Valtice
urba municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urba municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Valtice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono proksime ĉe la aŭstria landlimo. En 2024 ĝi havis 3 593 loĝantojn. Centro de vinkultura teritorio (sidejo vinista lernejo kaj entrepreno), konata pro i.a. pro sia valora baroka kastelo. Kune kun apuda Lednice ĝi konsistigas areon enskribitan al Listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Valtice | |||
germane Feldsberg | |||
urbo | |||
La placo kun preĝejo en Valtice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Valtice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Břeclav | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio | ||
Parto de | Valticio | ||
Konataj lokoj | Areo de Lednice-Valtice, Valtice kastelo | ||
Situo | Valtice | ||
- alteco | 192 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 45′ 00″ N 16° 45′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 47,85 km² (4 785 ha) | ||
Loĝantaro | 3 593 (2024) | ||
Denseco | 75,09 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Fondo | 1243 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 691 42 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 584975 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Regiono | Vinregiono Moravio | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Valtice | |||
Retpaĝo: www.valtice.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlec, Hlohovec, Břeclav, Bernhardsthal, Schrattenberg, Herrnbaumgarten kaj Drasenhofen.
Historio de la urbo devenas jam de la 11-a jarcento. Fine de la 14-a jarcento setlis en tiu loko familio de Liĥtenŝtejnidoj, kiu sinsekve fariĝis en la ĉelima regiono tre potenca. En la dua duono de la 16-a jarcento fariĝis Valtice ĝia sidejo. Pro bonaj servoj al la aŭstria imperiestro estis Liechtenstein-anoj rangaltigitaj je princoj.
De mezepoka burgo ne konserviĝis surloke io ajn. Nova kastelo estis konstruita origine en manierisma stilo, sed poste en baroka periodo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj trapasis ĝia evoluo per komplika situacio. Postuloj de la nobeloj influis elekton de vico de arkitektoj, kiuj sinsekve realigis la kastelan tutaĵon ĝis ĝia nuna aspekto. Por Liechtenstein-anoj laboris aŭstriaj projektistoj, ofte italdevenaj, kun famaj nomoj - Giovanni Giaccomo Tencalla, Andreo Erna, Johann Bernhard Fischer de Erlach, Domenico Martinelli kaj aliaj. Ĉi-tempa stato de la konstruaĵaro kun Honora Korto speguligas do longan evoluon de diversaj konstruperiodoj ĝis la fino de la 18-a jarcento per realigo de teatra alo. Eĉ skulpta garnituro estas en Valtice signifa. Al la komplekso apartenas ankaŭ kastela parko.
Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la Ĉeĥa Respubliko. Ĝenerale oni povas sendube rekomendi viziton de la kastelo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 946 |
1880 | 3 435 |
1890 | 3 659 |
1900 | 3 742 |
1910 | 4 059 |
1921 | 3 959 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 125 |
1950 | 3 432 |
1961 | 3 314 |
1970 | 3 495 |
1980 | 3 583 |
1991 | 3 554 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 630 |
2014 | 3 532 |
2016 | 3 562 |
2017 | 3 538 |
2018 | 3 538 |
2019 | 3 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 575 |
2021 | 3 525 |
2022 | 3 488 |
2023 | 3 559 |
2024 | 3 593 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.