From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaime CHÁVARRI de la Mora (Madrido, 20a de marto 1943) estas hispana reĝisoro, scenaristo, kaj aktoro.
Jaime Chávarri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filma scenaristo scenaristo teatra reĝisoro aktoro |
Lia kunlaboro kun la produktoro Elías Querejeta rezultis en la plej grava kaj agnoskita parto de lia produktado, en kiu estas elrompa dokumenta filmo pri la tumultaj rilatoj inter la anoj de la familio de la poeto Leopoldo Panero, nome El desencanto (1976), meditado pri dekadenco kaj tempopaso, nome A un dios desconocido, kaj eksterordinara filmo, Dedicatoria, en kiu la ĉefrolulo estas ĵurnalisto kiu devas intervjui malliberigiton.
Post tiu etapo de kunlaborado kun Querejeta, li faris adaptaĵojn de literaturaj verkoj de Llorenç Villalonga (Bearn o La sala de las muñecas), Fernando Fernán Gómez (Las bicicletas son para el verano) kaj Pablo Sorozábal (Tierno verano de lujurias y azoteas). Li ankaŭ reĝisoris teatraĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.