleontologo, geologo kaj glaciologo (m. 1873)
- 1837: Tony Pastor, usona amuzisto kaj inventinto de vodevilo (m. 1908)
- 1839: Luigi Capuana, itala poeto kaj verkisto, teoriulo de verismo (m. 1915)
- 1839: Wilhelm von Hartel, aŭstra klasika filologo kaj politikisto (m. 1907)
- 1840: Hans Makart, aŭstra pentristo, akademiano (m. 1884)
- 1843: Gyarmathy Zsigmondné, hungara verkistino, etnografino (m. 1910)
- 1848: Maria Bernarda Bütler, svisa monaĥino, sanktulino (m. 1924)
- 1852: Isidor Hilberg, aŭstra klasika filologo
- 1872: Antal Horger, hungara lingvisto, universitata profesoro (m. 1946)
- 1877: Maksimilian Voloŝin, rusia verkisto kaj pentristo (m. 1932)
- 1879: Milutin Milanković, aŭstra matematikisto (m. 1958)
- 1881: Lajos Dávid, hungara matematikisto, universitata profesoro (m. 1962)
- 1883: Václav Talich, ĉeĥa muzikisto kaj dirigento (m. 1961)
- 1884: Edvard Beneš, ĉeĥoslavaka prezidento, ankaŭ ekzile, partoprenanto de la konferenco de Parizo 1919 (m. 1941)
- 1888: Hans Walther, germana skulptisto (m. 1961)
- 1888: J. B. de Mello e Souza, brazila esperantisto konanta Zamenhof, fakdelegito pri skoltismo, sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, redaktoro de "Brazila Esperantisto", reprezentanto de BEL en UK 1952 (m. 1969)
- 1890: Sándor Barta, hungara apotekisto, verkisto (m. 1944)
- 1895: Bronisław Pieracki, pola ministro pri internaj aferoj, parlamentano, murdita de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj (m. 1934)
- 1898: Etelka Pataky, G., hungara pentristino (m. 1984)
- 1908: Ian Fleming, verkisto de romanserio kun ĉefrolulo James Bond (m. 1964)
- 1910: T-Bone Walker, afrik-usona kantisto, pioniro de elektra bluso (m. 1975)
- 1912: Patrick White, aŭstralia Nobelpremiita verkisto, enestanta en Aŭstralia Antologio, tradukata de Ralph Harry (m. 1990)
- 1917: Leonid Teliga, pola vojaĝisto, velisto, verkisto kaj tradukisto, unua polo, kiu solece ĉirkaŭiris la Teron (m. 1970)
- 1923: György Ligeti, hungara komponisto de klasika muziko (m. 2006)
- 1928: Margit Szécsi, hungara poetino, grafikistino (m. 1990)
- 1933: Attila László, rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro
- 1935: Mária Maksay, rumania hungara lingvistino kaj vortaristino
- 1940: Maeve Binchy, irlanda verkistino pri Irlando kaj ties rilatoj al la antaŭa koloniiganto Granda Britio (m. 2012)
- 1940: Csilla Kákonyi, hungara pentristino, liberprofesia artistino
- 1944: Gladys Knight, usona kantistino
- 1945
- John Fogerty, usona voĉisto, gitaristo, kantaŭtoro
- Sándor Muhi, rumania hungara grafikisto, priarta verkisto
- 1947: Zaĥi Havass, egipta arkeologo, sekretario de Ĉefkonsilio de Antikvaĵoj
- 1951: Jerzy Urbanowicz, pola matematikisto, kriptologo kaj profesoro, sekretario de la konferenco dediĉita al esplorado de la katastrofo pri kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk per ekzaktaj sciencoj (m. 2012)
- 1958: József Bob, rumania hungara scenejdekoraciisto, pentristo
- 1968: Kylie Minogue, aŭstralia aktorino kaj kantistino
- 1981: Gábor Talmácsi, hungara motorciklisto, la unua mondĉampiono el Mez-Orienta Eŭropo
- 1999: Cameron Boyce, usona aktoro, dancisto kaj modelo (m. 2019)
- 1023: Wulfstan la 2-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio
- 1089: Lanfranc, angla filozofo, teologo, ĉefepiskopo (n. ĉirkaŭ 1005)
- 1357: Alfonso la 4-a, reĝo de Portugalio (n. 1291)
- 1673: Joan Blaeu, nederlanda kartografiisto kaj kuprogravuristo (n. 1596)
- 1747: Luc de Clapiers, franca verkisto kaj moralisto (n. 1715)
- 1750: Sakuramachi, imperiestro de Japanio (n. 1720)
- 1762: Gustav Adolf von Gotter, prusa grafo, germana diplomato (n. 1692)
- 1787: Leopold Mozart, aŭstro-germana violonisto kaj komponisto (n. 1719)
- 1805: Luigi Boccherini, itala komponisto kaj violonĉelisto (n. 1743)
- 1836: Antonín Rejcha, ĉeĥa komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1770)
- 1843: Noah Webster, usona leksikografo, aŭtoro de lernolibroj, ortografia reformisto, sekulara edukisto, aŭtoro de An American Dictionary of the English Language (n. 1758)
- 1849: Anne Brontë, angla verkistino, aŭtorino de La luanto de Wildfell halo, klasikaĵo de angla literaturo (n. 1820)
- 1868: Ernst Wilhelm Hengstenberg, germana teologo
- 1890: Victor Ernst Nessler, germana alzaca komponisto (n. 1841)
- 1910: Kálmán Mikszáth, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, esperantigata de pluraj tradukistoj, enestanta en Hungara Antologio (n. 1847)
- 1912: Fritz Lütkemeyer, germana pentristo, teatrodekoraciisto kaj kulisfabrikanto
- 1916: Ivan Franko, ukraina verkisto, tradukisto, doktoro de filozofio, slavisto, socia kaj politika aganto, esperantigata de pluraj tradukistoj en diversaj Esperanto-gazetoj (n. 1856)
- 1933: Emil Nadányi, hungara ĵurnalisto, fondinto kaj ĉefredatoro de duonoficiala registargazeto (n. 1881)
- 1936: István Lázár, hungara verkisto, scenaristo (n. 1881)
- 1937: Alfred Adler, aŭstra psikologo, psikoterapiisto kaj psikanalizisto, kreinto de la individua psikologio (n. 1870)
- 1943: Zsigmond Szendrey, hungara etnografo (n. 1879)
- 1950: Béla Lázár, hungara verkisto, arthistoriisto kaj instruisto (n. 1869)
- 1954: Károly Nóti, hungara verkisto, kabaretaŭtoro (n. 1892)
- 1963: Viktor Christian, aŭstra etnologo, arkeologo kaj orientalisto
- 1968: Ernő Unger, hungara dirigento, komponisto, pianisto (n. 1900)
- 1972: János Bíró, hungara historiisto kaj verkisto (n. 1905)
- 1972: Eduardo la 8-a, reĝo de Britio kaj imperiestro de Barato (n. 1894)
- 1975: Lung Chien, kinreĝisoro kaj aktoro el Honkongo (n. 1916)
- 1981: Stefan Wyszyński, katolika kleriko, kardinalo, primaso de Pollando, persekutata de komunistoj, populariganto de kulto al Dipatrino kaj ĉeforganizanto de 1000-jariĝo de kristanismo en Pollando (n. 1901)
- 1981: Mary Lou Williams, usona ĵazmuzikistino, paŝpiano-ludantino (n. 1910)
- 1989: János Simf, rumania hungara romkatolika pastro, eklezia verkisto (n. 1951)
- 2003: Ilja Prigogine, belga Nobelpremiita kemiisto kaj fizikisto, prezidanto de la Internacia Akademio de Sciencoj (n. 1917)
- 2006: Viktor Fischl, ĉeĥa kaj israela poeto, tradukinto de la Alta Kanto de Salomono (n. 1912)
- 2007: Matsuoka Toshikatsu, japana politikisto, sinmortiginto (n. 1945)
- 2008: Liam Kirk, irlanda aktivulo de la Esperanto-Asocio de Irlando, kies Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando estas rete legebla, fakdelegito de UEA pri la irlanda lingvo (n. 1922)
- 2013: Eddi Arent, germana komikisto kaj aktoro (n. 1925)
- 2014: Maya Angelou, usona verkistino kaj profesorino, konata de Afrikusona Civilrajta Movado (n. 1928)
- 2019: Petr Sgall, ĉeĥa lingvisto, okupiĝanta pri hindeŭropaj studoj, genera gramatiko kaj tema-remaa dispozicio, pioniro de komputa lingvistiko en Ĉeĥoslovakio kaj unu el ties pioniroj en Eŭropo (n. 1926)
- 2020: Guy Bedos, franca humuristo, varietea artisto, aktoro kaj scenaristo (n. 1934)
- 2020: Claude Goasguen, franca politikisto, membro de Nacia Asembleo (n. 1945)
- 2021: Benoît Sokal, belga aŭtoro de komiksoj (n. 1954)
- 2022: Bujar Nishani, prezidento de Albanio 2012-2017 (n. 1966)
- 2023: Antonio Gala, hispana verkisto (n. 1936)
- 2023: Harald zur Hausen, germana virusologo Nobelpremiita (n. 1936)
La 28-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):