kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosfora triklorido aŭ PCl3 estas kemia komponaĵo de fosforo kaj kloro, senkolora aŭ flaveca fumeganta likvaĵo kun akra irita odoro je klorida acido kun trigona piramida formato. Ĝi estas la plej grava el la tri fosforaj kloridoj, ĉar ĝi estas krudmaterialo por produktado de aliaj organikaj kloridoj.
Fosfora triklorido | |||||
![]() | |||||
Plata kemia strukturo de la Fosfora triklorido | |||||
![]() | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Fosfora triklorido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 7719-12-2 7719-12-2 | ||||
ChemSpider kodo | 22798 | ||||
PubChem-kodo | 24387 | ||||
Merck Index | 15,7470 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca fumeganta likvaĵo kun akra irita odoro je klorida acido[1] | ||||
Molmaso | 137,324 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,574g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −112 °C | ||||
Bolpunkto | 76 °C | ||||
Refrakta indico | 1,5122 | ||||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 18 mg/kg (buŝe)[2] | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R14 R26/28 R35 R48/20 | ||||
Sekureco | S7/8 S26 S36/37/39 S45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300+330, H300, H312, H314, H330, H373 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P314, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Triklorido de fosforo estas grava industria kemiaĵo ĉar ĝi uzatas en la produktado de sennombraj organofosforaj kombinaĵoj uzataj en vasta gamo da aplikadoj. La kloratomo en ĝia molekulo prezentas oksidonombron -1, kiu estas la plej oksidiga per tiu strukturo. Ĝiaj derivaĵoj estas uzataj kiel herbicidoj, insekticidoj, plastigantoj, oleo-aldonaĵoj kaj flamo-malakcelaĵoj.
La malkovro de fosforo ĝenerale estas atribuita al la alkemiisto Hennig Brand (1630-1710), kiu en 1669 produktis ĝin per urino-distilado. Arabaj alkemiistoj eble malkovris ĝin tre antaŭe, tamen la vorto fosforo estis often atribuita al pluraj lumigaj materialoj kiuj estis elementosenaj. Kelkaj ekzemploj estas la Bolonja fosforo (iu lumkrea baria sulfido) kaj la fosforo de Baldwin, iu lumiga kalcia nitrato.
Multaj modernaj fosforeskaj materialoj ne enhavas la elementon. La malkovro de la elementa fosforo estis tuj sekvata per karakterizado de ĝia brulderivaĵo, la fosfora kvinoksido, kaj en 1694 Robert Boyle (1627-1691) preparis fosfatan acidon per distilado de la elemento kun akvo. En 1688 fosforo estis malkovrita en plantoj de la itala kemiisto B. Albino kaj la elemento estis detektita, en 1719, en homocerbaj histoj far Johann Theodor Hensing (1683-1726).
Ĉirkaŭ 1770, fosforo estis agnoskita kiel esenca ingredienco en bestaj ostoj kaj dentoj far Carl Wilhelm Scheele (1742-1786), kiam li preparis la elementon ekde ostaj cindroj, karbono kaj sablo. En 1779, la unua fosforo-enhava mineralo (konata kiel piromorfito) estis identigita de Johan Gottlieb Gahn (1745-1818).
Fosfora triklorido estis unue preparata en 1808 far la francaj kemiistoj Joseph Louis Gay-Lussac (1778-1850) kaj Louis Jacques Thénard (1777-1857) per varmigo de kalomelo (Hg2Cl2) kun fosforo. Pli malfrue, en tiu sama jaro, Humphry Davy (1778-1829) produktis trikloridon de fosforo per brulado de fosforo kun klorgaso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.