From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sabine-pino (Pinus sabiniana ; kelkfoje literumita P. sabineana), estas pino endemia en Kalifornio, Usono [2][3][4][5].
Sabine-pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus sabiniana Douglas ex D.Don | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sabine-pino tipe altas 11–14 m sed povas atingi altecon de 32 m. La pingloj estas triope-faske aranĝitaj, karakterize pale grizverdaj, malabundaj kaj pendantaj, kaj longas 20-30 centimetrojn. La strobiloj estas grandaj kaj pezaj, longas 12-35 centimetrojn kaj preskaŭ tiel larĝas kiel ili longas. La masklaj konusoj kreskas ĉe la bazo de ŝosoj sur la malsupraj branĉoj [3][6].
Tiu nearktisa specio vegetas je altitudoj inter marnivelo kaj 1 200 m, kaj troviĝas en kreskejoj kiuj ricevas jaran precipitaĵon de 750–1250 mm. Ĝi estas adaptita al longaj sekaj someroj kaj estas komuna en la nordaj kaj landinternaj partoj de la Kalifornia Flaŭra Provinco. Ĝi preferas ŝtonan bone drenitan grundon sed ĝi ankaŭ vegetas en serpentinŝtona grundo kaj malbone drenitaj argiloj. Ĝi ofte estas akompanita de Quercus douglasii, kaj la "kverka/sabine-pina vegetaĵaro" servas al priskribo de speco de vivejo karakteriza ene de la ekoregiono kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj, provizante per malabunda kanopeo de la kverkoduonarbaro. Ĝi estas trovita ĝenerale en Sierra Nevada kaj Kaliforniaj Marbordaj Montaroj kiuj ĉirkaŭas Kalifornian Centran Valon, Valon San Joaquin kaj landinternajn valojn; Transversajn Montarojn kaj Duoninsulajn Montarojn; kaj la arbar-insulojn de Mojave-Dezerto.
Pingloj de la Sabine-pino estas la sola konata nutraĵo de la raŭpoj de Chionodes sabinianus (Gelechiidae, lepidopteroj ). Fosiliaj pruvoj sugestas ke ĝi nur freŝdate estiĝis adaptita al mediteranea klimato ĉar ĝiaj plej apudaj parencoj troviĝas en la madreaj pinaroj-kverkaroj kiuj situas je pli altaj altitudoj en sudokcidenta Usono kaj Meksiko [7]. Iuj indianaj grupoj sin tre apogis sur pinsemoj por nutraĵo; ili estus kontribuintaj al nuntempa distribuo-modelo, inkluzive de la vasta areala malĉeestejo en Tulare-Kantono.
La scienca botanika nomo kun la norma ortografio sabiniana rememorigas Joseph Sabine, sekretarion de la Reĝa Hortikultura Societo en Londono. En botanika nomenklaturo ne plu estas kutime de latinigi nomojn (kiel Sabine al sabinius kaj sabiniana) antaŭ ol formi nov-latinajn terminojn, tial ortografia korekto estis proponita de sabiniana al sabineana far iuj botanikistoj. Tamen la nova ortografia propono ne estis akceptita fare de la Usona Sekcio de Agrikulturo (USDA) - Nacia Planto-Dateno Centro [2] aŭ de la Jepson-Kompendio (The Jepson Manual) de la Universitato de Kalifornio [3]. Nek ĝi estis ĝenerale adoptita, kun la ortografio sabiniana uzita por la endemia arealo far la Universitato de Kalifornio kaj la ŝtataj agentejoj [2]. La GRIN-datumbazo de USDA rimarkigas ke la ortografio sabiniana estas konforma al preskriboj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj, la ĉefa regularo pri botanika nomenklaturo. En tiu Kodo, Rekomendo 60.2C fiksas ke personaj nomoj kiuj estas jam latinlingvaj aŭ greklingvaj, aŭ tiuj kiuj havas bone establitan latinigitan formon povas resti latinigitaj en speciaj epitetoj, alimaniere speciaj epitetoj estas ortografie korektendaj al apta formo [8]. La GRIN-databazo eksplikas ke la nomo Sabine ne estas korektebla kaj tial Pinus sabiniana estas la konvena nomo por la specio .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.