From Wikipedia, the free encyclopedia
La kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj estas tutmondaj 200-regiono difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kiu situas en malsupra norda, centra kaj suda Kalifornio (Usono) kaj en nordokcidenta Malsupra Kalifornio (Meksiko), je la okcidenta marbordo de Nordameriko. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la nearktisa ekozono. La vorto ĉaparalo devenas el la hispana chaparral, nome arbaro kie hegemonias kverketoj, nome chaparros.
Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj | |
---|---|
ekoregiono [+] | |
Landoj | Usono, Meksiko |
Federaciaj ŝtatoj | Oregono, Kalifornio, Baja California |
Areo | 121 000 km² (12 100 000 ha) |
Biomoj de regiono | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj |
Vikimedia Komunejo: California chaparral and woodlands [+] | |
La kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj ampleksas tri ekoregionojn [1].
Plimulto de la loĝantaro de Kalifornio kaj Malsupra Kalifornio vivas en tiuj ekoregionoj, kiuj ampleksas la Golfo-areon de San-Francisko, Distrikton Ventura, la areon de Los-Anĝeleso, Distrikton San Diego, kaj Tijuana.
La kaliforniaj centra-valaj herbejoj, same kiel la koniferaroj de Sierra Nevada, la nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj, kaj la arbaroj de Klamat-Siskiju-Montaroj de norda Kalifornio kaj sudokcidenta Oregono, samhavas multajn plantojn kaj bestojn kun la kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj. Multaj botanikistoj konsideras la kaliforniajn ĉaparalon kaj duonarbarojn, la koniferarojn de Sierra Nevada, la arbarojn de Klamat-Siskiju-Montaroj kaj la nord-kaliforniajn marbordajn arbarojn kiel ununuran Kalifornian Flaŭran Provincon, sen la dezertoj de orienta Kalifornio, kiuj apartenas al aliaj flaŭraj provincoj. Multaj ekoregionistoj, inkluzive de la poeto Gary Snyder, identigas la centrajn kaj nordajn Kaliforniajn Marbordajn Montarojn, Klamat-Siskiju-Montarojn, Centran Valon,kaj Sierra Nevada kiel la Ŝasta-Bioregionon aŭ la Alta-kalifornian Bioregionon.
La ekoregiono entenas grandan variecon de plantaj komunumoj, inkluzive de herbejoj, kverko-savanoj kaj duonarbaroj, ĉaparalo, kaj koniferarbaroj, ampleksante sudajn arbarerojn de sekvojo (Sequoia sempervirens). La flaŭro de tiu ekoregiono inkludas arbospeciojn kiel Sabine-pinon (Pinus sabiniana), kaliforni-arbedan kverkon (Quercus dumosa), kalifornian eskulon (Aesculus californica), la maloftan Goven-cipreson (Cupressus goveniana), la maloftan grandfruktan cipreson (Cupressus macrocarpa), kaj multajn endemiajn speciojn, inkludante la ekstrem-maloftan Dudlea densiflora, Cercocarpus traskiae, kaj la minacatan Streptanthus albidus ssp. Peramoenus [2].
La specioj inkludas la endanĝerigitan Polioptila californica (polioptiledoj), Calypte costae (kolibroj), kronan ranolaceron (Phrynosoma coronatum) kaj Lichanura trivirgata (serpentoj). Aliaj bestoj tie trovitaj estas la endanĝerigitaj ronĝuloj Dipodomys heermanni , Dipodomys venustus, kaj Perognathus alticolus. Alia rimarkinda insekto el la ekoregiono estas la "pluvo-koleoptero" (Plecoma spp.). Ĝi restas subgrunde dum pluraj jaroj en larva fazo kaj emerĝas nur dum humidaj pluvsezonaj cirkonstancoj por pariĝi.
La regiono estas difektita de paŝtado, arbarekspluatado, akvobaraĵoj, forprenado de akvo, intensiva agrikulturo, urbanizado kaj konkuro de enmetitaj specioj. Iuj unikaj plantokomunumoj, kiel la marbordaj artemiziaroj de suda Kalifornio, preskaŭ estas neniigitaj kaŭze de agrikulturo kaj urbanizado. Konsekvence, la region nuntempe havas multajn maloftajn kaj endanĝerigitajn speciojn, inkluzive de kalifornia kondoro (Gymnogyps californianus).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.