Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Iŝmael (hebree יִשְׁמָעֵאל yišmāʿêl ; arabe إسماعيل Islma'il ), laŭ Biblio (Genezo) estis filo de Hagar, sklavino de Sara kaj Abraham. Laŭ tradicie li estas prapatro de la araboj. Islamanoj vidas lin kiel unu el profetoj. Laŭ Biblio, li vivis 137 jarojn. Sankta Paŭlo citas lin en Gal 4:21-31.
Iŝmael | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono • profeto de Islamo | |
Verko | Genezo 25 Genezo 28 Genezo 16 |
Informoj | |
Eble sama | Iŝmaelo en Islamo |
Sekso | vira |
Religio | Abrahama religio |
Patro | Abrahamo |
Patrino | Hagar |
Gefratoj | Isaak |
Edzo/Edzino | Bint Al Madad |
Infanoj | Nebaioth • Mahalath • Basemath • Dumah • Adbeel • Naphish • Mibsam • Mishma • Massa • Hadad • Tema • Kedemah • Jetur • Qeydar-e Nabi |
En Islamo, oni kredas, ke Puto Zamzam estas akvofonto generita mirakle fare de Dio, kiu aperis spontane antaŭ jarmiloj kiam, laŭ islama tradicio, la Puto Zamzam estis revelaciita al Hagar, patrino de Iŝmael, ĉar ŝi iris serĉi akvon malespere por sia juna filo. Ŝi ne trovis akvon ĝis li malkovris la Zamzam, kiu kontentigis la soifon de la knabo. Mekko estas sur seka varma valo kun malmultaj akvofontoj, kaj laŭ la tradicio, la akvo de Zamzam estas benita de Dio. Oni kredas, ke la akvo de Zamzam havas specialajn proprecojn, kiuj finigas la malsaton kaj kuracas malsanojn. Estas malmultaj la pilgrimantoj kiuj revenas de sia pilgrimado sen botelo kun akvo de Zamzam. Estas la akvo kiun oni servas al la publiko pere de fridujoj en la Masĝid al-Haram en Mekko kaj en la moskeo Masĝid al-Nabaŭi en Medino. Ĉiuj pilgrimantoj klopodas trinki tiun akvon dum sia pilgrimado kaj kelkaj malsekigas siajn vestojn de la "ihram" en tiu, tiel ke la tolo estu uzebla por sia propra entombigo, kiel mortotuko kiam ili mortos.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.