Duonarbaro From Wikipedia, the free encyclopedia
Duonarbaro [1], maldensa arbaro aŭ malferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.
La duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.