From Wikipedia, the free encyclopedia
Sofi-Elina OKSANEN (naskiĝinta 7-a de januaro 1977 en Jyväskylä) estas finna verkisto. Ŝi verkis inter alie ses romanojn kaj kvar teatraĵojn. Ŝia unua romano aperis en 2003. Ŝi estas konata speciale pro sia romano Puhdistus, pro kiu ŝi ricevis Premion Finlandian, literaturan premion de Nordia Konsilantaro kaj aliajn premiojn. Ŝi verkis ankaŭ eseojn inter alie en Helsingin Sanomat kaj Aamulehti. Ŝiaj verkoj estas tradukitaj al pli ol 40 lingvoj. Ŝi ankaŭ faris 3 operojn. Ŝi kreskis en Jyväskylä en Halssila. Ŝia patrino estas estona. Sofi Oksanen estas ambaŭseksema. Oksanen rakontis, ke ŝi estas volonte seninfana. Ekde 2011 ŝia edzo estas Juha Korhonen. Oksanen estas feministo. Oksanen fondis propran eldonejon en 2011. Antaŭe granda finna eldonejo WSOY eldonis librojn de Oksanen, sed fariĝis disputo inter WSOY kaj ŝi, kaj do WSOY anoncis, ke ĝi ne plu eldonos ŝiajn librojn. Sofi Oksanen loĝas nuntempe en Helsinko.
Sofi Oksanen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sofi-Elina Oksanen |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1977 (47-jaraĝa) en Jyväskylä |
Lingvoj | finna • estona |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko Universitato de Jyväskylä Theatre Academy Helsinki (en) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo dramaturgo romanisto eldonisto |
Verkoj | Purge |
TTT | |
Retejo | http://www.sofioksanen.com/ http://www.sofioksanen.fi/ |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.