Jen listo de okazaĵoj en oktobro de 2010.
- La Konstitucia tribunalo de Ukrainio konfirmis, ke la leĝo N 222, aprobita en 2004 kaj transforminta la landon el prezidanta respubliko al tiu parlamenta-prezidanta, estis aprobita ĉe multaj leĝorompoj. Sekve de tio ĝi estas nuligita kaj ĉiuj aliaj leĝoj devos esti ŝanĝitaj laŭ la Konstitucio de 1996.[1]
- La usonaj flugkompanioj United Airlines kaj Continental Airlines deklaris pri la fino de la afero pri kuniĝo de la du firmaoj kaj establo de la plej granda en la mondo flugkompanio United Continental Holdings.[2]
- La polico de Hispanio arestis 41 homojn, kulpigitaj pri leĝigo de pli ol 200 milionoj da eŭroj el kolombia gerila organizaĵo FARC.[3]
- La prezidanto de Ekvadoro Rafael Correa estis liberigita el malsanulejo en la ĉefurbo Kito, kie li estis blokita de la ribelintaj policanoj. 1 policano estis mortigita, 50 estis vunditaj dum tumultoj, komenciĝintaj la 30-an de septembro.[4]
- Dum la du speciaj operacioj en la urbo Maĥaĉkala (Dagestano, Rusio) estis mortigitaj 5 gerilanoj.[5]
- En Francio okazis la amasaj manifestacioj, protestantaj kontraŭ la planita en 2018 plialtigo de la emeritiĝa aĝo de 60 al 62 jaroj. Laŭ policaj taksoj 300 akciojn partoprenis ĝis 60 miloj da homoj.[6]
- Irako faris la mondan rekordon pri longeco de la formiĝo de nova registaro. La parlamenta balotado okazis la 7-an de marto, tamen post 209 tagoj kandidatoj por 4 vakantaj lokoj en la registaro ne jam estas prezentitaj. La antaŭan rekordon faris nederlandaj politikistoj, kiuj en 1977 formadis la registaron dum 208 tagoj.[7]
- Druidismo estis oficiale agnoskita kiel religio en Britio — la unua inter paganismaj kredoj.[8]
- Ĉirkaŭ 3:00 nokte apud la urbo Petarukan interpuŝiĝis du trajnoj, sekve de kio pereis 36 kaj estis vunditaj pli ol 40 da homoj.[9][10]
- La prezidanto de Germanio Christian Wulff dum sia parolo en Bremeno, dediĉita al la 20-jariĝo de la reunuiĝo de la lando, deklaris, ke islamo iĝis la parto de Germanio — same kiel kristanismo kaj judismo.[11]
- Estis deklaritaj la rezultoj de la parlamenta balotado en Latvio. Venkis la unuiĝo "Unueco" (latve Vienotība), estrata de la ĉefministro Valdis Dombrovskis; ĝi ricevis en la parlamento 33 lokojn el 100. La opozicia partio "Centro de interkonsento" (Saskaņas centrs) gajnis 29 lokojn. La "Unuiĝo de verduloj kaj agrikulturistoj" (Zaļo un Zemnieku savienība) ricevis 22 lokojn, la unuiĝo "Por pli bona Latvio" (Par Labu Latviju!) kaj la "Nacia alianco" (Nacionālā Apvienība) — po 8.[12]
- Baldaŭ post le elflugo el la flughaveno en Nazca (Peruo) kraŝis la aviadilo, en kiu troviĝis 4 britaj turistoj kaj 2 lokanoj. Ĉiuj pereis.[13]
- En la tago de la 20-jara jubileo de la Germania reunuiĝo estis pagita la lasta porcio de la germana reparacio je 70 milionoj da eŭroj.[14]
- En la listo de la plej influhavaj virinoj de la mondo, ĉiujare publikigita de Forbes, la unuan lokon okupis Michelle Obama, unua damo de Usono.[23]
- Antaŭ la brita ambasadorejo en Sanao (Jemeno) okazis la eksplodo, kiu verŝajne celis la aŭton de ambasadoro.[24]
- Matene talibanoj atakis la kolonon da fuelveturigaj aŭtoj de NATO en la urbo Quetta (Pakistano). Unu homoj estis mortigita, almeaŭ 10 aŭtoj estis forbruligitaj.[25]
- Matene en Taĝikio, oriente de la ĉefurbo Duŝanbeo, kraŝis helikoptero Mi-8, sekve de kio pereis laŭ oficiala informo 4 kaj laŭ tiu neoficiala — 28 batalantoj de la speciala grupo "Alfa" kaj la Nacia gvardio.[26]
- En Francio la forpasis franca kantistino kaj aktorino Colette Renard.
- Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la parlamenta balotado en Kirgizio. El 29 partipj nur 5 superis la 5-procentan baron kaj eniris la parlamenton. La partio Ata-Ĵurt gajnis 8,88 % da voĉdonoj, SDPK — 8,04 %, Ar-Namis — 7,74 %, Respubliko — 7,24 %, Ata Meken — 5,6 %. Entute voĉdonis 55,9 % de voĉhavantoj. Internaciaj observantoj agnoskis la balotadon demokratia.[39]
- En la fervojstacio Mulibari, situanta je 134 km de la ĉefurbo Dako (Bangladeŝo) trajno trafis la amason da homoj, kunvenintaj por la mitingo de la opozicia Naciisma partio. Almenaŭ 6 homoj pereis, pli ol 60 estis vunditaj, 10 el ili tre grave. Post la akcidento protestantoj ekbruligis la trajnon kaj batis la maŝiniston kaj gardiston. La gvidantino de la Naciisma partio Khaleda Zia alvokis siajn subtenantojn prepari sin por renverso de registaro.[40]
- Estis arestita Ali Ŝakuri-rat, la gvidanto de la malpermesita en Irano opozicia partio Islama fronto de partopreno de Irano.[41]
- Matene komenciĝis la levado de la ĉiliaj ministoj, blokitaj en minejo de la 5-an de aŭgusto. Ĉe la loko ĉeestis la prezidanto Sebastián Piñera, kiu salutis ĉiun saviton.[42] Vespere estis levita la lasta el ili.[43]; 12-a de oktobro
- En la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis elektitaj la novaj nekonstantaj anoj: Germanio, Portugalio, Kolombio, Sud-Afriko kaj Barato.[44]
- En Usono estis aboliciita la moratorio pri profundakva borado, starigita post la ekokatastrofo en la Meksika Golfo. Pli frue oni supozis, ke la moratorio daŭros ĝis la 30-a de novembro.[45]
- Ĉirkaŭ 19:25 (loka horo) en montara regiono apud Kabulo (Afganio) kraŝis la aviadilo Lockheed C-130 Hercules, frajtita de la flugkompanio National Air Cargo, por alporti el Bagramo en Kabulon ŝarĝon por ISAF. Ĉiuj skipanoj (6 filipinanoj, 1 baratano kaj 1 kenjano) pereis.[46]
- Matene je 50 km sude de Varsovio (Pollando) ĉe grava nebulo okazis fronta interpuŝiĝo de minibuso Volkswagen Transporter kaj kamiono Volvo. Pereis 17 homoj.[47]
- AFP sciigas, ke la eksa majoro Alirio Antonio Urueña Jaramillo de la Kolombia armeo estis kondamntia al 44 jaroj de malliberigo pro partopreno en mortigo de preskaŭ 250 homoj. Tio okazis en la urbo Trujillo (Kolombio) inter 1986 kaj 1994. Militistoj kulpigadis lokulojn en rilatoj kun maldekstraj ribelantoj kaj mortigadis ilin. Tio estas la unua kondamnito pro tiuj eventoj.[48]
- Ĉirkaŭ la 9:02 (loka horo) en la negardanta traknivela pasejo la 116-a kilometro apud la vilaĝo Maksimovka (Dnipropetrovska provinco, Ukrainio) akcidentis la pasaĝera buso kaj trajno. Pereis 42 homoj, postvivis nur 10 pasaĝeroj de la buso. Por la sekvonta tago estis deklarita la nacia funebro.[49][50] Ĝis la 15-an de oktobro la kvanto de viktimoj atingis 45 (44 pasaĝeroj kaj stiristo de la buso).[51]
- Novaĵagentejo Xinhua sciigas, ke pro inundoj el la ĉirkaŭaĵo de la insulo Hajnano (Ĉinio) estis translokigitaj pli ol 440 miloj da homoj. Entute pro tio suferis ĉirkaŭ 2,7 milionoj da homoj. Estas inundita 90 % da teritorio de la insulo.[52]
- Aperis la lasta numero de la magazeno Русский Newsweek. La eldona koncerno Axel Springer Russia decidis ne plu aĉeti licencion pro ekonomia malsukceso de la projekto.[64]
- Forpasis Robert Guccione, fondinto de la fama revuo Penthouse. Li havis 79 jarojn.[70]
- En Ĝakarto (Indonezio) okazis interpuŝiĝoj de opozicio kaj polico, dum kiuj 150 studentoj baris la vojon apud la prezidanta rezidejo kaj estis dispelitaj per larmiga gaso kaj gumpafaĵoj. Pliaj 300 protestantoj manifestaciis antaŭ la prezidanta rezidejo. La protestado estis koincidiga al la sesa jardatreveno de la inaŭguro de la prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono.[71]
- La usona armea estraro deklaris, ke elŝrankiĝintaj gejoj kaj lesbaninoj ne plu estos maldungitaj el la armeo.[72]
- Sergej Sobjanin estis inaŭgurita kiel urbestro de Moskvo (Rusio).[73]
- En la suda parto de la Kalifornia golfo okazis la tertremo je forto je 6,9 gradoj laŭ la skalo de Richter.[74]
- Mjanmao ŝanĝis la oficialan nomon de la lando, la ŝtatajn flagon kaj himnon. De nun ĝi nomiĝas ne Unio Mjanmao, sed Respubliko Unio Mjanmao.[75]
- En Elbrusa distrikto de Kabardio-Balkario (Rusio) apud la urbo Tirniauz, komenciĝis la ŝturmo de la forlasita minejo, en kiu kaŝis sin ĉirkaŭ 30 gerilanoj. Antaŭtage okazis interpafado, dum kiu pereis 1 milicano, post kio gerilanoj fuĝis en la minejon de volfram-molibdena kombinato.[76]
- En Almato (Kazaĥio) okazis la prova lanĉo de la metroo, kiu estis konstruata ekde la fino de la 1980-aj jaroj. La unua linio (el sep) ekfunkcios en decembro de 2011.[77]
- En la italaj urboj Boscoreale kaj Terzigno, situantaj apud Napolo, okazis amasaj manifestacioj kaj interpuŝiĝoj kun polico, kaŭzintaj de la decido konstrui tie la plej grandan rubejon en Eŭropo, entenotan ĝis 3 milionoj da tunoj da rubaĵoj.[78]
- Peruo kaj Bolivio faris la interkonsenton pri transdono de la malgranda tereno, situanta je 10 km de la perua urbo Ilo en la samnoma provinco al Bolivio por 99 jaroj por konstruado tie de haveno. Tiele Bolivio reakiros la aliron al la Pacifiko, perdinta post la Pacifika milito en 1879-1884.[79]
- En la filipina urbo Matalam eksplodiĝis la pasaĝera buso, en kiu troviĝis pli ol 50 homoj. El ili 7 tuj pereis, inter 6 kaj 9 estis vunditaj. Oni supozas, ke temas pli la laŭvica kazo, kiam islamismaj grupaĉoj punas la firmaojn, rifuzintajn pagi al ili "imposton".[80]
- Ĉirkaŭ 19:15 en la urbo Ĥasavjurto (Dagestano, Rusio) kamikazo en la aŭto UAZ, farĉita je eksplodaĵoj, trafis la dislokejon de la milico kaj eksplodigis sin. 1 milicano pereis, 8 homoj estis vunditaj.[84] La povo de la eksplodo egalis al 150 kg je TNT-ekvivalento.[85]
- AFP sciigas, ke pro inundoj en Tajlando jam pereis 32 homoj.[86]
- En la urbo Herato (Afganio) grupo da talibanoj, alivestitaj kiel policanoj, atakis la oficejon de la Unuiĝintaj Nacioj. Unu teroristo eksplodigis sin apud la domo, dua estis mortpafita de gardistoj, du aliaj sukcesis penetri la oficejon kaj estis mortigitaj tie. Tiutempe la personaro ŝirmis sin en la speciala bunkro, do neniu damaĝiĝis.[87]
- Daŭras interpuŝiĝoj inter polico kaj protestantoj kontraŭ konstruado de la grandega rubejo en la urbo Terzigno (Italio). Post kiam estis vunditaj 5 policanoj, la polico dispelis la popolamason per larmiga gaso.[88]
- Pro pankreata karcinomo forpasis David John Howard Thompson, ĉefministro de Barbado. Li havis 48 jarojn.[89]
- En la insulo Sumatro (Indonezio) okazis la tertremo forta je 7,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Antaŭ tio oni translokigis 40 milojn da homoj el la insulo Javo, ĉar oni supozis ke tie erupcios la vulkano Merapi.[91] La tertremo kaŭzis grandan cunamon. AFP sciigos la 26-an de oktobro, ke 23 homoj pereis kaj 167 konsideratas malaperintaj.[92]
- Mortis Paŭlo, la polpo famiĝinta pro siaj prognozoj dum la futbala mondpokalo 2010.[93]
- La Senato de Francio aprobis la leĝprojekton pli plialtiĝo de la emeritiĝa aĝo de 60 ĝis 62 jaroj. Por tio voĉdonis 177 senatanoj, kontraŭ — 151.[94]
- Sky News pliĝustigas, ke la cunamo, okazinta post la tertremo en Indonezio, pereigis 113 homojn kaj pli ol 500 konsideratas malaperintaj. En 10 vilaĝoj de la Mentavaja insularo estis neniigitaj centoj da domoj.[95]
- AFP sciigas, ke la Supera kortumo de Irako kondamnis al mortopuno la eksan vic-ĉefministron de la lando Tarik Asis, la ministron pri internaj aferoj Saadun Ŝaker kaj Abida Hamud, la privatan sekretarion de Saddam Hussein.[96]
- La rusia firmao Renaissance group deklaris pri komenciĝo de konstruado de la urbo Tatu City. Ĝi elkreskos proksime de la kenja ĉefurbo Najrobio, etendiĝos sur la tereno je 1000 hektaroj kaj havos ĝis 62 milojn da loĝantoj. La investinto de la projekto estas la kenja firmao Tatu City Ltd.[97]
- Mortis Marcelino Camacho, historia sindikatisto de Hispanio, kondamnita pro siaj aktivadoj dum la frankista diktaturo, kaj fondinto de la Laboristaj Komisionoj.
- En la ŝtato Okcidenta Bengalo (Barato), je 120 km de Kolkato, renversiĝis dronis la paromo kun islamaj pilgrimantoj. Pereis almenaŭ 35 homoj.[106]