Lima kastelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lima kastelo (ĉeĥe: Hraniční zámek) estas klasicisma kastelo en areo de Lednice-Valtice. Konstruaĵo de la kastelo situas sur okcidenta bordo de Fiŝlago Hlohovec, rekte sur limo de la katastraj teritorioj de municipoj Hlohovec kaj Lednice. La kastelo estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Ĝi estas uzata al komercaj celoj.
Lima kastelo | |
ĉeĥe: Hraniční zámek | |
kastelo | |
Lima kastelo | |
Oficiala nomo: Lima kastelo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Hlohovec |
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920 |
Parto de | Areo de Lednice-Valtice |
Situo | Lima kastelo |
- koordinatoj | 48° 46′ 49″ N 16° 45′ 28″ O (mapo) |
Valego | Malsupramoravia valego |
Stilo | klasicismo |
Konstruado | 1826-1827 |
Pluaj posedantoj | Liĥtenŝtejnidoj |
Nuna posedanto | Ĉeĥio |
Konstruinto | Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno |
Por publiko | jes |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hraniční zámeček | |
Retpaĝo: www.chateaudefrontiere.com | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La konstruaĵon lasis fari por si Johano la 1-a Jozefo el Liĥtenŝtejno. La aŭtoreco de la propono estas neklara. Ĝi estas alskribata al Josef Kornhäusel, Josef Hardtmuth aŭ ankaŭ al Joseph Franz Engel. Laŭ la projekto la kastelon realigis konstruistoj Josef Poppelack aŭ Karel Schleps. La konstruado de la kastelo mem okazis en la jaroj 1826 - 1827. La parceloj, sur kiuj la kastelo estis konstruita, devene apartenis nur al Moravio, sed proksimume en la tempo de la konstruado de kastelo okazis ŝovo de landlimo inter Moravio kaj Malsupra Aŭstrio al mezo de la kastelo. Tiun ĉi pli postan limon dokumentas skribaĵo "Zwischen Österreich und Mähren" sur ties fasado. Tiun ĉi limon kreis rojo Včelínek fluanta tra kortego de la kastelo. La kastelo estis konstruita sur marĉa grundo, kiu devis esti unue firmigita per lignaj pilotoj kaj dratreto, sur kiuj poste estis metitaj fundamentoj de la objekto. La suma kostoj por konstrui la kastelon faris 70 573 guldenoj. Post tio, kiam la kastelo estis en la jaro 1945 konfiskita, ĝi servis kiel ornitologia stacio. En la jaro 1995 okazis ĝia ampleksa rekonstruuo. Nuntempe la kastelo estas konsisto de hotela komplekso, en la kastelo mem troviĝas luksa restoracio, kafejo kaj vinkelo.
La objekto de la kastelo kreas arkitekturan kulison de bela naturmedio. Tri unuetaĝaj pavilonoj estas kunigitaj per teretaĝaj traktoj kun belvidejaj terasoj. La fasado de la centra konstruaĵo sur regula ortangulo kreas antaŭigitan teretaĝan spacon, trarompita per tri duonronde arkaĵaj, vitritaj arkadoj sur la fasado kaj unuu arkado surflanke. La tegmento de la antaŭigita ĉambro servas kiel loĝio, kiu estas kreata de kvar kolonoj kun toskanaj kapoj kunigitaj en tripartan arkadon. Super la supra kornico de la arkado troviĝas skribaĵo "Zwischen Österreich und Mähren".
Surflanke de la ĉefa konstruaĵo estas simetrie alligitaj flankaj aloj, kreataj de teretaĝaj komunikaj traktoj kaj surflankaj prismaj pavilonoj. La komunikaj traktoj membrigas ses fenestrajn aksoj, kreitaj de simplaj ortangulaj fenestroj, havigitaj de ŝutroj, kiuj estas reciproke apartigitaj de lesenaj strioj. La tegmenton de la komunikaj traktoj kreas belvidejaj terasoj kun balustradoj, kies malantaŭan parton fermas muro en alteco de la flanka fenestro de la ĉefa konstruaĵo kun ses blindaj arkadoj, havigitaj de la ŝutroj. Lima kastelo estas finita de du etaĝaj prismaj pavilonoj, trarompitaj sur akso en la teretaĝo duonronde envolbita portalo.
Konsisto de la parka ornamado estas rondeta lageto kun statuo de Higia sur ŝtona soklo.
En la jaro 1937 estis en la sudan fundamenton de la kastelo enkonstruita netipa objekto de malpeza fortikaĵo mod. 37, tiu ĉi valora teknika memorindaĵo estis forigita de trafikanto en la jaro 2007 kaj sur ĝia loko estis konstruita vinkeleto.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.