Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Majo de 2010.

majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31
aranĝo de 2010
tagoj

1-a de majo

5-a de majo

6-a de majo

7-a de majo

8-a de majo

9-a de majo

  • Ĉe la marbordo de la insulo Sumatro (Indonezio), ĉirkaŭ 220 km de la urbo Banda Aceh okazis la tertremo de magnitudo je 7,2 ĝis 7,4 laŭ la skalo de Richter.
  • En la urbo Kaspijsk okazis la du eksplodoj — en 7:00 kaj 8:00 (moskva horo). Sekve de tiu unua pereis sapeisto. Sekve la dua — nur kamikazo mem, eksplodiginta sin apud la militista formacio.

10-a de majo

  • En la Filipinoj komenciĝis la tutlanda balotado.
  • Kunlaborantoj de la polica misio de la Eŭropa Unio (EULEX) eltrovis apud la urbo Raŝka (Serbio), ĉe la limo kun Kosovo, amastombejon de albanoj, mortigitaj en 1998-1999. Onidire temas pri ĉirkaŭ 250 homoj.

11-a de majo

12-a de majo

13-a de majo

  • La anglalingva Vikipedio ŝanĝis sian interfacon kaj dum baldaŭaj semajnoj ĝin sekvos alilingvaj Vikipedioj.
  • Usono anoncis ĉesigon de la funkciado de sia ambasadorejo en Tajlando pro daŭrantaj interpuŝiĝoj inter opozicio kaj registaraj fortoj. Dum tumultoj en aprilo jam pereis 29 homoj.
  • En Sergokala distrikto de Dagestano (Rusio) teroristoj eksplodigis kaj pafis la aŭton, en kiu veturis komunikistoj de la loka televidstacio. Sekvintaj ilin milicanoj malfermis la respondan fajron. Almenaŭ 8 komunikistoj pereis.
  • The Daily Mail sciigas, ke en Britio estis malpermesitaj banknotoj je 500 eŭroj, ĉar oni konsideras ilin nefidindaj. Ĝis 90 % el tiuj banknotoj estas falsaj, do ili ricevis la kromnomon Bin Laden: ĉiuj scias, ke ili ekzistas, sed neniu scias, kiel ili vere aspektas.
  • En la rusia parto de Interreto estis lanĉita la unua cirila domajno .рф. La unuaj retpaĝoj, registritaj en ĝi, estis президент.рф (esperante prezidanto.rf) kaj правительство.рф (esperante registaro.rf).

15-a de majo

16-a de majo

  • La venkantino de la beleckonkurso Miss USA 2010 iĝis 24-jara Rima Fakih, naskiĝinta en Libano. Ŝi estas la unua arabdevena usonanino, gajnanta ĉi tiun titolon.
  • Forpasis pro stomaka kancero Ronnie James Dio, la eksa kantisto de la muzikgrupoj Black Sabbath, Rainbow, Elf kaj gvidanto de propra projekto, nomita laŭ sia nomo. Li havis 67 jarojn.

17-a de majo

  • Forpasis Yvonne Loriod, la fama franca pianistino.
  • Je nokto al la 17-an de majo en la urbo Worms (Germanio) nekonataj bruligis sinagogon, kiu baldaŭ estis estingita. Poste bruligantoj anonime deklaris, ke tio estis la venĝo al Israelo pro ĝia persekutado de palestinanoj.
  • En la barata ŝtato Ĉhatisgaro rezulte de la eksplodo, okazigita de lokaj maoistoj , pereis almenaŭ 40 pasaĝeroj de aŭtobuso, inter kiuj estis 20 militistoj kaj 20 civiluloj.
  • En montaro apud Kabulo (Afganio) kraŝis la aviadilo An-24, sur ferdeko de kiu troviĝis 38 pasaĝeroj kaj 5 skipanoj.
  • En Moskvo estis solene inaŭgurita la ambasadorejo de Abĥazio. Tion ĉeestis reprezentantoj de Rusio, Abĥazio, Sud-Osetio, Sirio kaj Nikaragvo.

18-a de majo

  • En Kabulo kamikazo eksplodigis sin antaŭ la afgana parlamento. Rezulte de tio pereis pli ol 20 civiluloj kaj estis vunditaj usonaj militistoj. Pri sia respondeco je tiu terora ago deklaris Talibano.

19-a de majo

20-a de majo

21-a de majo

  • En Berlino ĉe la Bernauer Straße estis malfermita la unua parto de la memorejo "Berlina muro". Ĝia konstruado estos finita ĝis 2012.

22-a de majo

23-a de majo

24-a de majo

25-a de majo

  • La porturista buso, veturinta el Alanya al Pamukkale (Turkio) falis de sur 15-metra alteco en la riveron Aksa. El 41 homoj pereis 15, inkluzive de 13 rusianoj kaj 2 turkoj; 26 estis vunditaj.

26-a de majo

27-a de majo

  • Rusio kaj Finnlando subskribis la intertrakton pri prilongigo de la luado de la Saimaa-kanalo por pliaj 50 jaroj. En la rusia teritorio troviĝas 34 km de tiu konstruaĵo, el kiuj 19 km estas luataj de Finnlando. La limdato de la antaŭa intertrakto finiĝos en 2013.

28-a de majo

  • Teroristoj kaptis du moskeojn en la pakistana urbo Lahore kaj ostaĝigis ĉirkaŭ 1,5 mil da ties paroĥanoj. Rezulte de ŝturmo fare de polico ambaŭ domoj estis liberigitaj, pereis ĉirkaŭ 70 homoj. Pri sia respondeco dekaris la pakistana ĉelo de Talibano.
  • Ĉirkaŭ je la 2-a horo en Okcident-Bengalo (Barato) interpuŝiĝis du trajnoj, sekve de kio pereis almenaŭ 146 kaj estis vunditaj pli ol 200 homoj. Savistoj atingis la lokon de la akcidento nur je la 5-a horo. Verŝajne temas pri terora ago de lokaj maoistoj.

29-a de majo

30-a de majo

  • En la sudo de Barato pasaĝera buso nokte trafis la polican blokposton, renversiĝis kaj ekbrulis. Pereis almenaŭ 30 kaj vundiĝis 28 homoj.

31-a de majo

  • Forpasis Louise Bourgeois, la fama usona skulptisto, pentristo kaj grafikisto. Ŝi havis 98 jarojn.
  • Oni sciigas, ke viktimoj de la tropika ŝtormo "Agato" en Centra Ameriko jam iĝis pli ol 130 homoj.
  • Atmane Touati, kiu estis konsiderata la estro de Al-Kaida en Norda Afriko, fordonis sin al la potencoj de Alĝerio. Laŭ sciigoj, li faris tion post la peto de sia edzino.
  • La prezidanto de Germanio Horst Köhler anoncis sian eksiĝon.
  • En municipa balotado en Rejkjaviko venkis la "Plej bona partio", fondita de la ŝercisto Jon Gnarr. Danke al tio li iĝis la urbestro de la islanda ĉefurbo.
  • Je la nokto al tiu tago la israela mararmeo atakis la "Ŝiparon de libereco", per kiu en ses ŝipoj navigis eŭropaj rajtdefendantoj al la Gaza Sektoro por liveri humanitaran helpon por ties loĝantaro. Rezulte de la atako, laŭ sciigo de Al-Ĝazira, pereis almenaŭ 16 kaj estis vunditaj 30 homoj. Israelo deklaris, ke pereis 9 kaj vundiĝis inter 20 kaj 30 homoj kaj 7 soldatoj, el kiuj 2 — grave.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.