kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosforila fluorido aŭ POF3 estas neorganika fosfora kombinaĵo, senkolora, venena, koroda gaso, analogaĵo de la fosforila klorido kaj fosforila bromido, uzata kiel kemia reakcianto en industriaj kaj laboratoriaj sintezoj. Ĝi reakcias kun akvo formante fluoridan acidon kaj fosfatan acidon.
Fosforila fluorido | |||
Plata kemia strukturo de la Fosforila fluorido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Fosforila fluorido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 13478-20-1 | ||
ChemSpider kodo | 75351 | ||
PubChem-kodo | 83516 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, venena, koroda gaso | ||
Molmaso | 103,968 g·mol−1 | ||
Denseco | 4,25g cm−3[1] | ||
Fandpunkto | −68 °C | ||
Bolpunkto | −39,7 °C | ||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||
Mortiga dozo (LD50) | 5 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R14 R34 R36/37/38 [2] | ||
Sekureco | S1/2 S7/9 S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H300, H302, H311, H314, H318, H330, H372 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P320, P321, P330, P361, P363, P403+233, P404, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ekzistas multaj manieroj por produkti ĉi-substancon. Thomas Edward Thorpe (1845-1925) kaj F. J. Hambly uzis la reakcion de kriolito kaj fosfora kvinoksido kaj helpis determini ĝian molekulan mason. La belga kemiisto Frédéric Swarts (1866-1940) studis la konvertadon de kloridoj en fluoridojn, Oskar Glemser (1911-2005) plenumis sennombrajn esplorojn pri fluoroderivaĵoj kaj malkovris la Freon-12. En 1886, Henri Moissan (1852-1907) reakciigis 2 partojn de maldike dividitan krioliton kun tri partoj de fosfora kvinoksido. Joseph Louis Gay-Lussac (1778-1850) interesiĝis pri la origino de la fluoro en homaj ostoj kaj priskribis plurajn fluoridojn. Louis-Jacques Thénard (1777-1857) studis la agadon de la kloro sur fosforo, ktp.
Krom tio, per fosforila trifluorido oni povas sintezi sennombrajn kemiaĵojn tiaj kiaj fluorosulfata acido (reacio 12), dumetilamino-fosforil-fluorido (reakcio 1), fosfata acido (reacioj 2, 3, 5, 6, 7 8), trifenil-fosfito (reakcio 4), trifluoro-pirimidino (reakcio 5), trifluoro-benzeno (reakcio 6), benzila fluorido (reakcio 7), vinil-benzeno (reakcio 8).
Fosforila trifluorido reakcias kun akvo, alkoholoj kaj acidoj. Ĝi estas solvebla en eteroj kaj hidrokarbonidoj. Ĝi plenumas sennombrajn senhidratigajn reakciojn konvertante nitrilojn en amidojn (reakcio 3) kaj barbiturata acido en trifluoro-pirimidinon (reakcio 5).
+3++3natria fluorido |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.