Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Genesis | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | sankta libro | ||||
| |||||
| |||||
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: בראשית ("en la komenco") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto: (LXX) ΓΕΝΕΣΙΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Genesis (libro de la genezo).
Genezo signifas "estiĝo", "formiĝo", "historia deveno". La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi rakontas pri la ekesto de la mondo, pri la plej frua historio de la homo, kaj pri la komenco de la popolo Izrael.
Aŭtoro
Longe oni opiniis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio: [1]
- Komencoj (Gen 1,1 - 11,9)
- La patriarkoj (Gen 11,10 - 36,43)
- La filoj de Jakob (Gen 37 - 50)
Jen kelkaj konataj perikopoj el Genezo:
- La unua homo, Adam, estas kreata el polvo de la tero.
- Eva estas kreata el Adam.
- Post la peko, Adam kaj Eva estas forpelataj el la Edena ĝardeno.
- Kain mortigas sian fraton Habel.
- Per la diluvo pereas ĉio viva krom Noa kaj tiuj, kiuj estas en la arkeo.
- La homoj en Babelo (Babilono) konstruas turon ĝisĉielan, kaj Dio konfuzas ilian lingvon.
- Dio promesas al Abraham landon, idojn kaj benon.
- Dio faras interligon kun Abraham kaj Sara.
- Abraham estas preta oferi sian propran filon Isaak.
- Jakob vidas en sonĝo ŝtuparon ĝis en la ĉielon.
- La fratoj de Jozef forvendas lin en Egiptujon.
Resumo
Genezo rakontas la historiojn de la kreadon de la universo kaj de la unuaj homoj - Adamo, Evo, Kaino kaj Habelo. Ĝi ankaŭ rakontas pri la grandegan diluvon, la historion de Noa kaj la konstruadon de la Turo de Babel.
La libro poste koncentriĝas ĉefe sur la biografioj de la patriarkoj Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, kaj ilia familia historio. Ĝi priskribas Dion kiel kreinton kaj reganton de la universo, kiu elektas israelajn patriarkojn por esti lia popolo kaj subigi al ili ĉiujn naciojn sur la tero.
Interesaj temoj inkluzivas la rilaton inter Dio kaj homoj, peko kaj puno, elektiteco fare de Dio kaj dia promeso. La libro fontas multajn fundamentajn temojn kaj motivojn de la Malnova Testamento.
La mito de la Babelturo
En Genezo estas la rakonto pri la Babelturo, kiu poste iĝos mito pri la ekesto de la lingva diverseco kaj fundamenta elemento dum la kreado de Esperanto, kiu iel klopodos por nuligi tiun "malbenon". La geneza teksto diras jene:
|
Teksto en Esperanto
Zamenhof tradukis la Genezon aparte en 1911 kaj post ĝi estis inkludigita kiel parto de la Biblio kun kelkaj modifoj de la eldonistoj.
La unua versio de la Genezo estis
- Genezo, unua libro de la Biblio, el la originalo tradukita. Eld. Hachette & Cie., Parizo, 1911, (20 X 16), 120 paĝoj.
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- en la esperanta Biblio:
- diversloke enrete:
- Aŭstria Nacia Biblioteko
- (je 2012-03-24, ne plu : https://web.archive.org/web/20010413214811/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/genezo.htm (x-forme, kun versiklonombroj))
Recenzoj
Pri la unua eldono de 1911.
|
Vidu ankaŭ
- Skanaĵo de Esperanto-traduko de LLZ en Vikimedia Komunejo
- la Genezo en traduko de L. L. Zamenhof en vikifontaro
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.