From Wikipedia, the free encyclopedia
Goodluck Ebele JONATHAN (naskiĝis la 20-an de novembro 1957)[1] estas niĝeria politikisto. De 2010 ĝis 2015 li estis Prezidento de Niĝerio. La antaŭnomo Goodluck signifas, en la angla lingvo, "Bona sorto".
Goodluck Jonathan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Goodluck Ebele Jonathan | |||||
Naskonomo | Goodluck Ebele Azikiwe Jonathan | ||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1957 (66-jaraĝa) en Otuoke | ||||
Religio | Evangeliismo • baptismo vd | ||||
Etno | Iĝavoj vd | ||||
Lingvoj | angla • Ijaw • niĝeria piĝino vd | ||||
Ŝtataneco | Niĝerio vd | ||||
Alma mater | University of Port Harcourt (en) vd | ||||
Partio | Popola Demokratia Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Patience Jonathan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis Guberniestro de la Ŝtato Bajelso ekde la 9-a de decembro 2005 ĝis la 28-a de majo 2007, kaj enposteniĝis kiel Vicprezidento de Niĝerio la 29-an de majo 2007. Jonathan estas membro de la reganta partio, la Popola Demokratia Partio (People's Democratic Party, PDP). La 13-an de januaro 2010, federa tribunalo transdonis al li la povon dum la Prezidento Umaru Yar'Adua ricevis kuracan traktadon en saŭdarabia hospitalo. Decido de la Niĝeria Senato de la 9-a de februaro 2010 konfirmis tiujn povojn por agadi kiel Prezidento. La 24-an de februaro 2010 Jar'Adua revenis en Niĝerion, sed Jonathan pluagis kiel prezidento.[2] Post la morto de Jar'Adua's la 5-an de majo 2010, Jonathan oficiale transprenis la prezidentecon, kaj enposteniĝis la 6-an de majo 2010.
Kurioze Umaru Jar'Adua estis nordniĝeria islamano kaj elektis sudan kristanon Goodluck Jonathan kial sukcedonto precize post gravaj konfliktoj inter ambaŭ enlandaj komunumoj kiuj kaŭzis centojn da mortintoj dum la jaro 2010.
Dum la baloto de la 29-a de majo 2015, li perdis sian postenon vid-al-vide de sia posteulo Muhammadu Buhari; li iĝis la unua Nigeria prezidento, kiu akceptis sian voĉdonan malvenkon[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.