From Wikipedia, the free encyclopedia
La Norda senharibiso, Norda kalvibiso aŭ Ermitibiso (Geronticus eremita) estas migranta birdo el la ordo de Pelikanoformaj (iam Cikonioformaj) kaj familio de ibisedoj. Ĝi estas kvazaŭ endemia de la ekoregiono "mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio", de kelkaj aliaj aridaj partoj de la mediteranea regiono kaj de la Meza Oriento.
Norda senharibiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Adolto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Geronticus eremita (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri migranta birdospecio troviĝanta en nefekundaj, duondezertaj aŭ rokaj habitatoj, ofte ĉe fluanta akvo. Tiu 70–80 cm longa, brilnigra ibiso, kiu, malkiel ĉe aliaj membroj de la ibisa familio, estas nevadbirda, havas senplumajn ruĝajn vizaĝon kaj kapon, kaj longan, kurban ankaŭ ruĝan bekon. Ili reproduktiĝas kolonie en marbordaj aŭ montaj klifokornicoj, kie la ino tipe demetas 2–3 ovojn en nesto el bastonetoj, kaj manĝas lacertojn, insektojn, kaj aliajn malgrandajn animalojn.
Tiu palearktisa birdo estis iam disvastigata tra Mezoriento, norda Afriko, suda kaj centra Eŭropo, kun fosiliaj registroj date ĝis almenaŭ 1.8 milionoj da jaroj. Ĝi malaperis el Eŭropo antaŭ 300 jaroj, kaj estas nune konsiderata draste endanĝerita. Oni supozas, ke estas 500 naturaj birdoj restantaj en suda Maroko, kaj malpli da 10 en Sirio, kie ĝi estis remakovrita en 2002. Por lukti kontraŭ tiu malpliiĝo oni iniciatis ĵusajn internaciajn reenmetoprogramojn, kun duonnatura reprodukta kolonio en Turkio, same kiel en lokoj de Aŭstrio, Hispanio, kaj norda Maroko.
La tialoj por la longdaŭra malpliiĝo de la specio ne estas klaraj, sed ĉasado, perdo de manĝohabitato, kaj venenado per pesticidoj certe influis en la rapida perdo de kolonioj en ĵusaj jardekoj.
La ibisoj estas gregemaj, longkruraj vadbirdoj kun longaj subenkurbaj bekoj. Kun la plataleoj ili formas unu subfamilion ene de la Treskiornitedoj.[2] La plej proksima parenco de la Ermitibiso, kaj la ununura alia membro de la genro, estas la Suda kalvibiso, G. calvus, de suda Afriko. Ambaŭ specioj de la genro Geronticus diferencas el aliaj ibisoj ĉar ili havas senplumajn vizaĝojn kaj kapojn, reproduktiĝas sur klifoj pli ol sur arboj, kaj preferas aridajn habitatojn anstataŭ la humidejojn uzatajn de ties parencoj.[3][4]
La Ermitibiso estis priskribita kaj ilustraciata de svisa naturalisto Conrad Gessner en sia verko de 1555 nome Historiae animalium,[6][7] kaj ĝi ricevis la dunoman nomon Upupa eremita fare de Carl Linnaeus en sia verko de 1758 Systema Naturae.[8] Ĝi estis movita al sia nuna genro fare de la germana herpetologo Johann Georg Wagler en 1832.[9]
La specio probable disiĝis en du distingaj populacioj antaŭ almenaŭ 400 jaroj kaj, ekde tiam, ambaŭ populacioj estis diverĝinte morfologie, ekologie, kaj genetike;[10] tamen, la turkia kaj la marokia populacioj de tiu ibiso ne estas nune klasataj kiel separataj subspecioj.[11] Unu konsista diferenco inter la orientaj kaj la okcidentaj birdoj estas sola mutacio en la geno citokromo b de ties DNA.[12]
Oni trovis fosiliojn de la Ermitibiso en lokoj de Holoceno (antaŭ ĉ. 10,000 jaroj) en suda Francio,[13] en tavoloj de meza Pleistoceno (antaŭ ĉ. 900,000 jaroj) en Sicilio,[14] kaj en kuŝejoj de la limo inter Plioceno-Pleistoceno (antaŭ ĉ. 1.8 milionoj de jaroj) de la mediteranea marbordo de Hispanio.[15] Kio ŝajnas praa formo, Geronticus balcanicus, estis trovata en fina Plioceno de Bulgario,[16] etende ilustrante la fruan disvastigatan ĉeeston de tiu genro en Eŭropo, kaj sugeste, ke Geronticus eremita povus havi originon en sudorienta Eŭropo aŭ Mezoriento.[14]
La genra nomo, Geronticus, devenas el antikva greka γέρων, signife maljunulo kaj alude al la kalva kapo de maljunuloj.[17] Eremita estas latina por ermito, el la greka ἐρημία, signife dezerto,[18] kaj aludas al la aridaj habitatoj loĝataj de tiu specio. La alternativa komuna nomo Waldrapp estas germana vorto por arbarkorvo,[19] la ekvivalento de la latina Corvo sylvatico de Gesner,[6] adaptita kiel Corvus sylvaticus fare de Linnaeus.[8]
La Ermitibiso estas granda, brilnigra birdo, 70–80 cm longa kun enverguro de 125–135 cm kaj averaĝa pezo de 1.0–1.3 kg.[3] La plumaro estas nigra, kun bronzverdecaj kaj violaj irizecoj, kaj estas svaga krestokolumo en nuko. La vizaĝo kaj kapo estas nebrile ruĝecaj kaj senplumaj, kaj la longa, kurba beko kaj la kruroj estas ruĝaj.[3] Dumfluge, tiu birdo faras povegajn, neprofundajn kaj flekseblajn flugilfrapojn. Ĝi elsendas gorĝecan hramp kaj altatonajn, raŭkajn alvokojn hioh ĉe siaj reproduktaj kolonioj, sed aliflanke estas silentema.[20]
Ambaŭ seksoj estas similaj en plumaro, kvankam maskloj estas ĝenerale pli grandaj ol inoj,[3] kaj, kiel ĉe aliaj ibisoj kiuj reproduktiĝas en kolonioj, havas pli longajn bekojn. La plej longbekaj maskloj estas pli sukcesaj allogantoj de inoj.[21] La lanuga ido havas uniforme palbrunan plumaron, kaj elnestiĝinta junulo similas al plenkreskulo escepte ke ĝi havas malhelan kapon, helgrizajn krurojn kaj palan bekon. La senplumaj areoj de la junulaj kapo kaj kolo laŭgrade ruĝiĝas dum maturiĝo.[3] Marokaj birdoj havas pli longan bekon ol la turkaj birdoj samseksaj.[22]
Populacio | Maskla bekolongo | Ina bekolongo |
---|---|---|
Maroko | 141.1 mm | 133.5 mm |
Turkio | 129.0 mm | 123.6 mm |
Se la orienta kaj okcidenta populacioj estas konsiderataj separeblaj subspecioj, estas neklare kiu el ili estu konsiderata nomiga formo, ĉar la unua priskribo de tiu specio estis bazata sur nune formortinta populacio el Svisio kiu estis de nekonata raso.[6]
La Ermitibiso estas facile distingebla el sia plej proksima parenco, la Suda kalvibiso de Suda Afriko, pro la blankeca vizaĝo de la suda specio.[4] La Norda kalvibiso povas esti konfuzata ankaŭ kun la simile malhelplumara Bruna ibiso, kies teritorio koincidas, sed ĝi estas pli granda kaj pli fortika ol tiu specio. Dumfluge, kiam la koloro de beko kaj vizaĝo povas ne facile videbli, la malpli rondoformaj flugiloj kaj pli mallonga kolo de la Ermitibiso havigas diferencan konturon disde el la Bruna ibiso,[3] kaj ties relative pli mallongaj kruroj signifas ke ties piedoj ne elstaras el la vosto, malkiel tiuj de la Bruna ibiso.[20]
Malkiel ĉe aliaj ibisoj, kiuj nestas en arboj kaj manĝas en humidejoj, la Ermitibiso reproduktiĝas en neĝenataj klifokornicoj, kaj manĝas en neregulaj terkultivejoj, herbejaj sekaj areoj kiaj duonaridaj stepoj, kaj stoplejoj. Proksimeco de taŭgaj stepaj manĝareoj al reproduktaj klifoj estas grava habitatopostulo.[23]
La Ermitibiso estis iam disvastigata en Mezoriento, Nordafriko, kaj suda Eŭropo; ĝi reproduktiĝis laŭlonge de la riveroj Danubo kaj Rodano, kaj en montoj de Hispanio, Italio, Germanio, Aŭstrio, kaj Svisio (la origina priskribo de Gessner estis de svisa birdo).[24] Ili uzis kastelajn konstruaĵojn same kiel klifokornicojn por nestumado antaŭ formortiĝi el Eŭropo almenaŭ antaŭ tri jarcentoj.[3] Ĝi estas formortinta ankaŭ el plej de siaj iamaj teritorioj, kaj nune preskaŭ la tuto de la natura reproduktanta populacio de ĝuste super 500 birdoj estas en Maroko, ĉe la Nacia Parko Souss-Massa, kie estas tri dokumentitaj kolonioj, kaj ĉe elfluo de la rivero Tamri (norde de Agadir), kie estas ununura kolonio enhavanta preskaŭ duonon de la maroka reprodukta populacio. Estas kelkaj movoj de birdoj inter tiuj du lokoj.[25]
Religiaj tradicioj helpis tiun specion survivi en unu turka kolonio longe post kiam la specio jam estis malaperinta el Eŭropo, ĉar oni supozis, ke la ibisoj migras ĉiun jaron por gvidi haĝajn pilgrimantojn al Mekao. La ibiso estis protektita pro tiu sia religia signifo, kaj okazis festivalo ĉiujare por celebri ties revenon norden.[26] La turka ibisa populacio estis centrata ĉe la malgranda urbo Birecik sudoriente de la lando, kaj dum la unua duono de la 20a jarcento, la kolonio de Birecik retenis relative stabilan populacion de ĉirkaŭ 500 reproduktaj paroj, atingante ĉirkaŭkalkulitan totalan populacion de ĉirkaŭ 3 000 ĉirkaŭ 1930. Ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, ties nombroj estis draste falintaj kaj oni komencis kaptivecan reproduktan programon en 1977 el unu paro kaj 9 idoj kaptitaj el naturo. Tiu programo ege malsukcesis por eviti la malpliiĝon; estis 400 birdoj en 1982, nur kvin paroj en 1986, kaj sep paroj en 1987. Nur tri birdoj revenis el vintrejoj en 1989, kaj ĝuste nur unu en 1990. La revenintaj birdoj mortiĝis antaŭ reproduktiĝi, pro kio la specio iĝis formortinta en naturo en Turkio ĉirkaŭ 1992. Post kiam la natura turka populacio iĝis malebla, la kolonio estis plukontrolita kiel aro kiu estas liberfluga plej parton de la jaro sed estas enkaĝigita aŭtune por eviti migradon.[27]
Post la morto de la migranta turka kolonio, oni scias, ke la Ermitibiso survivas en naturo nur en la marokaj lokoj, kvankam eventualaj vidaĵoj de birdoj en Jemeno, Eritreo, Saŭdarabio, kaj Israelo dum la 1980-aj jaroj kaj la 1990-aj jaroj sugestis, ke estas ankoraŭ kolonio ie en Mezoriento.[30] Intensivaj kampostudoj en printempo de 2002, baze sur la kono de beduenaj nomadoj kaj lokaj ĉasistoj, montris, ke la specio neniam iĝis komplete formortinta el la siriaj dezertaj stepoj. Pere de sistemaj priserĉadoj, oni trovis 15 malnovajn nestolokojn, unu, ĉe Palmira, estis ankoraŭ hejmo de aktiva reprodukta kolonio de sep individuoj.[10][31][32] Kvankam la ibiso estis deklarita formortinta el Sirio pli da 70 jaroj antaŭe,[33] la birdo ŝajnas esti estinta relative komuna en la dezertaj areoj ĝis antaŭ 20 jaroj, kiam kombino de troekspluatado de ties teritorioj kaj pliiĝo de ĉaspremo ekis draman malpliiĝon.[31][32]
La marokaj reproduktuloj estas loĝantaj birdoj, kiuj disiĝas laŭlonge de la marbordo post la reprodukta sezono. Oni sugestis, ke marborda nebulo havigas kroman humidecon por tiu populacio, kaj permesas la ibisojn resti la tutan jaron.[25] En la cetero de siaj iamaj teritorioj, for el la marokaj marbordaj lokoj, la Ermitibiso migris suden por vintro, kaj iam aperis kiel vaganto en Hispanio, Irako, Egiptio, Azoroj, kaj Kaboverdo.[3]
Satelita kontrolado de 13 siriaj birdoj en 2006 montris, ke la tri plenkreskuloj de la grupo, plus kvara nekontrolita plenkreskulo, vintris kune el februaro al julio en Altaj Teroj de Etiopio, kie la specio ne estis registrita dum preskaŭ 30 jaroj. Ili veturis suden ĉe la orienta flanko de la Ruĝa Maro tra Saŭdarabio kaj Jemeno, kaj revenis norden tra Sudano kaj Eritreo.[28][34]
La Ermitibiso reproduktiĝas en izolaj disaj kolonioj, nestumante sur klifokornicoj inter rokoj sur akraj eklivoj, kutime ĉe marbordoj aŭ ĉe rivero.[3] Volontulaj grimpistoj kreis artefaritajn kornicojn en la kolonioj de Souss-Massa por sekurigi ke tiu reprodukta populacio ne estu limigita pro la disponeblo de nestokornicoj,[23] kaj artefaritaj nestoskatoloj estas uzataj en la kontrolita kolonio de Birecik.[35] Pasinte tiuj birdoj nestis ankaŭ en konstruaĵoj.[3]
Tiu ibiso ekreproduktiĝas je siaj 3–5 jaroj de aĝo,[36] kaj pariĝas porvive.[3] La masklo elektas nestolokon, purigas ĝin, kaj poste avertas inon per skuado de kresto kaj elsendado de malaltaj eĥecaj alvokoj. Post kiam la birdoj pariĝis, la ligo estas plifortigata pere de kapoklinaj memmontroj kaj reciproka plumaranĝado. La nesto estas izola konstruaĵo el bastonetoj kovritaj el herbo aŭ pajlo.[3] G. eremita normale deemtas 2–4 asprakonkajn ovojn, kiuj pezas averaĝe 50.16 g,[37] kaj estas dekomence blublankaj kun brunaj punktoj, kaj bruniĝas dum la kovado.[3] Ovo de la kolekto de la Brita Muzeo estis markata pli forte ĉe la larĝa pinto, per "punktoj kaj tre malgrandaj makuletoj de flavecbruna kaj hel ruĝeca". Ĝi estis 2.37 cm longa kaj 1.73 cm larĝa.[38] La ovaro estas kovata dum 24–25 tagoj ĝis eloviĝo, elnestiĝo okazas post aliaj 40–50 tagoj,[3] kaj la unua flugo okazas post ĉirkaŭ du monatoj.[39] Ambaŭ gepatroj kovas kaj nutras la idojn.[40]
La Ermitibiso vivas en kaptiveco dum averaĝe 20–25 jaroj (plej malnova registrita masklo de 37 jaroj, plej malnova registrita ino de 30 jaroj).[41] La averaĝa aĝo en naturo estis ĉirkaŭkalkulata je 10–15 jaroj.[36]
Tiu gregema specio "pendolveturas" (migras laŭsezone) el la klifaj reproduktejoj aŭ vintraj ripozejoj al manĝareoj, flugante laŭ ''V'' formado. La aroj povas enhavi ĝis 100 birdojn vintre.[3] Dum la reprodukta sezono, la ibisoj regule manĝas ĝis 15 km for el la kolonio, kaj, kvankam stepoj ne tiam kultivataj estas preferataj por manĝo, ili povas uzi ankaŭ stoplejojn, kaj eventuale eĉ aktive kultivatajn kampojn.[23]
La Ermitibiso konsumas tre ampleksan varion de ĉefe animala manĝo; fekaj analizoj de la maroka reprodukta populacio montris, ke lacertoj kaj malhelaj skaraboj hegemonias en la dieto,[23] kvankam ili manĝas ankaŭ malgrandajn mamulojn, grundo-nestumantajn birdojn, kaj senvertebrulojn kiaj helikoj, skorpioj, araneoj kaj raŭpoj.[40] Maskloj foje "rabas" manĝon el inoj.[42] Dum la aro moviĝas tra la grundo, la ibiso uzas sian longan bekon por senti manĝerojn en la izola, sableca grundo. Ĉar tiu birdo ĉasas ĉefe per serĉotuŝado, milda surfaco gravas, kaj same ke ĉiu ajn vegetaĵaro estu disa, kaj ne pli da 15–20 cm alta.[40]
Kvankam la Ermitibiso estis delonge formortinta en Eŭropo, survivis ankoraŭ multaj kolonioj en Maroko kaj Alĝerio ĝis komenco de la 20a jarcento, kiam ili ekmalpliiĝis rapide, kaj la lasta kolonio en Alĝerio malaperis fine de la 1980-aj jaroj. En Maroko estis ĉirkaŭ 38 kolonioj en 1940 kaj 15 en 1975, sed la lastaj migrantaj populacioj en la Atlasa Montaro malaperis ĉirkaŭ 1989.[40] La specio estas nune oficiale draste endanĝerita laŭ la skaloj de la IUCN, kun ĉirkaŭkalkulata populacio en 2008 de ĉirkaŭ 500 en naturo kaj ĉirkaŭ milo en kaptiveco.[25][40] La Ermitibiso estas unu el ŝlosilaj specioj al kiuj aplikiĝas la traktato Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA), kaj ĝi ĝuas detalan, internacie agnoskatan konservadan planon laŭ la traktato.[40] Kiel specio minacata je formorto, ĝi estas listata ĉe la Apendico 1 de CITES (Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora), kio signifas, ke komerco ĉu de naturaj ĉu de kaptitaj birdoj estas kontraŭleĝa, kaj povas esti permesata nur por esceptaj cirkonstancoj.[43][44]
La Ermitibiso malpliiĝis dum kelkaj jarcentoj, almenaŭ parte kiel konsekvenco de neidentigitaj naturaj kaŭzoj.[25] La pli rapida malpliiĝo en la pasintaj cent jaroj, kun perdo de 98% de la populacio inter 1900 kaj 2002,[10] estas rezulto de kombino de faktoroj. Tiuj povas esti grava homa persekutado, ĉefe pro ĉasado, kaj ankaŭ perdo de stepaj kaj neintensivaj agrikulturaj areoj (ĉefe en Maroko), venenado pro pesticidoj, ĝenado, kaj konstruado de akvorezervejoj.[25] La malkovro en Jordanio de tri mortintaj plenkreskuloj el la turkia kolonio konfirmis, ke la troa uzado de pesticidoj estas ankoraŭ kaŭzo de morto dum migrado. Tiuj birdoj estis kontrolitaj per satelito post eliri el Birecik; ili haltis mallonge ĉe la siria kolonio, kaj estis poste trovitaj mortintaj en la jordania dezerto. Kvankam la kadavroj estis proksimaj al elektraj fostoj, la kaŭzo de la morto estis veneno, probable lasata de kokofarmistoj por mortigi rodulojn.[29]
La kontrolado de la maroka natura populacio estas garantiita de la partneroj de BirdLife International, ĉefe de RSPB kaj SEO/BirdLife laŭ kunlaboro kun la administrado de la Nacia Parko Souss-Massa.[45] Por la unua fojo en la registrita historio de la specio, estis nune konstatoj de populacikresko en naturo, kaj la populacio en Maroko pliiĝis al 100 reproduktaj paroj en la jardeko antaŭ 2008.[36] Simplaj protektadoj kaj de loko kaj de specio faciligis ties kreskon. Kvantitativa konsilaro pri la gravo de lokoj por reproduktado, ripozado kaj manĝado gvidis la agadon por eviti la ĝenadon kaj la perdon de ŝlosilaj areoj antaŭ la disvolviĝo de amasturismo. Gvardiado fare de lokanoj malpliigis la homan entrudon kaj pliigis la konscion pri la valoro de la birdoj. La provizado de trinkakvo kaj forigo kaj forkonvinko de predantoj kaj konkurencantoj plibonigas sukceson de bredoprogramoj (konservado), kaj unuopa kontrolado konfirmis, ke stepoj kaj duajaraj stoplejoj estas ŝlosilaj manĝohabitatoj.[36]
Pluhavi tian neintensivan teruzadon en futuro povas prezenti pli gravajn administraciajn defiojn, kaj la rekupero en la regiono de Souss-Massa restas povra ĉar la populacio estas koncentrata en ĝuste kelkaj lokoj. Tamen, ĝi povus havigi oportunojn por natura etendo de la teritorio al iame okupitaj lokoj plie norde en Maroko.[36]
Ĉefa kaŭzo de reprodukta malsukceso ĉe la Nacia Parko Souss-Massa estas ovoperdo pro predantoj,[25] ĉefe fare de la Komuna korako kiu laŭ unuopa kontrolado ŝajne ege grave efikas kontraŭ unu subkolonio.[23] La efikoj de predantoj super plenkreskuloj ne estis studata, sed la tre simila Suda kalvibiso, Geronticus calvus, estas ĉasata de grandaj rabobirdoj, ĉefe tiuj kiuj kunhavas la reproduktajn klifojn.[46] Estas montroj de malsatego ĉe idoj en kelkaj jaroj, sed la ĉefaj minacoj al reproduktantoj estas homa ĝenado kaj perdo de manĝohabitatoj.[23] Estis drama morta okazintaĵo ĉe la marokaj kolonioj en majo 1996, kiam 40 plenkreskuloj mortis aŭ malaperis dum periodo de ĉirkaŭ naŭ tagoj. Kvankam analizoj ne identigis la kaŭzon, ia viruso, toksino, aŭ botulismo estas la plej verŝajnaj kaŭzoj de tiuj mortoj.[23] Tamen, la populacio plupliiĝis malrapide.[47]
La siria ministerio de agrikulturo aplikis protektajn decidojn por sekurigi la malabundan reproduktan populacion en tiu lando,[32] kaj Jemeno kaj Etiopio, kiuj havigas migradajn haltejojn kaj vintrumajn areojn, havas bonan registraron por konservado. Tamen, la junuloj nek vintrumas nek revenas kun la plenkreskuloj kaj ties vintrejoj estas ankoraŭ nekonataj.[34] Kvankam la natura siria populacio estas tre malgranda, la malkovro ke duonnaturaj turkaj birdoj en migra veturado vizitis la kolonion de Palmira kondukis al esperoj ke kelkaj migrantoj povu kuniĝi kun la siria reprodukta populacio kaj pligrandigi la nombrojn en tiu lando.[29]
Intensiva protektoprogramo bazata sur komunumoj en Palmira sub projekto de FAO/Italia Kunlaborado dum 2002–2004 registris averaĝe ke la reprodukta sukceso estis pli alta ol ĉe Turkio kaj Maroko. Dum la periodo 2005–2010 la protektoprogramo, nune sub administrado de Birdlife Mezoriento havis multe pli malaltan efikon kaj suferis mankon de konstanta ekstera scienca kaj teknika helpoj al la lokaj aŭtoritatoj. Tio rezultis en tre varia reprodukta sukceso; du negativaj kaj antaŭvideblaj reproduktaj malsukcesoj okazis en 2005 kaj 2008. Dum 2004–2007, pro antaŭa alta reprodukta sukceso, kvar subplenkreskuloj revenis al la kolonio kaj tri integriĝis sukcese, kompense al la natura mortindico de plenkreskuloj. La neeltenebla alta mortindico de junaj ibisoj for de la reproduktejoj (ĉirkaŭkalkulata je 85%) kaj la reproduktaj malsukcesoj en 2009 kaj 2010 (pro nekonataj kaŭzoj) signifis, ke la kolonio atingis sian plej malaltan grandon en 2010, eĉ nur kun unu paro, kaj tri plenkreskuloj. Formorto je tiu punkto ŝajnas neevitebla.[48]
Pro la perdo de aŭtenta natura turka populacio, la Ministerio de Medio kaj Natura Konservado starigis novan duonnaturan kolonion en Birecik. Tiu estis tre streĉe kontrolita, kun birdoj rekaptataj post la reprodukta sezono por eviti migradon.[25] La programo estis sukcesa, kun nombroj de 91 birdoj julie de 2006. La intenco estis permesi la birdojn migri post kiam la populacio atingos stabilajn 100 parojn, eksklude junulojn.[27]
La birdoj estas liberigitaj fine de januaro aŭ komence de februaro por reproduktiĝi for de la kaĝoj en kornicoj kaj, ĉefe, en la nestoskatoloj en la preparita reproduktejo. La ibisoj estas liberaj flugi kaj manĝi ĉe la areo de Birecik en arbaraj vartejoj, agrikulturaj kampoj, kaj ĉe la Eŭfrato, sed ankaŭ oni havigas al ili suplementan manĝon. Fine de la reprodukta sezono, la birdoj estas reenkaĝigitaj fine de julio aŭ komence de aŭgusto por eviti migradon.[27] Kontrolado de migrado uzante monitoritajn birdojn konfirmis la riskojn prezentatajn al veturantaj birdoj pro pesticidoj.[29]
La gvidlinioj por konservado kaj reenmetoj de la Ermitibiso estis starigitaj en 2003 ĉe la Konferenco de la Internacia Konsilantaro por la Norda kalvibiso (IAGNBI) okazinta en Innsbruck ĉe Alpenzoo, kiu pluhavas la eŭropan studlibron por la Norda kalvibiso.[41][49]
Oni prenis tiam tiujn jenajn decidojn:
Dua konferenco en Hispanio okazinta en 2006 markis neceson por kontroli eventualajn kaj iamajn lokojn en nordokcidenta Afriko kaj Mezoriento por nunaj nedetektataj kolonioj. Oni ripetos pri neceso altigi la normigojn pri higieno kaj bredado ĉe la birdejoj de Birecik, kaj konstato de la ekzisto de haŭtoproblemoj en nombraj bestoĝardenoj plifortigis la ideon, ke oni ne uzu bestoĝardenajn birdojn por naturigo.[52] En estontaj kaptivbredadaj kaj liberigaj programoj, oni uzu nur birdojn de konata origino.[12]
Estas 850 Ermitibisoj en eŭropaj bestoĝardenoj kaj pliaj 250 en kaptiveco en Japanio kaj Nordameriko.[49] La 49 eŭropaj bestoĝardenoj kiuj gastigas tiun specion produktas 80–100 junajn birdojn jare, kaj komencaj klopodoj por liberigi kaptivbreditajn birdojn inkludis preskaŭ 150 birdojn inter 1976-86 el birdejo ĉe Birecik, 75 el bestoĝardeno de Telavivo en 1983, kaj neprecizan nombron el projekto en Almerio, Hispanio, el 1991 al 1994; ĉiuj tiuj klopodoj estis nesukcesaj.[53] Ĉiuj Ermitibisoj en bestoĝardenoj, escepte tiuj de Turkio, estas de la okcidenta populacio, kaj estis importitaj el Maroko. Ekzistas tri sangostirpoj; tiu de la plej fruaj importoj al la Bestoĝardeno de Bazelo, Svisio en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, la venonta estas la descendintoj de birdoj kaptitaj en la 1970-aj jaroj por arigi ilin en la Bestoĝardeno de Rabat, kaj la laste kaptitaj naturaj birdoj nome por la Naturzoo, Rheine, en 1976 kaj 1978.[54] Kaptivaj birdoj havas altan problemaron ĉe haŭto, kaj 40% el tiuj birdoj suferis pro akraj ulceraj dermatito, karaktera pro plumoperdo, nematureco, kaj ulcereco en dorso, kolo kaj subaj partoj de flugiloj. La kaŭzo de tiu malsano estas nekonata.[55] Aliaj ĉefaj malsanaj problemoj registritaj en bestoĝardenaj kolektoj estis birda tuberkulozo, ventraj fremdaj organismoj, ostomalsano kaj korproblemoj.[56] Apero de Okcidentnila viruso en Bronksa Parko, Novjorko, atakis la Nordajn kalvibisojn inter multaj aliaj specioj de birdoj kaj mamuloj.[57]
En 1504, dekreto de Leonhard von Keutschach, Ĉefepiskopo de Salcburgo faris la Ermitibison unu el la plej fruaj oficiale protektataj specioj de la mondo. Spite la dekreton, ĝi formortis el Aŭstrio same kiel ĉie en Eŭropo.[58] Estas nune du ibisreenmetaj projektoj en la lando, ĉe Grünau kaj Waldrapp. La priserĉostacio de Grünau havas reproduktan kolonion kontrolatan, kiel la turka populacio, nome de liberfluga aro kiu estas enkaĝigata por la migrepoko. La celo tie estas reserĉi arajn interagadojn kaj hormonajn statusojn, kutimarajn kaj ekologiajn aspektojn de natura manĝado, kaj la starigon de tradicioj pere de socia lernado.[54]
La Projekto Scharnstein estas klopodo starigi migrantan kolonion de Ermitibisoj uzante ultramalpezajn aviadilojn por instrui migrovojon. La skemo konstruiĝas ĉe la centro Grünau per disvolvigo de metodo por kontroli kaj gvidi la aŭtunan migradon de fondinta populacio, kiu poste povas pasi tiun migran tradicion al sekvaj generacioj. Maje 2002, 11 birdoj el la Viena Bestoĝardeno kaj de la kolonio Grünau estis trenataj por sekvi du ultramalpezajn aviadilojn, kaj en 2003, oni faris unuan klopodon konduki grupon de birdoj el Scharnstein al suda Toskanio. Pro malbona vetero kaj teknikaj problemoj, la birdoj devis esti transportataj laŭ ŝoseo dum konsiderinda parto de la distanco.[54] La sekvaj liberigoj estis pli sukcesaj, kun birdoj vintrumantaj en Toskanio, kaj, el 2005, revene al norda Aŭstrio. En 2008, ibisino nomigita Aurelia flugis 930 km reen al Aŭstrio dum sia kvara reveno al reproduktejo. Malfacilaĵojn de tia veturado montris la perdon de ŝiaj du idoj kaj de ŝia partnero dum la sudena veturado aŭtune de 2007.[59]
Proyecto Eremita estas hispana reenmetoprojekto per liberigo de preskaŭ 30 birdojn en teritorioj de la Ministerio de Defendo en la distrikto La Janda, Barbate (Kadizo). Ĝi havis sian unuan sukceson en 2008, kiam paro produktis du ovojn. Tiu estis probable la unua klopodo reproduktiĝi en naturo en Hispanio dum 500 jaroj ĉar la lasta certa referenco al Ermitibiso reproduktanta en Hispanio estas el 15a-jarcenta falkada libro.[60] Tiu klopodo estis iniciato de la media servo de la regiona registaro de Andaluzio, la hispana Ministerio de Defendo, kaj la Bestoĝardeno de Jerez, kun helpo de la Nacia Parko Doñana kaj volontuloj el la Kadiza Naturahistoria Societo.[60][61][62] Antaŭe, du birdoj lasis la areon en 2005 kaj 14 en 2006, sed nenion oni scias pri ties postaj vivoj krom ke unu ringita birdo el Hispanio estis vidata en Meza Atlaso, Maroko en 2005.[54]
En 2014 oni kalkulis en la komarko La Janda, Kadizo, jam 24 reproduktajn parojn, nome tri pli ol la antaŭa jaro.[63] Similaj kalkuloj estis registritaj en la komenco de la 2020-aj jaroj.[64] En 2022 oni ĉirkaŭkalkulis la populacion de la provinco Kadizo en pli ol 200 birdoj, kun 26 reproduktantaj paroj kontrolitaj.[65]
Estas planita reenmeto de tiu ibiso ĉe Ain Tijjam, Mazgitam en nordorienta Maroko. Ĉar la naturaj populacioj pli sude restas vundeblaj, kaj la pora sabloŝtono de ties reproduktaj kornicoj estas eksponita al erozio, la intenco estas stabli nemigrantan populacion (kolektita el bestoĝardenoj el Germanio, Svisio, kaj Aŭstrio) en areo kie oni scias, ke tiu specio reproduktiĝis ĝis ĉirkaŭ 1980. La stacio de la Rif-montaro estis konstruita en 2000, kaj loĝata per la unua grupo de bestoĝardenaj ibisoj. Dua importo de bestoĝardenaj ibisoj kaj la konstruo de informocentro okazis en 2004. Ses paroj reproduktiĝis en 2006 sekve al ŝanĝo en la birda dieto, kaj ses ibisidoj el kvin nestoj estis sukcese zorgitaj. En 2007 estis 19 birdoj (13 plenkreskuloj kaj 6 junuloj) en la birdaro.[66]
La rokaj muroj de la montoj havas multajn eblajn reproduktajn kornicojn, kaj artefarita lago havigas akvon kaj por la birdoj kaj por la loka homa populacio. Stepaj paŝtejoj kiuj ne estas eksponitaj al herbicidoj aŭ pesticidoj donas bonan manĝon. Post kiam la populacio atingis ĉirkaŭ 40 birdojn, oni iniciatis liberigon, kontrolita de internacia interkonsento. La reenmetoloko estis je 760 km el Agadir en la alia flanko de la Atlas Montaro, tiele ke akcidenta poluado de la naturaj kolonioj estas malverŝajna.[67]
Rezulte de la diversaj klopodoj stabiliĝis tri populaciaj grupoj:
Baldaŭ oni konstatis, ke la migrado tra Alpoj eĉ kun helpo de adoptopatro fluganta per ultramalpeza aviadilo frontis malfacilaĵojn, krom prokraston de la ekmigrado pro klimata ŝanĝiĝo. Kiam oni transigis la migrokutimon al dua generacio en 2022, nur kvin birdoj naskiĝintaj norde de Alpoj sukcesis atingi la italan vintrumejon, dum 55 perdis la vojon kaj devis esti kaptitaj por revenigi ilin al la vintrumejo. Tiu projekto vidis ŝanĝon hazarde, kiam masklo "Ingrid" ne sukcesis trairi Alpojn, sed anstataŭe ĉirkaŭiris ilin, sekvis migrovojon al suda Francio kaj laŭiris la tutan mediteranean marbordon ĝis la Provinco Malago. Tie li estis kaptita de sia adoptopatrino kaj kondukita al la kolonio de la Provinco Kadizo, kie bone integriĝis, estinte la nura ekzemplero dum jarcentoj kiuj faris tiun vojon. Ekde 2023 oni klopodis ŝanĝi la migrovojon evitante la malfacilan trairadon de Alpoj por sekvi tiun vojon indikitan de "Ingrid" al Mediteraneo ĝis suda Hispanio.[68]
Laŭ loka legendo en la areo de Birecik, la Ermitibiso estis unu el la unuaj birdoj kiujn Noa liberigis el la Arkeo kiel simbolo de fekundeco,[58] kaj pludaŭra religia sento en Turkio helpis la koloniojn tie survivi longe post la malapero de la specio en Eŭropo, kiel jam oni menciis.[26]
Tiu ibiso estis adorata kiel sankta birdo kaj simbolo de brilo kaj splendo en Antikva Egipto,[69][70] kie, kun la Afrika blanka ibiso, ĝi estis konsiderata reenkarniĝo de Toto, skribisto de dioj, kiu kutime estis priskribita havante homan korpon kaj kapon de ibiso. La vorto en malnova egipta aĥ, "esti splenda, brila", estis pentrita per hieroglifoj kiel Kalvibiso, eble kiel referenco al ties brila plumaro.[71] En pli abstrakta senso, aĥ signifas ankaŭ elstara, glora, honora, kaj virta.[70] Ĝi estis uzata ankaŭ por signifi la egiptan koncepton de animo aŭ spirito, nome unu el kvin elementoj konstituantaj personecon.[72]
Herodoto verkis pri la homomanĝaj birdoj de Stimfalo, kiuj havis flugilojn de latuno kaj akrajn metalajn plumojn kiujn ili povis lanĉi kontraŭ siaj viktimoj. Liberigi la Lagon Stimfalion en Arkadio el tiuj kreaĵoj estis unu el la dekdu laboroj de Heraklo. Tiuj mitaj birdoj estas foje konsiderataj bazitaj sur la Norda kalvibiso,[58] sed ĉar ili estas priskribitaj kiel marĉaj birdoj, kaj kutime pentritaj sen krestoj, la legenda specio estas plej verŝajne devena el la Afrika blanka ibiso.[73] Kelkaj pentraĵoj, kiaj tiuj de la 6a jarcento a.K. de atena nigrafigura amforo en la Brita Muzeo, klare montras la nigran kapon kaj blankan korpon de tiu lasta specio.[74] Post kiam la Ermitibiso iĝis formortinta el Centra Eŭropo, kelkaj postaj verkistoj missupozis, ke la priskribo de Gesner estis unu el kelkaj en lia libro priskribantaj mitajn bestojn.[58]
Kelkaj landoj eldonis poŝtmarkojn kiuj priskribas la Nordan kalvibison. Ili estas Alĝerio, Maroko, Sudano, Sirio, Turkio kaj Jemeno, kiuj estas ĉu reproduktaj ĉu migraj lokoj; Aŭstrio, kiu klopodas reenmeton de tiu birdo; kaj Ĵerzejo,[75] kiu havas malgrandan kaptivan populacion.[76]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.