Agnesa de Kastro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Agnesa de Kastro

Agnesa de Kastro (portugallingve: Inês de Castro) (Galegio, 13201325 - Koimbro, en la 7-a de Januaro 1355) estis galega nobelino, amatino de la estonta reĝo Petro la 1-a el Portugalio, kun kiu ŝi havis tri gefilojn. Ŝi estis ekzekutita laŭ ordonoj de lia patro, Dom Alfonso la 4-a[2], sepa reĝo de Portugalio. Ŝi estis senpera devenanta de la reĝo Sanĉo la 1-a el Aragono[3] (1042-1094), kaj ŝi estis trinepino, laŭ maskla flanko, de la portugala nobelo Fernão Gutierrez de Castro, el la Regno de Kastilio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Agnesa de Kastro
(1320-1355)
Thumb
La murdo de Agnesa de Kastro
pentraĵo de Columbano Bordalo Pinheiro (1857-1929)
Thumb
Persona informo
Naskonomo Inés Pires de Castro
Naskiĝo 1320
en Galegio,
Morto 7-a de Januaro 1355
en Koimbro,
Mortis pro Hommortigo vd
Mortis per Senkapigo vd
Tombo Monaĥejo de Alcobaça vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj Galegportugala galega vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Reĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio House of Castro vd
Patro Pedro Fernández de Castro (en) vd
Patrino Aldonça Lourenço de Valadares (en) vd
Gefratoj Álvaro Pires de Castro (en) , Fernando Ruiz de Castro (en) kaj Joan of Castro (en) vd
Edz(in)o Petro la 1-a vd
Infanoj Infante Afonso (en) , Infante João, Duke of Valencia de Campos (en) , Infante Dinís, Lord of Cifuentes (en) , Beatrice, Countess of Alburquerque (en) vd
Profesio
Okupo Nobelino kaj edzino de Petro la 1-a el Portugalio.[1].
Aktiva en Galegio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Amafero kun Petro la 1-a

Dona Agnesa de Kastro estis filino de Dom Petro Fernandes de Kastro, Ĉambelano de la reĝo Dom Alfonso la 11-a de Kastilio[4](1311-1350), kaj de portugala damo, Aldonça Loŭrenzo de Valadares. Ŝia patro, nepo tra leĝa vojo de Sanĉo la 4-a el Kastilio, estis unu el la plej povohavaj nobeluloj el la regno de Kastilio.En la 24-a de Aŭgusto 1339, okazis, en la sidejo de Lisbono, la edziĝo de la Infanto Petro la 1-a el Portugalio, heredanto de la portugala trono, kun Dona Konstanza Manuel[5], filino de Dom Johano Manuel de Kastilio[6], princo el Viljena kaj Eskalona, duko de Peñafiel, mentoro de Alfonso la 11-a el Kastilio, potenca kaj klopodema magnato de Kastilio, kaj nepo de la reĝo Fernando la 3-a de Kastilio[7].

Tamen, estus al unu el la ĉambristinoj de Dona Konstanza, nome al Agnesa de Kastro, al kiu Petro la 1-a enamiĝis. Ĉi-fama amafero ekis esti komentita kaj malbone akceptita kaj de la kortega flanko kaj de la popola vidpunkto. Sub la preteksto zorgi pri la moraleco, Dom Alfonso la 4-a ne aprobis tian amrilaton, ne nur pro motivoj de diplomatio kun Johano Manuel de Kastilio, sed ankaŭ pro la intima amikrilato de Dom Pedro kun la fratoj de Agnesa - nome, Dom Fernando de Kastro kaj Dom Álvaro Pirez de Kastro. Tiele, en 1344, la reĝo ekziligis la bofilinon en la Kastelo de Alburkerke, situinta en la kastilia ĉirkaŭaĵo, kie ŝi estis kreita de sia onklino Dona Tereza, edzino de duonfrato de Alfonso la 4-a. Tamen, la distanco ne sukcesis forviŝi la amon inter Petro la 1-a kaj Agnesa, kiuj laŭlegende ofte tenadis korespondadon.

En Oktobro de la sekvanta jaro Dona Konstanza mortis ĉe la nasko de la estonta reĝo Fernando 1-a [8] (1345-1383). Vidve, Petro la 1-a malobeis la ordon de sia patro, kaj revenigis Agnesan el la ekzilo kaj la du geenamiĝintoj ekis vivi kune, kaj tio portis grandan skandalon en la kortegon, kaj kaŭzis al lia patro grandan elreviĝon. Do, kverelo estiĝis inter la reĝo kaj la Infanto. Alfonso la 4-a provis mildigi la situacion per edziĝo de sia filo al damo kun reĝa deveno. Tamen, Petro rifuzis tian projekton, pretekstante ke li multe sentis la perdon de sia edzino, Dona Konstanza, kaj ke li ne sukcesis daŭre pensi pri nova edziĝo. Tamen, danke al la amo dediĉita al li, Dona Agnesa havis plurajn filojn kun Petro la 1-a: nome, Alfonso, naskiĝinta en 1346 (kiu mortis baldaŭ post sia naskiĝo); Johano naskita en 1349; Denizo en 1354 kaj Beatrica en 1347. La naskiĝoj de tiuj infanoj kreis malkomfortan situacion dum la regado de Dom Denizo, ĉar Alfonso la 4-a sentis la riskon esti preterlasita en la sinsekvo al la trono flanke de unu el la bastardaj filoj de sia patro. Meze de tiuj onidiroj, oni suspektis pri konspiro flanke de la familio Kastro, rilate la eblon murdi la infanton Dom Fernando[8], heredinto de Petro la 1-a, tiamaniere ke la trono estus okupita de la plej aĝa filo de Agnesa de Kastro.

Ekzekutado de Agnesa de Kastro

Post kelkaj jaroj en la nordo de Portugalio, Petro kaj Agnesa estis reirinta Koimbron kaj instaliĝis en la Monaĥejo de la Malnova Sankta Klara (portugallingve:Paço de Santa Clara-a-Velha). Konstruigita de la avino de Petro la 1-a, la Reĝino Sankta Izabel[9][10], la sanktulino tie vivis siajn lastajn tagojn, kaj elesprimis sian lastan deziron, ke tiu monaĥejo fariĝas ekskluzivan loĝejon de reĝoj, princoj kaj ties devenantoj, same kiel de iliaj laŭleĝaj edzinoj. Onidiroj cirkulis ke la princo estis edziniĝinta kun la adorata Agnesa. Por la reĝa familio, tiaspeca incidento prenis plej gravajn konsekvencojn. Sentante sin minacita de la fratoj Kastro, la nobeluloj de la portugala kortego premis la reĝon Alfonso la 4-a por forigi ĉiinfluon el lia heredinto. Alfonso la 4-a decidis do ke la plej bona solvo estas la murdo de la galega damo. Dum la provo scii la veron, la reĝo ordonis al siaj du konsilistoj diri al la princo Pedro tion, ke li povas libere edziĝi al Agnesa, se tion lia filo intencas. Petro la 1-a rimarkis ke tio temis pri insido kaj diris ke li neniam pensis pri edziĝo kun Agnesa.

En la 7-a de Januaro 1355, la reĝo cedis al la trudoj de siaj konsilistoj, kaj profitante la foreston de Petro, kiu en tiu momento faris ekskurson por ĉasi, ili (la reĝo kaj la tri konsilistoj, nome Pero Coeljo, Álvaro Gonsalves kaj Diogo Lopes Paŝeko, inter aliaj), uzis la okazon por ekzekuti Agnesan de Kastro en la Monaĥejo de la Malnova Sankta Klara, laŭ decido prenita dum la konsilio. Laŭ la legendo, la larmoj elverŝitaj sur la Rivero Mondego[11], okaze de la morto de Agnesa, kreis la Fonton de la Amoj (aŭ Amfonton) en la Korto de la Larmoj[12], kaj pri kelkaj ruĝaj fungoj tie kreskantaj, oni diras ke temas pri la sango de ŝi elverŝita.

La morto de Agnesa provokis la ribelon de Petro la 1-a kontraŭ sian patron Alfonso la 4-a. Post monatoj da konflikto, la reĝino Dona Beatrica[13] sukcesis interveni kaj ordonis sigelfermi la pacon en aŭgusto 1355.

Petro la 1-a fariĝis la oka reĝo de Portugalio en 1357. En junio 1360 li protokoligis la deklaracion de Katanjede, kiu legitimis siajn gefilojn, kiam li asertas ke li sekrete edziĝis al Agnesa, en 1354, en Braganzo, en tago de li ne rememorita. La atestoj de la reĝo, de sia kapelano, kaj de servisto estis la necesaj pruvoj por la legitimiĝo de tiu geedziĝo.

Tuj poste, li komencis persekuti la murdintojn de S-ino Agnesa, kiuj estis fuĝintaj al la Kastilia Reĝlando. Pero Koeljo kaj Álvaro Gonsalves estis arestitaj kaj ekzekutitaj en Santarém. Laŭlegende, la reĝo ordonis fortiri la koron de la unua tra la brusto kaj de la alia tra la dorso, ĉeestante la ekzekutadon dum grava bankedo. Diogo Lopes Paŝeko sukcesis fuĝi en Francion kaj poste estis pardonita de la reĝo en sia mortolito.

Petro la 1-a konstruigis du belegajn tombojn (unu por li kaj alia memore al Agnesa) en la Monaĥejo de Alkobasa, kien li transportis la korpon de sia amatino Agnesa, en 1361 au 1362. Li kuniĝis al ŝi en 1367. La unua pozicio de la tomboj estis flanko ĉe flanko, kun la piedoj turnitaj al la sunleviĝo, fronte al la unua kapelo de la suda transepto, tiam dediĉita al Sankta Benedikto. Dum la jardeko en 1780, la tomboj estis translokitaj al la ĵus-konstruita reĝa panteono, kie ili estis fronte kunmetitaj. Kiam la tomboj estis fronte kunmetitaj en la 18-a jarcento, legendo ekestis dirante ke la geamantoj tiel kuŝis por ke ili povu rigardi reciproke en la okulojn, kiam venos tago de la fina juĝado. La terura ceremonio pri kronado kaj mankisado omaĝe al la mortinta reĝino Agnesa, kiun Petro la 1-a supozeble altrudis al sia kortego kaj kies bildo estis unu el la plej vivantaj en la imago de la popolo, estis unue enmetita en la raportoj en la fino de la 16-a jarcento.

Familio

El la rilato inter Dona Agnesa kaj la infanto Petro de Portugalio naskiĝis:

  • Dom Alfonso, kiu mortis ankoraŭinfane (1346-1346).
  • Dona Beatrica, Infantino de Portugalio kaj Grafino de Albukerke (1347 - † en la 5-a de Julio 1381).
  • Dom Johano, Infanto de Portugalio kaj Duko el Valenco de Kampos (1349 - † Salamanca, 1387).
  • Dom Denizo, Infanto de Portugalio kaj Sinjoro de Cifŭentes (Koimbro, 1354-1397)

Ŝiaj familianoj

  • D. Álvaro Pires de Castro, (c.1310 - en la 11-a de Junio 1384) (ŝia frato)
  • Fernando Rodrigues de Castro, Grafo de Trastamara (c.13201375) (ŝia duonfrato)
  • Pedro Fernandes de Castro, Sinjoro de Lemos (c.1290Junio 1343), ŝia patro.
  • Aldonça Lourenço de Valadares (c.1280 - m.?) ŝia patrino.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.