From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter BENENSON (nasknome Peter James Henry SOLOMON), naskiĝis la 13-an de julio 1921 en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) kaj mortinta la 25-an de februaro 2005 en Oksfordo, estis angla advokato kaj fondinto de la NRO Amnestio Internacia[1][2].
Peter Benenson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1921 en Londono |
Morto | 25-an de februaro 2005 (83-jaraĝa) en Oksfordo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Balliol College Eton College |
Familio | |
Patrino | Flora Solomon (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato homrajta aktivulo politikisto juristo |
Sola filo de Harold Solomon kaj Flora Benenson, Peter Benenson naskiĝis en Londono de juda familio. Lia patro, armea oficiro, mortis kiam Benenson estis naŭ-jaraĝa. Dek ses-jaraĝe, kune kun samklasanoj, li helpis establi fondusojn por helpi orfajn infanojn viktimojn de la Hispana Enlanda Milito. Li prenis la nomon de Benenson kiel omaĝon al sia patrinflanka avo, Grigory Benenson.
Li tiam registriĝis en Balliol University, Oksfordo, sed la 2-a Mondmilito interrompis siajn studojn. De 1941 ĝis 1945, Peter Benenson laboris ĉe Bletchley Park, angla domego, kiu estis la ĉefsidejo de britaj spionservoj dum la dua mondmilito. Aliancitaj kriptologoj ĉi-tie deĉifris germanajn mesaĝojn koditajn per Enigma kaj la Maŝino de Lorenz. Peter Benenson renkontis sian unuan edzinon, Margaret Anderson, ĉi-tie. Post lia malmobilizado en 1946, Peter Benenson komencis praktiki sian profesion kiel advokato antaŭ ol aliĝi al la Laborista Partio. En 1957, kun grupo de advokatoj, li fondis "JUSTICE" (angle: justeco), organizon por la defendo de homaj rajtoj. En 1958, li konvertiĝis al katolikismo. La sekvan jaron, li malsaniĝis kaj demisiis por konvalesko en Italio.
En 1960, Peter Benenson estis ŝokata de gazeta artikolo, kiu rakontis la areston de du portugalaj studentoj kondamnitaj al sep jaroj da malliberejo pro tostado al libereco dum la diktatoreco de Salazar. Indigninta, li lanĉis en la ĵurnalo The Observer alvoko favore al "forgesitaj kaptitoj", en kiu la nocio "konscienckaptito" estis uzita unuafoje la 28an de majo 1961. La advokato tiam ricevis milojn da subtenaj leteroj. La alvoko, republikigita en tutmondaj ĵurnaloj, petis legantojn skribi leterojn por protesti kontraŭ la aresto de la du junuloj. Por kunordigi ĉi tiun kampanjon, Peter Benenson fondis la organizon Amnestio Internacia, en julio 1961, kun la helpo, inter aliaj, de Seán MacBride kaj Eric Baker[3][4].
Komence nomumita ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia, Peter Benenson retiris sian kandidatecon en 1964 pro sia malbona sano. Li estis estro de la asocio ĝis 1996, antaŭ detiriĝi. Li mortis en 2005 en la John Radcliffe Hospital, Oksfordo, 83-jaraĝe[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.