Memormonumento pri militmortintoj

monumento por la viktimoj de milito From Wikipedia, the free encyclopedia

Memormonumento pri militmortintoj

Memormonumento pri militmortintoj estas monumento starigita por memorigi kaj honori la soldatojn, kaj pli ĝenerale la personojn, mortintajn aŭ malaperintajn pro milito.

Thumb

Thumb
memormonumento pri militmortintoj sur la Placo des Allées, en Vesoul
Thumb
Monteto de Montsec, usona memormonumento por la batalo de Saillant de Saint-Mihiel Montsec (departemento Meuse)

Ekzistas pluraj tipoj :

  • la cenotafoj (tomba monumento sen korpo), ĝenerale centre de urbo aŭ vilaĝo, sed kiuj estis, post la unua mondmilito, starigitaj ankaŭ en entreprenoj, lernejoj, hejmoj vizititaj de la forpasintoj ;
  • la memormonumentoj, naciaj monumentoj starigitaj sur la batalkampoj (por ekzemplo, en Douaumont) aŭ la militaj tombejoj kiuj enhavas la tombojn de soldatoj, kelkfoje de centoj da miloj da ili, el kiuj estas kvanto da nekonataj soldatoj.

Historio

La memormonumento pri militmortintoj preskaŭ ne ekzistis antaŭ la 19-a jc : la monumentoj memorigas la militajn venkojn kaj maloftege surhavas la nomojn de la mortintaj soldatoj, escepte se temas pri elstaruloj. Notinda escepto estas tamen tiu de la pordo Désilles en Nancy, starigita inter 1782 kaj 1784 por memorigi la sendependecon de Usono kaj kiu ankaŭ omaĝas al la nancy-anoj mortintaj dum la batalo de Yorktown.

Projekto de Lucien Bonaparte tamen antaŭvidis en 1800 ke estos skribitaj sur starigitaj departementaj kolonoj « à la mémoire des braves du département morts pour la défense de la patrie et de la liberté. » (esperantlingve "al la memoro de la bravuloj mortintaj por la defendo de la patrio kaj de la libereco") la nomoj de « ĉiuj militistoj loĝantaj en la departementoj kiuj, post distingiĝo per brilaj agoj, estos mortintaj sur la batalkampo ». La Triumfa Arko de Parizo, kies konstruo komenciĝis en 1806, surhavas nur nomojn de superaj oficiroj, kiuj ne ĉiam mortis batalante, kaj kelkfoje ankoraŭ vivaj dum la konstruado de la monumento.

Monumentoj estis starigitaj ankaŭ por memorigi pri soldatoj mortintaj dum la Francia-Prusia Milito kaj la koloniaj militoj.

En 1889, Vic-en-Bigorre voĉdonis subvencion da 1 500 frankoj por monumento honore al la mortintoj de la milito de 1870. Skulptita de la Vic-a skulptisto Edmond Desca, kaj inaŭgurita en 1894, La Revanche montras senindulgan militiston armitan per bastonego. En 1895, la urbo Montauban mendis al la skulptisto Antoine Bourdelle monumenton pri Batalantoj kaj Defendantoj de la departemento Tarn-et-Garonne de 1870-71. La urbo Vernon (Eure) havas monumenton al la Moviĝantoj de departemento Ardèche[1]. La urbo Taninges (Haute-Savoie), havas monumenton pri la mortintoj de la Francia-Prusia Milito. En Aurillac (Cantal), pli precize sur la placo de la Prefektejo, la 14-an de julio 1906 estis inaŭgurita memormonumento pri la infancoj de Cantal mortintaj por la defendo de la patrio fronte al la prusoj. Helpe de publika subskripcio kaj subteno de Souvenir Français, la bronza statuo estis verko de la skulptisto Jean-Baptiste Champeil, naskiĝinta en Cantal kaj granda premio de Romo en 1896. Tiu skulptaĵo montras kaj celebras la patriotismon de soldato falanta sub la malamikaj pafoj, tenante la trikoloran standardon kontraŭ sia brusto[2].


Fotogalerio

Post la unua mondmilito

Kolektivaj internaciaj monumentoj

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.