Sovetia fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrej Dmitrijeviĉ SAĤAROV (ruse Андрей Дмитриевич Сахаров, naskiĝis la 21-an de majo 1921 kaj mortis la 14-an de decembro 1989) estis sovetia fizikisto, kiu aktive defendis la homajn rajtojn. Li havis gravan rolon en la disvolviĝo de la unua sovetia atom-bombo kaj li poste gvidis movadon por la nuklea senarmiĝo[1]. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1975.[2]
Andrej Saĥarov naskiĝis en Moskvo la 21-an de Majo 1921. Li ricevis edukon laŭ la valoroj de la rusa inteligencio, kiuj estis la respekto al la laborado kaj al la talento, la helpo por la aliuloj, la amo al la literaturo kaj al la scienco. Liaj unuaj jaroj de siaj studoj okazis hejme. Lia patro, Dimitri Ivanovitĉ Saĥarov, estis instruisto pri fiziko, kaj ankaŭ aŭtoro de libroj pri fizik-instruo kaj pri scienca popularigo[3]. Dum sia infaneco, Andrej jam havis la pasion por la fiziko, kiun lia patro transdonis al li :
|
En 1938, Andrej Saĥarov finis sian studon de mezlernejo. En 1942, kiam li finis siajn studojn en la universitato de Moskvo, Andrej Saĥarov ricevis magistran diplomon pri fiziko, kun la « tre honora » mencio. Dum la milito, li laboris kiel inĝeniero en fabriko de armiloj, kiu lokiĝis ĉe la Volga rivero[4]. Por prepari sian doktoran diplomon, Andrej Saĥarov eniris en la Lebedev-instituto de Moskvo en 1945. Lia doktora profesoro estis Igor Tamm, kiu ricevis en 1958 la Nobel-premion pri fiziko, pro siaj laboroj pri la Ĉerenkov-radiado. Dum la unuaj jaroj de siaj sciencoj esploroj, Andrej Saĥarov skribis siajn plej gravajn skribaĵojn pri fundamenta fiziko, kvankam la okcidentaj sciencistoj legis liajn publikaĵojn poste, kiam ili ne plu estis sekretaj. Dum tiu periodo , Igor Tamm estris sciencistojn, kiuj laboris pri soveta nuklea programo. Andrej Saĥarov eklaboris en ĝi en 1948 kaj li iĝis rapide unu el la ĉefa kreinto de la nuklea kunfandiĝ-bombo[5]. La sukceso de tiu programo ebligis al li ricevi honorojn kaj premiojn. En 1953, li iĝis la plej juna membro de la Akademio de sciencoj, kiam li aĝis 32 jarojn[6]. Kvankam li ankaŭ ricevis la Ordenon de Lenin, trifoje la titolon « Heroon de socialisma laboro », la Lenin-premion kaj la Stalin-premion, la soveta registaro reprenis ilin, pro la kontraŭstaroj de Andrej Saĥarov, kiu kritikis ĝian politikon. Andrej Saĥarov diris, ke li akceptu denove ricevi ilin, kiam ĉiuj malliberuloj de konscienco estos liberaj[7].
Ĝis 1968, Andrej Saĥarov laboris pri nukleaj kunfandiĝ-bombo. Poste, pro siaj politikaj vidpunktoj kontraŭ la soveta registaro, ĝi forigis lin de la sekreta soveta programo[8]:
|
Dum la fino de la kvindekaj jaroj, Andrej Saĥarov komencis deklari siajn vidpunktojn por limigi la nukleajn provojn. En 1961, li unue kontraŭstaris al la soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov kaj, unu jaron poste, al la ministro Jefim Slavski, kiu estis la politikestro pri la nuklea programo en Sovet-Unio. En 1963, Andrej Saĥarov partoprenis en la Traktato de Moskvo, kiu malpermesis fari nukleajn provojn en la atmosfero, ekster Tero kaj en la oceano. En 1964, kiam unu el la amikoj de la biologiisto Trofim Lisenko prezentis sian kandidaton al la Akademio de scienco, Andrej Saĥarov denuncis la politikon, kiu tro influis la sciencon kaj kiu tiel havis malbonajn konsekvencojn pri la biologio en Sovet-Unio. En 1967, li ekestis ano el la Komitato pri la konservado de la lago Bajkalo, kies celo estis konservi tiun lokon kontraŭ la industria poluo. Estis ankaŭ inter 1966 kaj 1967, ke respondis al la unuaj demandoj de la viktimoj de la politika subpremado[9].
En 1968, Andrej Saĥarov rompis sian rilaton kun la soveta politiko, per la verko de longa manifesto, kies titolo estis « Progreso, paca kunekzisto kaj intelekta libero » kaj kies publikigo aperis en la ĵurnalo « New York Times ». Li sendis ĝin al la sovetia prezidanto Breĵnef, kiu neniam respondis al li : la registaro ne deziris paroli al la sciencisto.
|
Kvankam sovetia registaro malpermesis al la sovetianoj legi la manifeston, homoj el aliaj landoj legis ĝin. Entute, publikiĝis 18 milionoj da kopioj en dek du landoj. Pro la sukceso de la manifesto, la Sovetia registaro forigis la sciencistojn de la sekretaj laboroj. Tio helpis Saĥarov iĝi pli kaj pli fama en sia lando[10]. Multaj homoj demandis al Saĥarov publike paroli pri la malliberuloj de konscienco. Li defendis tiujn, kiujn la sovetia registaro maljuste kondamnis pro ilia politika konvinkoj. Tiel Andrej Saĥarov subskribis liberig-petojn kaj akceptis interparoli kun internaciaj ĵurnalistoj. Ju pli la sovetia registaro minacis lin, des pli Andrej Saharov skribis kaj parolis publike[7].
En 1975, Andrej Saĥarov ricevis la Nobel-premion pri paco, pro la « sentimaj kaj personaj agoj, kiuj pli valorigis la fundamentojan principojn de la paco inter la homoj » kaj pro la « malkonsentoj, kiuj baraktis kontraŭ profito de la povo kaj de ĉio, kio atencas la homan respektindecon ». Pro Andrej Saĥarov ne ĉeestis en la kunveno, Jelenna Bonner legis la skribaĵon de Andrej, kiu alvokis liberigi politikajn malliberulojn kaj kiu listigis 126 nomojn de sovetiaj malliberuloj de konscienco[11]. En tiu skribaĵo, kies titolo estis « Paco, progreso kaj homaj rajtoj », Andrej Saĥarov reprenis la samajn ideojn de sia manifesto, kiun li skribis en 1968[12]. Multo da kritikantoj, kiuj eĉ estis favoraj al la ideoj de Andrej Saĥarov, opiniis ke ili estis naivaj kaj nefareblaj. Sed laŭ la vidpunkto de Saĥarov en 1981, tiuj ideoj antaŭvidis novajn kaj gravajn direktojn por la monda politiko kaj, pli precize, por tiu de la Sovet-Unio. La 12-an de majo 1976, en la moskva loĝejo de Andrej Saĥarov, anonciĝis la kreo de Moskva Helsinka unio. Andrej Saĥarov iĝis ĉefa Sovet-Unia kontraŭstaranto, kritikis la sovetan reĝimon, kiun li difinis totalisman. En 1980, Saĥarov publike parolis pri la sovetiaj militistoj, kiuj invadis Afganujon. Pro tio, li vokis homojn rifuzi Olimpiajn ludojn de Moskvo [13]:
|
Pro la opinio de Saĥarov, la ŝtatestroj de Sovet-Unio definitive forigis lin de lia laboro, ili reprenis liajn premiojn kaj ili ekzilis lin al la urbo Gorkij, kie li estis sub kontrolado de soldatoj. Tie, Saĥarov iĝis izola dum preskaŭ sep jarojn. Trifoje li protestis kontraŭ siajn vivkondiĉiojn, per la rifuzo nutri sin. Pro tio, oni trudis lin manĝi per forto. Ĉie en la mondo, okazis multaj strikoj por la defendo de Saĥarov. En Februaro 1986, la rusa sciencisto Andrej Saĥarov sendis al la politikisto Miĥajl Sergejeviĉ Gorbaĉov tiun leteron, en kiu li priskribis siajn malfacilajn vivkondiĉojn kaj la maljustan juĝon al sia edzino Jelenna Bonner[7] :
|
En Decembro 1986, Miĥajl Sergejeviĉ Gorbaĉov liberigis Saĥarov de lia ekzilo. Ĝis la lasta tago de sia vivo, Saĥarov laboris por projekto de alternativa konstitucio[14][7]:
|
En printempo 1974, Andrej Saĥarov akceptis respondi al la demandoj de ĵurnalo « Saturday Review », kiu preparis artikolon, kies temo estis « La mondo post 50 jaroj ». Laŭ la antaŭvido de Saĥarov, la mondo en 2024 disiĝus en grandaj labor-zonoj, kies amaso da homoj vivus kaj kie estus flugaj kaj subteraj urboj. En tiuj zonoj, ankaŭ ekzistus vastaj ekologiaj ejoj, kie homoj retrovus sian internan ekvilibron. Ili havus la nuklean kunfandiĝ-energion kaj ili proksimigus la asteroidojn al Tero, per nuklea eksplodo, por ke homoj povu pli facile profiti de iliaj diversaj mineraloj. La homoj interkomunikus per videoreto, kiu nomiĝus « sistemo de universala informado ». Je la komenco de la artikolo, Saĥarov timege priskribis la danĝerojn, kiujn lia lando starigis al la mondo, sed li tamen konkludis sian kredon al la sano kaj inteligenteco de la homa speco[15]:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.