Kvenko (Hispanio)
urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvenko (hispane Cuenca) estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco situanta en la aŭtonoma regiono de Kastilio-La Manĉo. Ĝi situas en la renkontiĝejo de la riveroj Júcar kaj Huécar. En 2011 tie loĝis 56 703 homoj.[1]
Kvenko (قونكة, Qūnkatu) | |||
hispane Cuenca | |||
urbo | |||
Kvenko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Cuenca | |||
Moto: «Tre Nobla, Tre Lojala, Fidelega kaj Heroa» | |||
Lando | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Provinco | Provinco Kvenko | ||
Komunumo | Kastilio-Manĉo | ||
Historia regiono | Kastilio | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Riveroj | Júcar, Huécar | ||
Situo | Kvenko | ||
- alteco | 946 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40° 04′ 00″ N 02° 09′ 00″ U (mapo) | ||
Areo | 911,06 km² (91 106 ha) | ||
Loĝantaro | 56,703 (2011) | ||
Denseco | 0,06 loĝ./km² | ||
Urbestro | Ángel Mariscal (PP) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 16000 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia murigita urbo de Kvenko | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1996 (#20) | ||
Numero | 789 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Cuenca, Spain | |||
Retpaĝo: www.cuenca.es | |||
Ĝia centro estas Monda heredaĵo de Unesko.[2]
Inter la vidindaĵoj troviĝas la Katedralo, la famaj Pendodomoj (pendantaj domoj super krutaĵo de la rivero). En la ĉirkaŭaĵo troviĝas natura pejzaĝo konata kiel la Ciudad Encantada (hantita urbo).[3]
La urbo Kvenko staras 150 km sudoriente de Madrido. La provinco Kvenko estas la 5a plej granda en Hispanio laŭ surfaco[4], tamen ĝi estas la 7e malplej loĝata kaj la urbo mem havas nur 56 000 loĝantojn[5]. Ĝi estas la 2a plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio post Teruelo.[6]
Kvankam ekzistas pruvoj ke ĉirkaŭ la nuna urbo loĝis homoj ekde Paleolitiko, ne estis ĝis la alveno de la islamanoj ĉirkaŭ la 10a jarcento, kiam estiĝis la urbo per la konstruado de la islama alkazaron Qūnka de kie naskiĝis la urbo Kvenko[7]. La urbo situis sur ege strategia loko, sur kruta monto inter la riveroj Júcar kaj Huécar. Ĝi estis konkerita de kristana reĝo Alfonso la 8-a en la jaro 1117.[8]
La urbo dividiĝas en du partoj: la malnova urbo, kiu staras, kiel dirite, sur monto inter du ravinoj laŭ kiuj fluas la riveroj Huécar kaj Júcar, estis nomata Monda heredaĵo de Unesko en 1996 pro la bona konservo de la antikva urba pejzaĝo kaj la mezepoka fortikaĵo, ĝia riĉa civila kaj religia arkitekturo de la 12-a ĝis la 18-a jarcento, kaj la eksterordinara fuzio de la urbo kun ties belega medio.[9][10]
La plej interesaj festivaloj en Kvenko estas la Sankta Semajno[11], Semajno de Religia Muziko kaj la festoj de Sankta Juliano[12] (aŭgusto) kaj Sankta Mateo (septembro).[12] Vizitinda estas ankaŭ la Muzeo de Abstrakta Arto.[13]
La nomo Cuenca venas de la araba vorto قونكة (Qūnkatu), kiu komence estis nomo nur uzata por la alkazabo situinta kie hodiaŭ staras la restaĵoj de la kastelo kaj poste tiu nomo estis donita al la tuta urbo.[14]
La urbo Kvenko dividiĝas en du zonojn klare diferencigitaj: la antikva urbo kaj la nova urbo. La unua troviĝas sur roka monteto ĉirkaŭata de profunda valo de la rivero Júcar norde kaj ties alfluanto, la rivero Huécar sude. Ĉi lasta rivero elfluas en la malalta parto de la antikva urbo, iom antaŭ la tiel nomata Ponto Sankta Antono. Okcidente kaj sude de la antikva urbo, kaj disigita de la rivero Huécar, etendiĝas la nova urbo kun direkto nordo-sudo, kun la centra parto en la strato Carretería. La alteco de la urbo estas inter 920 msm de la nova urbo kaj iom pli ol 1000 ĉe la plej alta parto de la antikva urbo.[15]
La klimato en Kvenko estas mediteranea kontinenta, kun malvarmaj temperaturoj en vintro kaj mildaj en somero. La pluvado estas abunda sed dum somero pluvas malpli.
Kiam la Ibera duoninsulo estis parto de la Romia Imperio ekzistis pluraj gravaj setlejoj en la provinco, kiel ekzemple Segóbriga, Ercávica kaj Gran Valeria[16]. Tamen, la loko kie Kvenko hodiaŭ situas estis neloĝata en tiu tempo.
Kiam la islamanoj kaptis la areon en 714, ili baldaŭ taksis la valoron de tiu strategia loko kaj konstruis fortikaĵon (nomita Kunka) inter du gorĝoj fositaj inter la riveroj Júcar kaj Huécar, ĉirkaŭitaj per murego el 1 kilometro longa. Kvenko baldaŭ sin dediĉis al agrikultura kaj teksaĵa produktado, ĝuante kreskantan prosperon.[17]
Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, la kristanoj, vivante en pli norda Hispanio dum la islama ĉeesto, komencis malrapide reakiri la Iberan duoninsulon.[18] Kastilio prenis okcidentajn kaj centrajn areojn de Hispanio, dum Aragonio plivastiĝis tra la Mediteranea regiono. La islama regno, Al-Andalus, dividiĝis en malgrandajn tajfojn sub kristana premo. Kvenko estis parto de la Tajfo de Toledo. En 1076 ĝi estis sieĝita de Sanĉo Ramírez de Aragonio, sed ne konkerita[19]. En 1080 la reĝo Yahya al-Qadir de Toledo perdis sian Tajfon, kaj lia veziro subskribis en Kvenko traktaton kun Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio per kiu li cedis al li kelkajn fortikaĵojn en interŝanĝo de armea helpo.[20]
Post la malvenko de Alfonso en la batalo de Sagrajas (1086), Kvenko estis kaptita de la reĝo de Sevilo, Al-Mu'tamid ibn Abbad. Tamen, kiam liaj teroj estis atakitaj de la almoravidoj, li sendis sian bofilinon Zaida al Alfonso, ofertante al li Kvenko interŝanĝe de armea subteno. La unuaj kristanaj trupoj vojaĝis al la urbo en 1093. Tamen, la almoravidoj kaptis ĝin en 1108. Ilia guberniestro en la urbo deklaris sin sendependa en 1144, sekvita de la tuta Murcio post unu jaro.
En 1147 Muhammad ibn Mardanis estis elektita reĝo de Kvenko, Murcio kaj Valencio. Li devis defendi siajn terojn de la almohada invado ĝis sia morto en 1172, post kiu lia filo devis subskribi pakton pri tributoj kun la novalvenintoj. La reĝo Alfonso la 8a 17 jarojn aĝa, provis konkeri la urbon, sed post kvin monatoj da sieĝo, li devis retiriĝi post enmarŝo de trupoj senditaj de la almohada kalifo Abu Yaqub Yusuf.
Alfonso subskribis armisticon sed kiam, en 1176 la kvenkanoj okupis kelkajn kristanajn terojn en Huete kaj Uclés, Alfonso intervenis estrante koalicion kune kun Ferdinando la 2-a, Alfonso la 2-a de Aragonio kaj la Armeaj Ordoj de Kalatravo, Santiago kaj Montegaudio, sieĝante Kvenkon ekde la tago de Epifanio en 1177. La komandanto de la urbo, Abu Bakr, denove serĉis la subtenon de Yaqub Yusuf, sed li estis en Afriko kaj ne sendis ajnan helpon. Post malsukcesa atakmisio de Kvenko kontraŭ la kristana tendaro la 27-an de julio, la sieĝita urbo estis konkerita de la trupoj de Alfonso la 21-an de septembro 1177, dum la islamana garnizono rifuĝis sin en la citadelo.[21]
Ĉi lasta falis en oktobro, metante finon al la araba superregado en Kvenko. Alfonso la 8-a donis al la urbo titolon, kaj estis konsiderita "Muy noble y muy leal" (Tre nobla kaj tre lojala). Estis antaŭfiksitaj aro de leĝoj, la Foruo. La diocezo de Kvenko estis establita en 1183; ĝia dua episkopo estis Sankta Juliano de Kvenko, kiu iĝis patrona sanktulo de la urbo.[22]
Dum la venontaj jarcentoj Kvenko ĝuis prosperon, danke al teksaĵo-produktado kaj brutar-ekspluato. La katedralo estis konstruita en tiu tempo, laŭ anglo-normanda stilo, kun multaj francaj laboristoj, ĉar la edzino de Alfonso la 8-a, Leonor de Plantagenet, estis franca.[23]
Dum la 18-a jarcento la teksaĵa industrio malkreskis, aparte kiam Karlo la 4-a malpermesis tiun agadon en Kvenko por malhelpi la konkuradon kun la Reĝa Tapiŝfarejo, kaj la ekonomio de Kvenko malkreskis, tiel draste perdante populacion (5 000 loĝantoj). Dum la milito de sendependeco kontraŭ la trupoj de Napoleono, la urbo suferis grandan detruon, kaj tio pliakrigis la krizon. La urbo perdis loĝantojn, kun nur ĉirkaŭ 6 000 loĝantoj, kaj nur alveno de fervojoj en la 19-a jarcento, kune kun la lignoindustrio, povis malrapide akceli loĝigadon de Kvenko, kaj ĝi atingis 10 000 loĝantojn. En 1874, dum la Tria Karlisma Milito, Kvenko estis konkerita de la karlismaj trupoj, subtenantaj de "Karlo la 7-a", posteulo de Karlo Maria Isidro de Burbono kiel reĝo anstataŭ la reganta Izabela la 2-a, kaj la urbo suferis egajn difektojn ree.[24]
La 20-a jarcento komenciĝis kun la kolapso de la turo Giraldo de la katedralo en 1902, kiu ankaŭ influis la fasadon. Ĝi devis esti rekonstruita de Vicente Lámperez, kun du novaj ĝemelturoj ĉe ambaŭ flankoj de la fasado kiu restis nefinita sen la supraĵo de ili.
La unuaj jardekoj de la 20-a jarcento estis tumulta same kie en aliaj regionoj de Hispanio. Ekzistis malriĉeco en kamparaj areoj, kaj la Romkatolika Eklezio estis atakita, kun monaĥoj, monaĥinoj, pastroj kaj episkopo de Kvenko, Cruz Laplana y Laguna, kiuj estis murditaj. Dum la Hispana Enlanda Milito, Kvenko estis parto de la respublikana zono. Ĝi estis okupita en 1938 de la trupoj de Generalo Franco.[25] Dum la postmilita periodo tiu areo iĝis ekstreme malriĉa, kaŭzante la elmigradon de multaj loĝantoj al pli prosperaj regionoj, plejparte Eŭskio kaj Katalunio, sed ankaŭ al aliaj landoj kiel ekzemple Germanio. La urbo komencis bonfarti malrapide post la 1960aj kaj 1970aj jaroj, kaj la urbolimoj transiris la gorĝon al plataĵo.[26]
En la lastatempaj jardekoj en kiuj la urbo travivis moderan kreskon laŭ loĝantoj kaj ekonomio, la du precipaj sektoroj iĝis la kreskatanta turismo[27], kaj tio instigis la plibonigon de vojoj kaj transportado. Kvenko forte investas por kulturo[28] kaj kiel rezulto ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996. En la lastaj jaroj, novaj kulturaj infrastrukturoj kiel ekzemple la municipa Koncertejo aŭ la Muzeo de Scienco troviĝas en Kvenko kaj la urbo estis kandidato por la Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2016.[29]
En la jaro 1996, la «Historia murigita urbo Kvenko» estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko, kun la sekvaj lokoj:
Kodo | Nomo | Koordinatoj |
---|---|---|
781-001 | Enmura urbo | 40° 04′ 35.8″ N 2° 07′ 54.3″ O (mapo) |
781-002 | Kvartalo de la Kastelo | 40° 04′ 56.4″ N 2° 07′ 32.6″ O (mapo) |
781-003 | Kvartalo Sankta Antono | 40° 04′ 44.5″ N 2° 08′ 13.2″ O (mapo) |
781-004 | Kvartalo Tiradores | 40° 04′ 28.0″ N 2° 07′ 49.6″ O (mapo) |
Kvenko en la historia urboparto konservas antikvan kaj riĉan arkitekturan heredaĵon inter kiuj elstaras pluraj religiaj konstruaĵoj. Granda parto de la historia urboparto similas al rigardejo sur ravino de la riveroj Júcar kaj Huécar, natura medio kiu plibeligas la urbon.
Kvenko estas kultura urbo. En ĝi troviĝas pluraj diverstemaj muzeoj, historia urboparto kiu estas kultura heredaĵo de Unesko kaj fama celebrado de la Sankta Semajno. La urbo altiras turistojn kiuj vizitas ĝin pro la ampleksa kultura aranĝaro. La urbo estis inter la oficialaj kandidatoj por iĝi Eŭropa Kultura Ĉefurbo de la jaro 2016. Sekve, kelkaj el la plej elstaras kulturaĵoj.
La kuirarto de la provinco Kvenko konsistas el diversaj pladoj daritaj de paŝtistoj, metiistoj, ĉasistoj, homoj kiuj uzas la energion kiun la manĝaĵo donasd por elteni la krudan klimaton, kiu senŝtupe transiras de varmo al malvarmo sed favorigata de regiono kie pluraj produktoj troveblas.
La ĉasviando, precipe la perdriko, troviĝas en granda kvanto de pladoj, kiel la morteruelo, kvankam eblas ĝin anstataŭigi per kokin-viando. Aliaj viandaĵoj, kiel ŝafaĵo troviĝas en preskaŭ tuta Kastilio-Manĉo, kan ankaŭ en Kvenko. Manĝaĵoj kiaj la zaraĥoj, aŭ la kotletoj de montaraj mamsuĉaj ŝafidoj sur braĝo ankaŭ estas tre popularaj. Tradiciaj pladoj de kvenko estas la ajoarriero, ellaborita surbaze de moruo kaj ajloj (en kiuj elstaras tiuj de Las Pedroñeras). La manĉa gazpaĉo sur sengista pano, pluraj ĉasviandoj, la paneroj, la calderneta, estas parto de la kvenka kuirarto kiu plejparte uzas viandon por siaj tradiciaj pladoj.
La protagonismo de la pladoj surbaze de viando malaperas en Kvenko kun la alveno de la Sankta Semajno. Dum tiu semajno La fabosupoj, kikersupoj kun moruo kaj spinacoj, la blankaj fazeoloj aŭ terpomoj, estas la precipaj pladoj kuirataj en tiuj tagoj dum kiu la tradicia kuirarto havas alian aspekton. La legomoj, kuirataj kun akvo kaj salo ankaŭ oftas. La trutoj, el riveroj kaj rojoj de Kvenko ankaŭ estas manĝataj anstataŭ viando dum la Sankta Semajno.
Dolĉaĵoj en Kvenko havas longan tradicion kaj ampleksan varion de diversaj dolĉaĵoj. Inter la dolĉaĵoj plej popularaj elstaras alajú, arabdevena dolĉaĵo ellaborita kun mielo, migdaloj kaj paneroj, kvankam ekzistas aliaj versioj de la sama dolĉaĵo kiu anstataŭigas la migdalojn per nuksoj aŭ figoj. Ankaŭ menciindas la toriĥoj ŝmiritaj kun lakto (ĉefe dum la Sankta Semajno), la biskvit-panetoj el cinamo, la oblatoj, la sekvinbera pano aŭ la frititaj kringoj.
En ĉi tiu provinco oni produktas la vinon La Mancha, blankaj kaj ruĝaj estas same popularaj. Pli tipa trinkaĵo en Kvenko estas resolí, likvoro ellaborita per brando, cinamo, kafo, oranĝoŝelo kaj sukero.
Laŭ la revizio de la municipa loĝant-registro de la Nacia Statistik-Instituto de Hispanio (2009), la loĝantaro de Kvenko estis ĉirkaŭ 55.866 personoj: 27.006 viroj kaj 28.860 inoj. La plejpulto de la loĝanto loĝis en la urbo Kvenko kaj la cetero en loĝlokoj disaj tra la tuta municipo, distribuitaj kiel sekve:[1]
Loĝloko | Loĝantoj | Koordinatoj | Distanco (km) |
---|---|---|---|
Colliga | 77 | 40° 02′ 45″ N 2° 15′ 39″ O (mapo) | 11 |
La Melgosa | 159 | 40° 01′ 33″ N 2° 05′ 46″ O (mapo) | 4,5 |
Mohorte | 51 | 40° 00′ 32″ N 2° 3′ 47″ O (mapo) | 8 |
Nohales | 150 | 40° 05′ 07″ N 2° 10′ 44″ O (mapo) | 3 |
Tondos | 80 | 40° 09′ 47″ N 2° 12′ 02″ O (mapo) | 14 |
Valdecabras | 84 | 40° 09′ 33″ N 2° 02′ 08″ O (mapo) | 16 |
Villanueva de los Escuderos | 66 | 40° 02′ 29″ N 2° 18′ 07″ O (mapo) | 16 |
Kvenko | 54.843 | 40° 04′ 18″ N 2° 08′ 02″ O (mapo) | - |
La ekonomio de Kvenko tradicie baziĝas sur la pluva agrikulturo (cerealoj, vitoj, ktp.) kaj en la arbara ekspluatado. En la lastaj jaroj turismo konsiderinde revigligis la ekonomian panoramon kiu suferis pro la konstanta elmigrado okazanta ekde la 1950-aj jaroj. Malgraŭ tio, la Urbodomo havis ŝuldon de 70.383.000 eŭroj je la 31-a de decembro 2009, laŭ informo de la Ministerio de Ekonomio de Hispanio.
Kvenko estas regata de loka korporacio de magistratanoj elektitaj ĉiun kvaran jaron per universala voĉdonrajto kiu siavice elektas urbestron. La balot-censo konsistas el ĉiuj registritaj loĝantoj pli ol 18jaraĝaj kaj hispaniaj civitanoj kaj aliaj el Eŭropa Unio. Laŭ la leĝo pri la nombro de magistratanoj laŭ kvanto de loĝantoj, la Municipa Korporacio de Kvenko havas 25 magistratanojn. La nuna sidejo de la urbodomo situas ĉe la Ĉefa Placo. La municipo estas regata de la partio PSOE kiu havas 13 magistratanojn kaj 12 de PP.
La sekvaj tabeloj montras la rezultojn de la municipaj balotoj okazintaj en 2003, 2007 kaj 2011.
|
|
|
La urbo Kvenko, situanta ĉe la bordo de la Kvenka Montaro, ekde la antikvo estis strategia preterpasejo kaj ankoraŭ ĝi estas nodo de la transportiloj de la provinco.
Aŭtovojo de Kastilio-Manĉo ligas la uron kun la A-3 ĉe Tarancón. |
CU-11 Es el tramo de prolongación de la A-40 en el acceso a Cuenca. |
N-320 Ligas La Gineta (Albaceto) kun Venturada (Madrida Regiono). |
N-400 Ligas Kvenkon kun Toledo. |
N-420 Ligas Kordovon kun Taragono. |
CM-2105 Ligas Kenkon kun Huélamo. |
CU-914 Ligas Kvenkon con Palomera. |
La Stacidomo de Kvenko inaŭguriĝis en 1883, kiam kompletiĝis la sekcio kiu ligis ĝin al Aranjuez kaj de tie, kun Madrido. En 1947 kompletiĝis la sekcio kiu ligis ĝin kun Requena kaj Valencio. Pro la alveno de altrapidaj trajnoj tiu linio estos verŝajne forigata laŭ la koncerna ministerio.
La nova stacidomo Cuenca Fernando Zóbel estas parto de la linio de altrapidaj trajnoj Madrid-Levante kaj ekfunkciis la 18-an de decembro 2010. Estinte la unua urbo de la linio ekde Madrido, ĝi estas ŝlosila enklavo kiu ligas la okcidenton kaj orienton de Hispanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.