reĝo de Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfonso la 4-a de Portugalio (naskiĝis en Koimbro la 8-an de februaro 1291, mortis en Lisbono la 28-an de majo 1357), kromnomita la Bravulo, sepa reĝo de Portugalio, estis filo de Dom Denizo (1261-1325), sesa reĝo de Portugalio kaj de ties edzino, la reĝino Sankta Izabela (1271-1336)[1], denaske infantino de Aragonio. Alfonso la 4-a postvenis sian patron en la 7-a de Januaro 1325.
Alfonso la 4-a de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
7-a reĝo de Portugalio | |||||
Alnomita La Bravulo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1291 en Koimbro, Portugalio | ||||
Morto | 28-an de majo 1357 (66-jaraĝa) en Lisbono, Portugalio | ||||
Tombo | Katedralo de Lisbono vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Burgonja dinastio en Portugalio vd | ||||
Patro | Denizo de Portugalio vd | ||||
Patrino | Sankta Izabela de Aragono vd | ||||
Gefratoj | Konstanciino de Portugalio, Pedro Afonso, conde de Barcelos (en) kaj Alfonso Sanches (en) vd | ||||
Edz(in)o | princino Beatrica (1293-1359) | ||||
Infanoj | Maria of Portugal (en) , Maria Afonso de Borgoña, Bâtarde de Portugal (en) , Eleonoro el Portugalio, Petro la 1-a, Isabel of Portugal (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | o Bravo • o Ousado vd | ||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Malgraŭ ke li estis laŭleĝa filo de sia patro, Dom Alfonso, ne estis, laŭ kelkaj fontoj, la favorito de la reĝo Dom Denizo, kiu preferis la akompanon de Dom Alfonso Sanĉes (1289-1329)[2], unu el liaj bastardaj (tamen legitimita) filoj. Ĉi prefero kaŭzis rivalecon inter la du fratoj kiuj, kelkfoje, donis breĉon al armitaj konfliktoj. En 1325, Dom Alfonso la 4-a fariĝis reĝo, kaj kiel unua decido, li ekziligis sian fraton Alfonso Sanĉes al Kastilio, kaj forprenis de li ĉiujn propraĵojn, teritoriojn kaj feŭdojn al li donacitan de la ambaŭa patro. La ekzilinto ne alkonformiĝis kaj el la alia flanko de la landlimo li planis serion da politikaj militismaj manovroj celante mem fariĝi reĝo. Post sennombraj provoj da fiaskintaj invadoj, la fratoj subskribis paco-traktaton, kun la apogo de la reĝino Izabela.
En 1309, Alfonso la 4-a edziĝis al la princino Beatrica (1293-1359)[3], filino de la reĝo Sanĉo la 4-a de Kastilio. La plej maljuna filino de tiu kuniĝo, nome Dona Maria, Infantino de Portugalio, edziniĝis kun Alfonso la 11-a de Kastilio (1311-1350)[4], en 1328, tamen la geedziĝo montriĝis malfeliĉa, pro tio ke la reĝo de Kastilio malkaŝe malbontraktis la edzinon. Alfonso la 4-a ne estis kontenta vidi sian filinon malŝatitan kaj atakis la landlimajn ĉirkaŭaĵojn de Kastilio pro rebato. La paco venis post 4 jarojn kaj, dank'al interveno de la reĝino mem Dona Maria de Portugalio, pacotraktato estis subskribita en Sevilla en la jaro 1339. En la sekvanta jaro, en la 30-a de Oktobro 1340, portugalaj trupoj partoprenis en la granda venko konata kiel la Batalo de la Rivero Salado[5] kontraŭ la merinidaj maŭroj.
En 1343, en la portugala regno okazis granda manko de cerealoj, kaj en 1346, celante fari aliancon kun la aragona reĝo, Alfonso la 4-a irigis ambasadoron al Barcelono por subskribi la akordon inter la reĝo kaj Petro la 4-a de Aragono (1319-1387)[6], penante realigi la edziniĝon de la infantino Dona Leonor. En 1347, okazis tertremo kiu forskuis Koimbron kaj kaŭzis grandajn malprofitojn al la regno, kaj en la jaro 1348, la nigra pesto, veninta el Eŭropo, ruinigis la landon.
El ĉiuj problemoj, la pesto estis la plej serioza, viktimante grandan parton de la popolo kaj kaŭzante nemezureblan malordon en la regno. La reĝo tuje reagis, kaj promulgis leĝaron por bridi la almozularon kaj la senokupecon.
La lastaj jaroj dum la regado de Alfonso la 4-a signiĝis per politikaj intrigoj kaj internaj konfliktoj grandparte kaŭzitaj pro la ĉeesto da rifuĝintoj de la civila milito inter Petro la 1-a el Kastilio kaj lia duonfrato Henriko de Trastamara.
Inter la ekzilitoj oni alkalkulis la diversajn nobelulojn, alkutimiĝintajn al la povo, kiuj rapide kreis sian propran koterion ene de la portugala kortego. Kiam Agnesa de Kastro fariĝis amatino de la heredanta princo Petro la 1-a, la kastiliaj nobeluloj kreskis en reĝa povo kaj favoro.
Al Alfonso la 4-a tute ne plaĉis la prefero donita al la kastilianoj kaj serĉis diversforme forigi la junan Agnesan for de sia filo. Sensukcese, Petro prenis sur sin la amrilaton al la kastilianino legitimante la gefilojn kiujn kun ŝi li havis, kaj rifuzis, en 1349, denove edziĝi kun alia virino escepte de ŝi. Kun la paso de la jaroj, Alfonso la 4-a perdis la kontrolon de la situacio: la kastilia koterio kaj la juna Agnesa kreskis laŭpove, dum la laŭleĝa sola filo de Petro la 1-a, la estonta reĝo Fernando la 1-a (1345-1383)[7], kreskis kvazaŭ malsaneta infano. Maltrankvila pro la vivo de sia sola nevo, kiun li agnoskis, kaj pro la altrudo de la eksterlanda povo ene de la portugalaj landlimoj, Alfonso la 4-a ordonis la mortigon de Agnesa de Kastro en 1355. Kontraŭe al tio, kion li esperis, lia filo tute ne alproksimiĝis al li. Perdante la kapon, Petro la 1-a deklaris senperan militon al sia patro, kaj disrabis la regionon Entre-Douro-e-Minho. La repaciĝo venis nur en 1357, kiam la reĝo fordonis al la princo grandan parton de la povo. Alfonso la 4-a mortis post iom da tempo.
Kiel reĝo, Alfonso la 4-a estas rememorita kiel kuraĝa militisma komandanto, kaj el tie oni alprenis la nomon La Bravulo. Lia plej granda kontribuo en la ekonomia kaj administra niveloj estis la graveco donita al la elvolviĝo de la portugala mararmeo. Alfonso la 4-a monhelpis la konstruon de komerca mararmeo kaj financis la unuajn vojaĝojn por la Atlantika esplorado. La Insuloj Kanarioj estis malkovritaj dum lia reĝado. Li estas entombigita en la Katedralo de Lisbono[8].
El lia edziĝo kun Dona Beatrica de Kastilio (1293 - † Lisbono, en la 25-a de Oktobro 1359), infantino de la Regno de Kastilio, kaj filino de la reĝo Sanĉo la 4-a el Kastilio kaj ties edzino Maria de Molina (1265-1321), naskiĝis:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.