Caen [ˈkɑ̃], en Esperanto Kaeno[1], historie ankaŭ kelte *Catumagos, latine Kadomum kaj normande Kaen, estas grava urbo kaj komunumo en la nordokcidenta parto de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, estante ties administra centro (prefektejo), kaj en la historia kaj nuna administra regiono Normandio. Krome ankaŭ ĝis 2016 ĝi estis la historia centro de la antaŭa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caen (stacidomo) kaj Caen la Mer.
Rapidaj faktoj komunumo, Sonorilejoj de malnova urbo CaenSonorilejoj de malnova urbo Caen ...
Caen
komunumo
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
komunumo en Francio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Kalvadoso
Arondismento arondismento Caen
Kantono centro de 5 kantonoj, simple nomataj Caen-1 ĝis Caen-5
INSEE kodo 14118 [+]
Poŝtkodo 14000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Aristide Olivier
Demografio
Loĝantaro 108 200  (2021) [+]
Loĝdenso 4 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 11′ N,  22′ U (mapo)49.181388888889-0.36361111111111 [+]
Alto 8 m [+]
Areo 25,7 km² (2570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 h (+2 h somere)
Caen (Calvados)
Caen (Calvados)
DEC
Situo de Caen en Calvados
Caen (Francio)
Caen (Francio)
DEC
Situo de Caen en Francio

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caen [+]
vdr
Fermi

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 108 200 loĝantoj sur areo de 25,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 210 loĝantoj/km². Administre la komunumo krome estas la centro de la samnoma arondismento Caen kaj kaj ankaŭ de 5 kantonoj de Francio, simple nomataj Caen-1 ĝis Caen-5. La teritorio havas komunan limon kun Bretteville-sur-Odon, Carpiquet, Cormelles-le-Royal, Épron, Fleury-sur-Orne, Hérouville-Saint-Clair, Ifs, Louvigny, Mondeville, Saint-Contest, Saint-Germain-la-Blanche-Herbe kaj Venoix.

La urbanoj en la franca nomiĝas caennais, prononco [kanE]. Tra Caen fluas la riverego Orne.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Najbaraj komunumoj

Ĉirkaŭ Caen
Saint-Contest
Saint-Germain-la-Blanche-Herbe
Épron Hérouville-Saint-Clair
Carpiquet
Bretteville-sur-Odon
Thumb Mondeville
Louvigny Ifs
Fleury-sur-Orne
Cormelles-le-Royal

Historio

Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de Caen, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj. Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero. La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.

Kulturo

Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memoriga muzeo allogas multe da vizitantoj.

La ĉefaj historiaj monumentoj estas :

La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco de sukera pano), ktp.

Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.

Modernaj konstruaĵoj estas la Sinagogo de Caen kaj la Comédie de Caen.

Kvartaloj de Caen

Thumb
Kvartaloj de Caen
  • Bas Venoix - Prairie
  • Beaulieu - La Maladrerie - Saint-Paul
  • Calvaire Saint-Pierre
  • Centre Ancien (Gardin-Conquérant)
  • Le Chemin Vert
  • La Folie-Couvrechef (Campus II – Folie Centre – Hameau Folie - ZI Mont Coco)
  • La Grâce de Dieu (Armand Marie)
  • La Guérinière
  • La Haie Vigné
  • Hastings
  • La Verte Vallée (Saint-Gabriel - Vallée des Jardins)
  • Le Port (Avenue de Tourville - Gare - Presqu'île)
  • La Pierre Heuzé (Lébisey - Plateau Nord)
  • Sainte-Thérèse - Demi-Lune (Claude Decaen – Demi-Lune - Guynemer)
  • Saint-Jean
  • Saint-Jean-Eudes - Saint-Gilles (Abbaye aux Dames – Calmette - CHR - Rue Basse)
  • Saint-Ouen (Bon Sauveur - Caponière)
  • Université (Saint-Julien)
  • Vaucelles (Saint-Michel - Rue de Branville)
  • Venoix (Fontaine Venoise)

Transportoj

Thumb
Stacidomo.

Trajnoj "SNCF"

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Caen (stacidomo).

Tramoj "Twisto"

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Caen.

Busoj "Twisto"

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Twisto.

Aŭtobusoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bus Verts du Calvados.

Aviadiloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughaveno Caen - Carpiquet.

Lernado

Thumb
Universitato de Caen

En la Universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.

La urbo gastigas École de management de Normandie-kampuson.

Scienca esplorado

En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :

  • GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
  • CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)

Servoj

Ĝemelurboj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.

Vidu iujn aktualajn numerojn de la revuo Normanda Esperanto-Bulteno ekde januaro 2022 en la jena listo.

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.