From Wikipedia, the free encyclopedia
Bredoregistro, rasregistro konata ankaŭ kiel studolibro aŭ simple registro, ĉe bredado kaj ĉe la ŝatokupo de dombestoj, estas oficiala listo de animaloj ene de specifa raso kies gepatroj estas konataj. Animaloj estas kutime registrataj de siaj bredistoj kiam ili estas ankoraŭ junaj. La terminoj "studlibro" kaj "registro" estas uzataj ankaŭ por aludi al listoj de masklaj animaloj "pretaj", tio estas, tiuj animaloj aktive reproduktaj, male al ĉiu konata specimeno de tiu raso. Tiaj registroj kutime eldonas atestilojn por ĉiu registrita animalo, nome Pedigro, aŭ plej komune, animalaj "paperoj". Tiaj Registropaperoj povas konsisti el simpla atestilo aŭ el listo de prauloj en la animala kunteksto, foje kun karto montranta la stirpon.
La unua bredoregistro de Clydesdale, el Skotlando estis formita en 1877. La unua bredoregistro de puraj Perĉeronoj estis kreita en Francio en 1883, dum la bredoregistro de nuntempaj usonaj Perĉeronoj kreiĝis en 1934.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.