hispana scenaristo, produktoro kaj kinreĝisoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro MASÓ Paulet (Madrido, 26a de januaro 1927 - Madrido, 23a de septembro 2008) estis hispana scenaristo, produktoro kaj kinreĝisoro.
Pedro Masó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pedro Masó Paulet |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1927 en Madrido |
Morto | 23-an de septembro 2008 (81-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Infanoj | 7 |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filmproduktoro |
Pedro Masó disvolvis nelacigeblan aktivecon en la hispana kinetoso. Totale, li reĝisoris 14 filmojn, verkis 146 scenarojn kaj produktoris 82 filmojn, krom laboro kiel produktoro kaj realigisto en televido: li produktoris ses seriojn, kelkaj tiom popularaj kiel Anillos de oro (1983) kaj Brigada central (1988).
Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li laboris en diversaj kinprofesioj. En 1962 li iĝis produktoro kreante sian propran kompanion, nome Pedro Masó Producciones Cinematográficas, per kiu li produktoris kelkajn sukcesajn filmojn kiel Atraco a las tres, Un millón en la basura, La ciudad no es para mí kaj la trilogion malfermitan per La gran familia.
En 1986 li fondis filion Escorpio Films, S.A. per kiu li produktoris sian unuan filmon bazitan sur romano de Miguel Delibes, reĝisorita de Antonio Mercero, titolita El tesoro (1988).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.