parko en Tjumeno (Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Gilova bosko (ruse Гилёвская роща) estas la parko forme de urba arbaro en la urbo Tjumeno (Tjumena provinco, Rusio). Ĝi situas en la orienta parto de la urbo, plejparte ĉirkaŭita de industria zono. Ĝia areo estas 78,84 hektaroj. Vizitado estas libera kaj senpaga.
Gilova bosko | ||
---|---|---|
ruse Гилёвская роща | ||
Pordego de Gilova bosko | ||
bosko • naturmonumento | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Rusio Geografia lokigo sur la mapo : Tjumena provinco | ||
Geografia situo | 57° 8′ 3″ N, 65° 37′ 18″ O (mapo)57.13416666666765.621694444444 | |
Lando(j) | Rusio | |
Urbo | Tjumeno | |
Urboparto | Lenina administra distrikto | |
Geografio | ||
Areo | 78,84 hektaroj | |
Trajtoj | ||
Tipo | urba arbaro | |
Vizitado | senpaga, ĉiutaga | |
Vidindaĵoj | skulptaĵo de sovaĝaj bestoj ĉe la enirejo | |
Protekto | parko | |
La bosko situas ĉe la orienta urborando, limigita je strato Gilovskaja Roŝĉa (Gilova bosko) okcidente, tombejo de la vilaĝo Bukino kaj lago Krivoje norde, strato Verbnaja oriente, Gilova rondvojo sude kaj lago Krivoje (Kurba) norde.
Tra ĝia orienta parto fluas rivero Vojnovko, kiu origine fluis de ĉirkaŭaĵoj de la samnoma vilaĝo, situinta fine de la nuna strato Respubliko. Komence de la 1980-aj jaroj la elfluejo de la rivero estis superŝutita je tero kaj la vilaĝo malaperis, transformiĝinte en la urba kvartalo. Nun la rivero fluas ĝis la bosko subtere, en akvotuboj. En la bosko ĝi reaperas sur la tera surfaco kaj fluas ĝis lago Krivoje. La rivero Vojnovko estas vaste konata ankaŭ kiel rojo Kluĉi (aŭ Kluĉ, do Fonto), lokanoj foje nomas ĝin Zmejka (Serpenteto)[1]. La lago Krivoje (ankaŭ konata kiel Starica aŭ Gilova) estas la meandra lago, restinta post translokiĝo de la fluejo de rivero Turo. Ĝi estas konektita al rivero Vojnovko[2].
La boska flaŭro konsistas ĉefe el pinoj kaj betuloj, haveblas ankaŭ raraj plantoj. En la bosko vivas pluraj birdospecioj kaj sciuroj.
La tombejo de la vilaĝo Bukino situas inter la bosko kaj la respektiva vilaĝo, kiu nun estas parto de la urbo. Sepultado tie estas malpermesita ekde 2002, sed la tombejo estas plu vizitata[3].
La bosko havas statuson de naturprotektejo kaj funkcias kiel ripozejo por la urbanoj, kiu havas necesan infrastrukturon kaj estas vizitebla tutjare kaj senpage.
La bosko havas statuson de protektita natura areo. Tio signifas, ke estas permestie kolekti herbojn, berojn kaj kuracplantojn, aranĝi festojn kaj religiajn ceremoniojn, sed estas malpermesita iu ajn industria aktivado. La arbohakado povas okazi nur je sanitaraj celoj.
La bosko konsistas plejparte el pinoj aĝaj pli ol 100 jarojn, sub kies ombro kreskas frambujoj, padusoj kaj kratagoj. En la nord-okcidenta parto sur loko de pinaro, forhakita por brulligno dum la Dua mondmilito, formiĝis densa betularo. En la suda parto, ĉe rivero Vojnovko dominas juna, 30 ĝis 40 jarojn aĝa pinaro[4]. Renkonteblas ankaŭ pomarboj, siringoj, prunusoj[5]. La 5-an de junio 2017, en la rusia Tago de Ekologo lernejanoj de la proksima lernejo N 41 plantis ĉe la bordo de lago Krivoje 20 tiliojn (nova specio por la bosko), tiel fondinte la Aleon de Ekologoj[5].
En la bosko kreskas raraj plantoj, vivas sciuroj kaj birdoj. La sciuroj ĝenerale estas timemaj, sed en 2019 unu sciuro mordis virinon, kiu promenis tie[6]. En junio 2019 infanoj pendigis sur arboj plurajn lignajn manĝujojn kiel eblas meti manĝaĵojn por sciuroj. Sur ĉiu estas skribie "Nuksojn metu ĉi tien" (ruse Орешки клади сюда)[7].
En 2017 en la bosko estis trovitaj du plantospecioj, registritaj en la “Ruĝa Libro de Tjumena provinco”. Temas pri kelkaj filikoj kaj senarbejo, kovrita je orkideoj[9]. Samtempe en la bosko kreskas kelkloke la tre danĝera herakleo de Sosnowsky (Heracleum sosnowskyi), kies tuŝo kaŭzas alergiajn reagojn kaj eĉ gravajn brulvundojn. En 2007 ĝi estis unuafoje registrita de lokaj botanikistoj kiel nova specio por la urbo kaj provinco ĝenerale[10]. Oni ne sukcesis ekstermi ĝin, do nur metis en respektivaj lokoj avertajn tabulojn kaj afiŝojn[11].
En 2017 la tjumenaj ekologoj atentigis ke multaj pinoj en la bosko jam estas aĝaj, do necesas komenci plantadon de novaj arboj por ke la bosko ne perdu sian pinaron post 50-60 jaroj. Ili speciale akcentis ke pinoj, kiuj troviĝas rande de riverbordo, povas fali sur ĝin kaj damaĝi vizitantojn[12]. Ili insistis ke dum la rekonstruo onu ne forigu sovaĝajn frambujojn, kiuj kreskas en pinaro[13].
Dum jardekoj oni verŝis en la riveron kloakaĵojn, alportatajn per aŭtocisternoj. La kloaka enfluejo troviĝis ĉe la Gilova vojrondo kaj de tie la malpuraĵoj direktiĝis rekte al la rivero. Pro tio, kaj ankaŭ pro putrintaj sur ĝia fundo plantoj, la rivero ĉiam estis malpura kaj malbona odoro ŝvebis super ĝiaj bordoj[14], kaj la urbanoj alinomis ĝin Vonjuĉka (Fiodoraĉulo)[15]. Dum la rekonstruo oni ŝtopis la enfluan truon kaj malpermesis la forĵetadon de iuj ajn kloakaĵoj, do la fiodoro malaperis kaj la rivero poiome restariĝas[16].
En lago Krivoje nestas anasoj, mevoj kaj skolopoj, renkonteblas buteoj, marĉaj cirkuoj, nizoj kaj uralaj strigoj. En ĝiaj akvoj loĝas karasoj kaj foksenoj, el rivero Turo foje venas ezokoj kaj perkoj[2]. La dominantaj fiŝaj specioj kiel Leucaspius delineatus kaj ruteloj estas grandparte trafitaj de helmintoj, kaŭzantaj ĉe la homoj opistorĥozon kaj metorĥozon. Tio limigas uzadon de la lago kiel libertempa fiŝkaptejo[17].
En la suda parto de la bosko, apud lago Krivoje, troviĝas formikejo de arbaraj formikoj Formica. La kolonio estis enigita la 10-an de junio 2023 kadre de iniciato, efektivigita de bonfara fonduso de Aleksej Logaĉjov kaj lokaj aŭtoritatoj laŭ metodo de Gennadij Glusskij. La iniciatintoj celis restarigi komunumon de tiu ĉi specio, endanĝerigita pro kontraŭakaraj kemiaĵoj, amasa vizitado ktp. La formikejo estas protektita per ŝtata krado kaj akompanata de klarigaj tabuloj[18].
En la bosko haveblas ok sportejoj: subĉiela ekzercejo kun mekanikaj ekzerciloj, rekaro, volejbala kaj basketbala terenoj, du futbalaj terenoj, glacihokiejo, tenisejo. Ŝanĝi vestojn eblas en du vestejoj, kiuj enspacigas po 40 homojn. Oni povas promeni laŭ piedirejoj 6 km longajn, paralele al kiuj iras biciklejoj same longaj. Sur la bordo de rivero Vojnovko staras 19 laŭboj, kiujn apudas 33 braĝujoj. Trans la rivero kondukas du piediraj pontoj. Funkcias tri parkumejoj por pli ol 460 aŭtoj, senpagaj necesejoj adaptitaj al bezonoj de handikapuloj[8].
La boska teritorio estas ĉiujare prilaborata per kontraŭakaraj kemiaĵoj[19]. 427 lanternojn oni ŝaltas je la 5-a matene por homoj, kiuj ŝatas kuri frue kaj poste ŝaltas denove je la 6-a vespere kaj malŝaltas fine je la 1-a nokte. Ekologoj ofte plendas ke tiom abunda tro frua kaj tro malfrua lumigado ĝenas la bestojn[20]. Ekde decembro 2018 en la bosko funkcias ĉambro por patrinoj kaj infanoj, kiu troviĝas en ligna domo je la okcidenta parto de la parko. Tie haveblas lavpelvo kun varma akvo, necesejo, vindotablo kaj ŝedo malantaŭ kiu eblas ŝanĝi vestojn. Ĝi estas purigata trifoje tage[21].
Ekde junio 2022 funkcias kioskoj, kiuj proponas trinkaĵojn, glaciaĵojn kaj aliajn manĝaĵojn[22].
La areo estis loĝata jam en prahistoria tempo, kion konfirmas arkeologiaj trovaĵoj de la bronza epoko. La tjumenaj arkeologoj trovis kvar lokojn kun artefaktoj, inkluzive de retajn ceramikaĵon, kiuj datiĝas de la 2-a jarmilo a.K.. La 5-an de oktobro 2018 en la bosko estis malfermita memorsigno pri tiuj trovaĵoj[23].
Gilova bosko nomiĝas tiel laŭ la apuda vilaĝo Gilovo, siavice nomita honore al la unua enloĝanto.
Fine de la 19-a jarcento kuracisto-banterapeŭto el Sankt-Peterburgo vizitis ĝin kaj atentis abundon de ferohavaj akvofontoj. Post ekzameni ilin, li rekomendis al lokaj negocistoj krei tie kurorton surbaze de la salubrigaj fontoj. La ideo ne estis realigita, sed komence de la 20-a jarcento la tjumena negocisto de la 2-a rango M. K. Petuĥov uzis tiun ĉi akvon en sia Tjumena Fabriko de Fruktaj Artefaritaj Akvoj. Tamen laŭ informoj el 1935, komence de la 20-a jarcento en Gilova bosko haveblis granda lago kun fiŝoj, naĝejo kaj boata stacio. En 1931 la provinca sanserva administracio sendis ekspedicion, kiu esploris la fontojn kaj konfirmis iliajn salubrigajn ecojn. Oni denove planis konstrui tie kurorton, sed denove okazis nenio.
Dum longa tempo la bosko estis neglektita. Foje oni eĉ planis direkti tien ĉiujn elfluaĵojn de la pluvkloako de Lenina administra distrikto. De la norda flanko la boskon premis la vilaĝa tombejo, kiu estis oficiale fermita por entombigo, sed reale plu uzata. Dum konstruado de hejtotubaro kiu iris tra la bosko pluraj arboj estis hakitaj aŭ damaĝitaj.
En 1984 la urbaj aŭtoritatoj decidis transformi la boskon je urba arbaro. Tiucele oni dividis ĝin je 13 kvartaloj distribuitaj inter 42 organizaĵoj, kiuj devis aŭspicii ilin. Dum komunistaj sabatoj oni forigis rubaĵojn, forhakis malsanajn kaj maljunajn arbojn, konstruis asfaltajn padojn. Sur senarbejoj aperis laŭboj kaj infanludejoj, ornamitaj de fabelaj figuroj el ligno (Senarbejo de Fabeloj). En la orienta parto estis konstruitaj sportejoj. En la senarbejo inter la betuloj oni kreis malferman scenejon. Trans rivero Vojnovko estis konstruitaj pontoj kun ĉizitaj balustradoj. En la fora orienta parto, kie la laga bordo malaltiĝas, oni kreis boatan stacion. La bosko estis ĉirkaŭbarita per ŝtala barilo kun ornamizta enirejo. Aperis vojoj kaj piedirejoj.
La 29-an de julio 1984 oni festis tie la tradician urbotagon kun amasaj artaj kaj sportaj aranĝoj. Dum tiu festo multaj konstruaĵoj estis damaĝitaj. Poste la bosko estis plejparte duonforgesita kaj degeneris[4][24].
La 5-an de novembro 1987 la Plenuma Komitato de la Tjumena Provinca Konsilio de la Popolaj Deputitoj transdonis la terenon al la Lenina distrikta plenuma komitato por aranĝo de la parko de kulturo kaj ripozo. La 26-an de julio 2002 la bosko oficiale ricevis la nunan nomon[25]. En 2008 okazis forsta esplorado de Gilova bosko. La 10-an de septembro 2012 estis aprobita la forsta reglamento de la urba arbaro Gilova bosko, kiu prognozis ĝian evoluon ĝis 2018[26].
En 2014 la urba administracio decidis rekonstrui la boskon. Okazis publika pridiskutado de la projekto, kiu estis parte korektita surbaze de petoj de lokaj ekologoj. La tjumena kompanio "Graĵdanprojekt" (Civildezajno) kreis la dezajnon[27]. Poste oni subskribis senkonkurence kontrakton kun la granda loka firmao "Mostostroj-11" (Pontokonstruado-11) kaj ĝi plenumis ĉion kontraŭ 542 milionoj da rubloj. Dum la rekonstruado la bosko estis malferma al la vizitantoj.
Dum la rekonstruo oni malŝlimigis la fluejon de la rivero (157 400 m2) Vojnovko kaj fortikigis ĝiajn deklivojn (22 600 m2)[28] per grandaj rompoŝtonoj, ebligantaj al akvo kaj aero penetri al la arboradikoj. Post kelkaj jaroj sur la ŝtonumitaj bordoj devos formiĝi natura tertavolo, sur kiu kreskos verdaĵoj. Ĉio ĉi ebligas promenadon ne nur laŭ la riverbordoj, sed ankaŭ laŭlonge de la fluejo, kaj sekurigas la bordojn kontraŭ pliaj ŝutiĝoj kaj faloj[29].
Oni kreis asfaltajn padojn por piedirantoj kaj biciklantoj, forigis la malnovan hejtotubon, konstruis parkumejojn, starigis lanternojn, benkojn kaj rubujojn, konstruis piedirajn pontojn trans la riveron en la orienta parto kaj rigardejon kun ŝtuparo kondukanta malsupren al la lago Krivoje en la norda parto. En la parko aperis administrejo, subĉielaj sportejoj, luejo de sportiloj kaj bicikloj, granda infanludejo, senpagaj necesejoj adaptitaj al bezonoj de handikapuloj, laŭboj kun apudaj rostejoj, pendoliloj ktp. Tra la parko staras ducent gvatkameraoj, konektitaj al la urba gvatsistemo, funkcias polica deĵorejo. Aperis laŭbo por novgeedzoj, ornamita por tiukaza fotado. Ĉe la enirejo vizitantojn renkontas skulptaĵo forme de grupo da sovaĝaj bestoj, starantaj sur kaj ĉirkau monteto — alko, urso, lupo, kapro, urogalo, kapreolo, ardeo kaj leporo[30][31][32].
La rekonstruo finiĝis fine de 2016 kaj la urbanoj aprezis ĝian rezulton, kvankam antaŭe multaj plendis pri tro alta kosto de la projekto[33]. Ĝenerale la urbanoj tre pozitive taksis la rekonstruitan boskon. Tamen la fama urbanisto kaj bloganto Ilja Varlamov, vizitinta ĝin en 2018, akre kritikis la primitivan dezajnon de la konstruaĵoj kaj infanludejoj, ĥaosan aranĝon de piedirejoj kaj biciklejoj, mankon de distrejoj kaj kafejoj. Malgraŭ ĉio ĉi li nomis la boskon ĉarma loko[34].
La 11-an de marto 2021 en du lokoj rompiĝis grandaj kloakaj tuboj, kiuj iras sub la boska tereno, sekve de kio amaso da kloakaĵoj inundis ĝin. Ili trafis la riveron, faligis kelkdek arbojn kaj venenis la teron[35]. La aŭtoritatoj decidis anstataŭgi la kloaktubojn, konstruitajn en 1972 kaj 1989, al kio oni asignos ĉirkaŭ 300 milionojn da rubloj (ĉirkaŭ 4 milionoj da dolaroj)[36]. Temas pri du tubaroj kun diametro 120 cm kaj longeco 1 950 m kaj 1 570 m. Oni promesas ke nova teknologio ekskludos probablecon de novaj kolapsoj[37].
Ĝis 2019 Gilova bosko estis la sola urba arbaro, kiun posedis la municipo. Sed en majo 2016 la urbaj aŭtoritatoj anoncis planon transdoni al la municipo ĉiujn arbarojn en Tjumeno ĝis 2019. Tio ebligas ampleksigi la urbajn arbarojn je pli ol 2 000 hektaroj kaj poste prizorgi kaj rekonstrui ilin[38].
La 11-an de majo 2018 la guberniestro Vladimir Jakuŝev anoncis planojn ampleksigi la parkon je pliaj 50 hektaroj[39]. Sed poste aperis eĉ pli grandaj projektoj. La 14-an de majo 2019 la urbestro Ruslan Kuĥaruk anoncis planon krei grandan urboparkon surbaze de la nuna Gilova bosko, ampleksigante ĝian teritorion tiel ke la novan parkon eniros ankaŭ situantaj pli norde lago Krivoje, la urba arbaro, barlago Ĉistij (Pura) kaj lago Obroĉnoje (Imposta). Post tio la areo de la parko kreskos je 710,66 hektaroj, do atingos sume 789,5 hektaroj. La aldonotaj teritorioj ne havas statuson de naturprotektejoj, kio faciligos ilian rekonstruadon. La publika diskutado de la plano okazis la 17-an de majo[40].
En la bosko ofte okazas festoj kaj aliaj aranĝoj. En majo 2017 tie okazis festivalo Ĵara (Varmego), kiun partoprenis ĝis 20 mil homoj[41]. Dum la festivalo oni faris novan rekordon, registritan en la "Rekordolibro de Rusio": 18 kantistoj akompane de 10 drumoj, 8 basgitaroj kaj 41 akustikaj gitaroj plenumis verkon de Deep Purple — la kanton Smoke on the Water, kiu tiujare havis la 45-an datrevenon[42].
En junio 2017 tie gastis bonfara fotoserio kun pikniko por familioj[43]. En septembro 2017 okazis amasa kurado kaj bastonmarŝado[44].
En decembro 2018 tie okazis la "Batalo de neĝhomoj", dum kiu lernejanoj skulptis figurojn el neĝo[45] kaj vetkurado de Avoj Frostoj[46].
Apud la boska enirejo situas haltejo Giljovskaja Roŝĉa (Gilova bosko), tra kiu sekvas buso N 27. Haveblas tri parkumejoj por pli ol 460 aŭtoj. En majo 2019 oni anoncis planon pri konstruado de biciklejo, kiu ligos la boskon al riverkajo kaj strato Respubliko. Ĝi estos longa je 5,3 km kaj de la kruciĝo de stratoj Profsojuznaja kaj 50 Let Oktjabrja sekvos laŭlonge de strato 50 Let Oktjabrja ĝis ĝia kruciĝo kun strato Respubliko ĉe Novatorov-viadukto. Ĝi devos ligi al tiu ĉi itinero ankaŭ la boskon, kiu situas kelkcent metrojn for de strato 50 Let Oktjabrja. La konstruado devos finiĝi ĝis la 15-a de oktobro 2019[47].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.