Kontraŭdiro en Logiko, estas vorto kaj koncepto identigantaj propozicion kun ĝia kontraŭo. Ĝi realiĝas kiam samtempe aserto estas taksata vera kaj malvera sub la samaj aspektoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Kontraŭdiroj ne ekzistas. Ĉiam, kiam vi pensas ke vi alfrontas kontraŭdiron, kontrolu viajn premisojn. Vi trovos, ke unu el ili eraras.»
«(angle) Contradictions do not exist. Whenever you think you are facing a contradiction, check your premises. You will find that one of them is wrong.»
«Marx kredis, ke la kontraŭdiroj de kapitalismo kondukus al komunismo, senklasa socio, kiu funkcias laŭ la principo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".»
—Alex Thio kaj Jim Taylor,Sociaj Problemoj
«Mi kredas, ke la vero havas nur unu vizaĝon: tiun de perforta kontraŭdiro.»
«Mi tre konscias pri tio, ke niaj sentoj kaj streboj ofte kontraŭdiras kaj obskuras kaj ke ili ne povas esti esprimitaj per facilaj kaj simplaj formuloj.»
«(angle) I am very conscious of the fact that our feelings and strivings are often contradictory and obscure and that they cannot be expressed in easy and simple formulas.»
«Mia kritiko al la proceduro de [Hegel] estas, ke kiam en sia diskuto li alvenas al kontraŭdiro, li interpretas ĝin kiel krizo en la universo.»
«(angle) My criticism of [Hegel's] procedure is that when in his discussion he arrives at a contradiction, he construes it as a crisis in the universe.»
«Nacioj sen pasinteco estas kontraŭdiroj. Kio faras nacion estas la pasinteco, kio pravigas nacion kontraŭ aliaj estas la pasinteco, kaj historiistoj estas la homoj, kiuj produktas ĝin.»
«(angle) Nations without a past are contradictions in terms. What makes a nation is the past, what justifies one nation against others is the past, and historians are the people who produce it.»