hispana aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Carme ELIAS i Boada (Barcelono, 14a de januaro 1951) estas hispana aktorino kiu karieris en teatro, kino kaj televido. Ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona aktorino en 2008, kaj en 2022 la Ormedalon al Merito en la Belartoj havigita de la Ministerio de Kulturo de Hispanio.
Carme Elias | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Carme Elias i Boada | ||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Institut del Teatre (en) Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1974 ŝi ekkarieris profesie per La señorita Julia, reĝisorita de Adolfo Marsillach. Samjare ŝi aperis en diversaj verkoj de la Kompanio Adrià Gual, kun sidejo en la Teatro Español. Ŝi ankaŭ partoprenis en la muzikala ĝenro en Els pispes, de Pau Riba kaj Santiago Sans; Faixes, turbants i barretines, de Xavier Fàbregas; kaj Granja animal, la primera òpera-rock en català, de Joan Vives kaj Lluís Maria Ros.
El 1981 ŝi elstariĝis en la rolo de Marta en Terra baixa, de Àngel Guimerà. Pro tiu sukceso, al Carme Elias venis proponoj por laboroj en kino kaj televido, sed ŝi neniam lasos la teatron. En la 1980-aj jaroj gravaj teatraĵoj estis jenaj: Absalón, de Calderón de la Barca; La gata sobre el tejado de zinc, de Tennessee Williams; Madame de Sade, de Jukio Miŝima. En tiu jardeko ŝi laboris ankaŭ kun la aktoro kaj reĝisoro Josep Maria Flotats, en verkoj kiel El dret de escollir, de Brian Clark; Lorenzaccio, de Alfred de Musset; kaj El misàntrop de Molière.
Kvankam ŝi aktivis en la 1990-aj jaroj en kino kaj televido, sed tamen ŝi aktorinis en Madrido, Valencio kaj Barcelono, nome en jenaj verkoj: El hombre del destino, de Bernard Shaw, en la Teatro Español; Casi una diosa, de Jaume Salom, en la Teatro Bellas Artes; La doble inconstancia, de Pierre de Marivaux, kadre de la Festivalo de Aŭtuno de Madrido; kaj Acreedores, de August Strindberg, premierita en la Mercat de les Flors.
Per la ludado en 1999 de Els gegants de la muntanya de Luigi Pirandello ŝi ekkunlaboris kun la Nacia Teatro de Katalunio. Inter 1999 kaj 2018 tiukadre ŝi partoprenis en jenaj verkoj: La dama enamorada, de Joan Puig i Ferreter; Calígula, de Albert Camus; El ventall de Lady Windermere de Oscar Wilde; La casa dels cors trencats de Bernard Shaw; Fum de Josep Maria Miró; Doña Rosita la Soltera o el lenguaje de las flores, de Federico García Lorca; Purga, de Sofi Oksanen; Ricard III de William Shakespeare; kaj Temps salvatge, de Josep Maria Miró.
Jam en la 21-a jarcento, ŝi plue ludas klasikaĵojn kiel jenaj: La gaviota, de Anton Ĉeĥov; Edipo rey, de Sofoklo, prezentita en la Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida; El rey Lear, de William Shakespeare; kaj Prometeo, de Heiner Müller, en kiu Elias ludis la protagonistan rolon, tradicie ludita de viro. En tiu epoko ŝi estis produktorino kaj aktorino en la teatra debuto de Isabel Coixet, en la teatra adaptaĵo de 84 Charing Cross Road, spektaklo kiu ricevis la Premion al Plej Bona Spektaklo de Valencia Produktoraĵo de la Teatra Kritikaro de Valencio en 2005.
Ekde 2010 ŝi kunlaboris ankaŭ kun la Teatre Akadèmia de Barcelono. Por ekzemplo ĉe jenaj verkoj: Al galope!, de Mark Hampton kaj Mary Louise Wilson, monologo per kiu la aktorino parolas kiel la geniulino de la modo Diana Vreeland; Caro maestro! Recordant Strehler, de Ludovica Damiani kaj Guido Torlonia; kaj Què va passar con Bette Davis i Joan Crawford?, de Jean Marboeuf, kun Vicky Peña. En la madridaj scenejoj, ŝi elstaris en 2011 en Naves del Español per Purgatorio, de Ariel Dorfman, kun Viggo Mortensen.
En kino, ŝi debutis en 1978 per La orgía, de Francesc Bellmunt. Poste ŝi ludis gravajn rolojn en la hispana kino kiel en la jenaj filmoj: Stico (Jaime de Armiñán, 1985), El rey pasmado (Imanol Uribe, 1991) kaj, speciale, en La flor de mi secreto (Pedro Almodóvar, 1995), Los aires difíciles (Gerardo Herrero, 2006) kaj Camino (Javier Fesser, 2008), pro kiu ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona aktorino.
En kataluna kino ŝi partoprenis en ¡Victòria! La gran aventura de un pueblo (Antoni Ribas, 1983), Pont de Varsòvia (Pere Portabella, 1989), pro kiu ŝi ricevis la Premion de Kinematografio de la Ĝeneralitato de Katalunio, Morir (o no) (Ventura Pons, 2000) o Germanes de sang (Ricard Reguant, 2001). Kvankam ŝi malpliigis sian kinproduktadon ekde 2010, elstaris La distancia más larga (Claudia Pinto, 2013), Quién te cantará (Carlos Vermut, 2018) kaj Las consecuencias (Claudia Pinto, 2021).
Paralele, ŝi ankaŭ realigis laborojn de dublado de aktorinoj kiel Nastassja Kinski, Daryl Hannah, Sigourney Weaver kaj Demi Moore.
Ŝi populariĝis ĉefe en televido. En la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj ŝi ludis en diversaj teatraĵoj por televido, speciale en la programo Estudio 1. En 1983 ŝi partoprenis en la serio Anillos de oro, de Pedro Masó, kaj en El jardín de Venus, de José María Forqué; kaj unu jaron poste ŝi iĝis prezentistino en la programo Y, sin embargo, te quiero. En 1986 ŝi estis protagonistino de la populara serio Turno de oficio, reĝisorita de Antonio Mercero. Dek jarojn poste, ŝi rehavis la rolon en la sekvaĵo Turno de oficio: 10 años después (1996), produktorita de la aktoro Juan Luis Galiardo kaj reĝisorita de Manolo Matji kaj parte de Juan Echanove.
Dum la 1980-aj jaroj ŝi regule aperis en televidaj serioj kaj hispanaj (Pepe Carvalho, Phillipe di Monte, Hasta luego, cocodrilo, Señor alcalde, ktp.) kaj katalunaj (Arnau, Dones de aigua). Post fekunda rilato kun Televisión Española, en la 21-a jarcento ŝi partoprenis en Herederos kaj aliaj serioj de Antena 3 (Antivicio, Gavilanes) kaj de Televisió de Catalunya (Mirall trencat, Mar de fons), krom en izolaj epizodoj de aliaj serioj kiel 7 vidas, Majoria Absoluta, La Riera kaj Cites.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.