La nearktiso, nearktisa ekozono [noto 1]novarktiko[1] estas unu el la ok ekozonoj, aŭ biogeografiaj regnoj, kiuj subdividas la tersupraĵon [noto 2].

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekozono [+] ...
Nearktiso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj48° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ U (mapo)48-100 [+]

Nearktiso (Tero)
Nearktiso (Tero)
Nearktiso
Vikimedia Komunejo:  Nearctic [+]
vdr
Fermi
Mapo de la ekoregionoj en la nearktisa ekozono. Estas aldonataj ankaŭ kelkaj ekoregionoj el la neotropisa kaj el la pacifika ekozonoj.

Tiu ekozono kovras la plimulton de Nordameriko, inkluzive de Gronlando kaj la nordaj kaj centraj montaroj de Meksiko. La sudaj partoj de Meksiko kaj Florido, same kiel Centrameriko kaj la Karibaj Insuloj apartenas al la neotropiso, kune kun Sudameriko.

Plej gravaj ekologiaj partoj

Thumb
Tundro kaj glaĉero, Nacia Parko Jasper, Alberto, Kanado.
Thumb
Pina-kverka arbaro, Okcidenta Patrinmontaro, Ĉiuaŭo, Meksiko.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la nearktisan ekozonon en kvar ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povintaj enteni diverstipajn vivejojn, sed prezentantaj fortajn biogeografiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Laŭrenc-tabula ekoprovinco

Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ la plej norda parto de la kontinento, ekde la Aleutaj insuloj ĝis Novlando. La ekoprovinco ampleksas la arktan tundron kaj la borealajn arbarajntajgajn ekoregionojn.

Orient-nordamerika ekoprovinco

Tiu ĉi ekoprovinco entenas la mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn de orienta Usono kaj sudorienta Kanado , la preriojn de la Vastaj Ebenaĵoj de centra Usono kaj sudcentra Kanado, kaj la mezvarmajn koniferarbarojn de sudorienta Usono.

Okcident-nordamerika ekoprovinco

Ĝi enhavas la mezvarmajn koniferarbarojn de la marbordaj kaj montaraj teritorioj de suda Alasko kaj okcidenta Usono ekde Pacifika Oceano ĝis Rokmontaro, plie la vintre malvarmajn intermontarajn duondezertojn kaj sekajn kserofitajn veprejojn, la klimate mezvarmajn preriojn kaj la arbedarojn de okcidenta Usono.

Nord-meksika ekoprovinco

Thumb
Arbaro de Monta lariko (Larix lyallii), Rokmontaro, Kanado.

Tiu ĉi ekoprovinco etendiĝas sur la malvarmvintraj duondezertoj kaj kserofitaroj de norda Meksiko kaj sudorienta Usono, inkluzive de la duondezertoj de Ĉiuaŭa Dezerto, Sonora-Dezerto kaj Mojave-Dezerto, plie la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Kalifornio kaj la modere varmaj kaj subtropikaj pinaj- kaj pinaj-kverkaj arbaroj. Ĝi ankaŭ inkludas la montarajn arbarojn de Arizono kaj la pinarojn-kverkarojn de Okcidenta Patrinmontaro, de Orienta Patrinmontaro, de Sierra Juarez kaj de San Pedro Martir.

Historio

Kvankam Nordameriko kaj Sudameriko nuntempe estas ligitaj per la Istmo de Panamo, tiuj kontinentoj estis disigitaj dum proksimume 180 milionoj da jaroj, kaj disvolvigis tre diferencajn plantajn kaj bestajn kladogenezajn idarojn. Kiam la malnova superkontinento Pangeo fendis duen antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj, Nordameriko restis ligita al Eŭrazio kiel parto de la superkontinento Laŭrazio, dum Sudameriko estis parto de la superkontinento Gondvano. Poste Nordameriko disfendiĝis de Eŭrazio. Nordameriko estis ligita per terpontoj kaj al Azio kaj al Sudameriko ekde tiam. Tiu permesis la plantajn kaj bestajn interŝanĝojn inter la kontinentoj.

Thumb
Miksa foliarbaro, Yancey Countey, Norda Karolino, orienta Usono.

Antaŭa terponto trans la Beringa Markolo inter Azio kaj Nordameriko permesis al multaj plantoj kaj bestoj moviĝi inter tiuj kontinentoj, kaj la nearktisa kaj palearktisa ekozonoj havas multajn komunajn speciojn. Tial foje la du ekozonoj estas konsiderataj kiel nur unu holarktisa ekozono. Multaj grandaj bestoj, aŭ megafaŭno, ampleksante ĉevalojn, kamelojn, mamutojn, mastodontojn, grundajn bradipojn, smilodontojn, la gigantan mallong-vizaĝan urson (Arctodus simius), kaj la gepardon , estiĝis formortintaj en Nordameriko fine de la Plejstoceno je kio estas nomata la holocena formorta evento. Tiam, samtempe la unuaj indikoj de homoj aperis. Antaŭe, oni opiniis ke la megafaŭnaj formortoj estis kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo, sed multaj scienculoj nuntempe kredas ke, kvankam la klimata ŝanĝiĝo kontribuis al tiuj formortoj, la primara kaŭzo estis ĉasado far nov-alvenintaj homoj aŭ, rilate al certaj grandaj karnomanĝuloj, formorto rezultis el la maloft-estiĝinteco de la kaptaĵoj. La amerika bizono (Bison bison), la bruna urso (Ursus arctos), kaj la kanada cervo (Cervus canadensis) ĉirkaŭ samtempe eniris Nordamerikon kiel la unuaj homoj, kaj rapide disvastiĝis, plenigante ekologiajn niĉojn kiuj restis malplenaj post la formorto de la nordamerika megafaŭno.

Flaŭro kaj faŭno

Thumb
Adenostoma sparsifolium, kalifornia ĉaparalomakiso, Usono.

Flaŭro kaj faŭno kiuj originis en la nearktisa ekozono

Bestoj origine limigitaj al tiu ĉi ekozono :

Flaŭro kaj faŭno endemiaj en la nearktisa ekozono

Unu birda familio, (Timaliinae) parenca al la Silviedoj , estas endemia en la nearktisa ekozono. La holarktisa ekozono ujas kvar endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

La familioj Pleocomidae kaj Diphyllostomatidae (koleopteroj) estas endemiaj en la nearkta ekozono. La endemia muŝa specio Cynomya cadaverina (dipteroj) ankaŭ troviĝas grandnombre en tiu areo.

Endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj plantfamilioj de la nearktisa ekozono inkluzivas Crossosomataceae, Simmondsiaceae, kaj Limnanthaceae.

Listo de nearktisaj ekoregionoj

Pliaj informoj Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj ...
Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NA0201 Sonoraj-sinolaaj transiraj subtropikaj sekaj arbaroj Meksiko
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj tajgoj ...
Nearktisaj tajgoj
NA0601 Alaskaj montaraj tajgoj Usono
NA0607 Jukona malaltaĵa tajgo de landinterna Alasko Usono
NA0613 Nord-kordileraj arbaroj Kanado
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj tundroj ...
Fermi
Pliaj informoj Nearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj ...
Nearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
NA1203 Kaliforniaj montaraj arbustaroj kaj duonarbaroj Usono
Fermi

Notoj

  1. Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri iu "nova arkto" ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn kaj subtropikajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivata de la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Nearctis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
  2. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 362, ISBN 2-271-05816-3 france
    Néarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l’Amérique du Nord. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Néarctique (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion (pli-malpli !) respondanta al Nordameriko. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.