Jehuda

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jehuda
Remove ads

Jehuda - foje mallongigata JudaJude - estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Jehuda (hebree יְהוּדָה), la kvara filo de la patriarko Jakobo kaj de Lea, kies nasko dokumentiĝis en la verso 29:35[1] de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Jehuda iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon. La tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la judaj profetoj, donos la Mesion. Koresponde al tio asertas la kristanoj, ke Jesuo estis el la tribo Jehuda, kvankam la evangelioj donas du apartajn kaj reciproke kontraŭdirajn genealogiojn.

Rapidaj faktoj Biblia persono, homa biblia persono ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads