Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La daŭripova disvolviĝo, ankaŭ nomata daŭrigebla disvolvo laŭ NPIV (en: sustainable development, fr: développement durable), estas koncepto de publika intereso, aplikata al la ekonomia kresko rekonsiderata je monda skalo por preni en kalkulon la ĝeneralajn mediajn aspektojn de la tuta terglobo.
Laŭ difino proponita en 1987 de la Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvo (en: World Commission on Environment and Development; fr: Commission mondiale sur l’environnement et le développement) en la raporto Brundtland[1], la daŭriva disvolviĝo estas:
Fronte al la urĝeco de la ekologia kaj sociala krizo, kiu manifestiĝas de nun laŭ tutmonda maniero (klimata ŝanĝo, maloftiĝo de la krudmaterialoj kun aparte la alproksimiĝo de la petrolpinto, diferenco inter disvolviĝintaj landoj kaj evolulandoj, nutra sekureco, senarbarigo kaj drasta perdo de biodiverseco, kresko de la monda loĝantaro, naturaj kaj industriaj katastrofoj), la daŭriva disvolviĝo estas respondo de ĉiuj agantoj (Ŝtatoj, ekonomiaj agantoj, civila socio), kulturaj kaj sociaj agantoj de la disvolviĝo.
Temas ankaŭ, pri apogo sur novaj universalaj valoroj (responseco, ekologia partopreno kaj interpartigo[2], principo de singardo, debato[3] …) aserti duoblan konsideron:
La daŭriva disvolviĝo koncernas ĉiujn agadsektorojn: agrikulturo, industrio, loĝejaro, familia organizo, sed ankaŭ servoj (financo, turismo,…) kiuj, male al kelkfoje disvastigita opinio, ne estas nur nemateriaĵoj.
La koncepto de daŭriva disvolviĝo malrapide trudis sin. La ideo de disvolviĝo, kiu povus redukti samtempe la socialajn neegalaĵojn kaj la premon al la medio iom post iom progresis. Ni povas listigi ĝiajn ĉefajn datojn:
La industria Revolucio da la 19-a jc enkondukis precipe ekonomiajn kreskokriteriojn, la ĉefa kriterio facile mezurebla, la malneta enlanda produkto, kies origino datiĝas de la 1930-aj jaroj estas ofte konsiderata kiel la indikilo de la riĉeco de lando. Korektoj estis faritaj en la dua duono de la 19-a jc en la sociala flanko, kun gravaj socialaj progresoj. La esprimo « ekonomia kaj sociala » ekde tiam apartenas al la ordinara vorttrezoro.
Lingva daŭripovo zorgu ke oni interkomuniku sen detrui la lingvajn kaj kulturajn rimedojn kiuj donas identecon al homoj. Personaj kaj grupaj avantaĝoj de la konservado de lingvoj (pli granda memestimo, pli granda pozitiva membildo de la grupo, neniu honto pri sia origino, ktp) estas gravaj por la feliĉo de homoj[14].
La sekurigo kaj antaŭenigo de kulturo en si mem estas celo kaj ĝi samtempe ankaŭ rekte kontribuas al la Celoj de Daŭripova Evoluigo (CDE) : sekuraj kaj daŭripovaj urbegoj, indaj laboroj kaj ekonomia kresko, reduktitaj malegalecoj, natura medio, antaŭenigo de seksa egalrajteco kaj pacemaj, inkluzivaj socioj[15].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.