unua libro de Torao From Wikipedia, the free encyclopedia
Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
en la latina Nova Vulgato: Liber Genesis (libro de la genezo).
Genezo signifas "estiĝo", "formiĝo", "historia deveno". La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi rakontas pri la ekesto de la mondo, pri la plej frua historio de la homo, kaj pri la komenco de la popolo Izrael.
Longe oni opiniis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
La libro poste koncentriĝas ĉefe sur la biografioj de la patriarkojAbrahamo, Isaako kaj Jakobo, kaj ilia familia historio. Ĝi priskribas Dion kiel kreinton kaj reganton de la universo, kiu elektas israelajn patriarkojn por esti lia popolo kaj subigi al ili ĉiujn naciojn sur la tero.
Interesaj temoj inkluzivas la rilaton inter Dio kaj homoj, peko kaj puno, elektiteco fare de Dio kaj dia promeso. La libro fontas multajn fundamentajn temojn kaj motivojn de la Malnova Testamento.
En Genezo estas la rakonto pri la Babelturo, kiu poste iĝos mito pri la ekesto de la lingva diverseco kaj fundamenta elemento dum la kreado de Esperanto, kiu iel klopodos por nuligi tiun "malbenon". La geneza teksto diras jene:
„Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ii trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj la homoj diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la briko fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas: kaj je, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.[2]”
Zamenhof tradukis la Genezon aparte en 1911 kaj post ĝi estis inkludigita kiel parto de la Biblio kun kelkaj modifoj de la eldonistoj.
La unua versio de la Genezo estis
Genezo, unua libro de la Biblio, el la originalo tradukita. Eld. Hachette & Cie., Parizo, 1911, (20 X 16), 120 paĝoj.
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
„Nia kara majstro, kiu jam antaŭe esperantigis la Psalmaron , la Sentencojn de Salomono kaj la Predikanton, estas komencinta sisteman tradukon de la Biblio kaj nun prezentas al la esperantistaro la esperantigitan tekston de Genezo, kiu estos baldaŭ sekvata de la libro Eliro .
D-ro Zamenhof nur pritraktos la Testamenton Malnovan , ĉar la lingvon en kiu ĝi estas verkita, li «laŭ sia opinio sufiĉe konas» por ke li povu entrepreni la tradukadon.
«Kian ajn vidpunkton — li diras en la antaŭparolo de Genezo — ĉiu el ni havas pri religiaj aferoj, neniu (eĉ plej granda malamiko de ĉia religio) povas nei ke el la tuta ĝisnuna literaturo de la homaro la plej grava verko sendube estas la Biblio. Posedi ĝin en bona esperanta traduko estas por nia afero eksterordinare grava.»
Proprascie mi ne povas juĝi pri la fideleco de la traduko. Sed mi aŭdis pri tio la opinion de tre kompetenta esperantisto, kiu dum pli ol kvardek jaroj faras profundan studadon de la Biblio, kaj kiu esprimis pri la esperanta teksto de Genezo la plej grandan laŭdon kaj admiron.”