Břeclav
distrikta urbo de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
distrikta urbo de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Břeclav (prononcu ˈbr̝ɛtslaf; germane Lundenburg) estas urbo en Ĉeĥio (Sudmoravia regiono), situanta 52 km sudoriente de Brno, sur maldekstra bordo de la rivero Dyje, proksime al ŝtatlimoj kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi havas areon 77.11 km² kaj en 2024 tie vivis 24 863 loĝantoj. Grava fervoja nodo, "Pordego al la "Areo Lednice-Valtice" kaj centro de la folklora regiono Podluží.
Břeclav | |||
germane Lundenburg | |||
urbo | |||
Kastelo en Břeclav | |||
|
|||
Oficiala nomo: Břeclav | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Břeclav | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio eta parto | ||
Parto de | Podluží | ||
Muzeo | Pohansko | ||
Konstruaĵo | Sinagogo en Břeclav | ||
Rivero | Dyje | ||
Situo | Břeclav | ||
- alteco | 158 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 45′ 34″ N 16° 52′ 52″ O (mapo) | ||
Areo | 77,11 km² (7 711 ha) | ||
Loĝantaro | 24 863 (2024) | ||
Denseco | 322,44 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Fondo | 11-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 690 02 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 584291 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 29 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Břeclav | |||
Retpaĝo: www.breclav.org | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kostice, Hrušky, Hlohovec, Ladná, Moravský Žižkov, Lanžhot, Lednice, Tvrdonice, Valtice kaj Bernhardsthal.
La vilaĝon kaj akvan burgon fondis Břetislav la 1-a post la jaro 1041 en nove destinita limo al Aŭstrio, sur rando de marĉeja arbaro kaj en strategie grava transiro trans rivero Dyje. La burgo havis ankaŭ administran funkcion. Post oftaj ŝanĝoj de posedantoj Břeclav venis en la manojn de Lichtenštejn-anoj. En la jaro 1534 akiris sinjorejon Žerotín-anoj, kiuj komencis en la jaro 1570 alikonstrui la burgon en renesancan kastelon kun arkada toskana kolonado. Post la tridekjara milito Lichtenštejn-anoj revenis (ĝis la jaro 1945), sed tiuj dediĉis pli grandan zorgon al sidejoj en Valtice kaj en Lednice. Pli signifa reguligo de la břeclava kastelo okazis nur komence de la 19-a jarcento.
Impulso de ekonomia prospero kaj preskaŭ troa evoluo estis en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ekkonstruo de fervojo Vieno – Krakovo kaj Břeclav – Brno – Prago, plenigita pli malfrue per fervojo ĝis Bratislavo. Pro tio Břeclav fariĝis unuavica trafiknodo, kiu kontribuis al industriigo de la urbo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Břeclav fariĝis urbo.
Sude de la urbo situas grava arkeologia loko Pohansko. Břeclav estas elirloko al areo en Valtice kaj Lednice, ĝi estas centro de etnografia regiono nomata Podluží (folkloraj tradicioj, popolkutimoj, muziko).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 316 |
1880 | 5 681 |
1890 | 12 779 |
1900 | 14 733 |
1910 | 8 517 |
1921 | 19 225 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 13 689 |
1950 | 11 010 |
1961 | 11 832 |
1970 | 18 870 |
1980 | 23 978 |
1991 | 26 206 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 26 713 |
2014 | 24 956 |
2016 | 24 941 |
2017 | 24 881 |
2018 | 24 797 |
2019 | 24 704 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 24 743 |
2021 | 24 318 |
2022 | 23 943 |
2023 | 24 544 |
2024 | 24 863 |
Kiel fervojnodo kun granda stacidomo en ŝtatlima transirejo al Aŭstrio kaj proksime de ŝtatlimo al Slovakio ĝi havas eksterordinaran signifon.
Břeclav estas grava urbo, ĉar ĉi tie estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
De Břeclav eblas veturi per EuroCity trajnoj interalie al Berlino, Bratislavo, Budapeŝto, Varsovio kaj Vieno. Ekzistas ankaŭ personaj trajnoj de ÖBB al Vieno kaj personaj trajnoj al Kúty.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.