From Wikipedia, the free encyclopedia
Inteligencio[1] (el intelligentsia, de la latine intelligentia) estas socia grupo komponita de personoj enmetitaj en kompleksaj agadoj kaj mensaj kaj kreivaj orientitaj al disvolvigo kaj la disvastigo de kulturo, inklude intelektulojn kaj socialjn etosojn proksimajn al ili. La termino estis adaptita de la ruse интеллигенция (transliterumita kiel intelliguéntsiya), aŭ de la pola. Ambaŭ siavice derivas el la franca vorto "intelligence". Dekomence, tiu termino estis aplikita en la kultura kunteksto de Pollando, Rusio kaj poste, de la Sovetunio, kaj havis pli mallarĝan signifon baze sur la memdifino de ia kategorio de intelektuloj.
Inteligencio estas statusa klaso de kleraj homoj engaĝigitaj en kompleksaj mensaj taskoj kiuj kritikas, gvidas, kaj kondukas en la formado de la kulturo kaj la politiko de sia socio.[2] Kiel statusa klaso, inteligencio inkludas artistojn, instruistojn kaj akademiulojn, verkistojn, kaj literaturistojn.[3][4] Individuaj membroj de inteligencio estas konata kiel intelektuloj.
La inteligencia statusklaso aperis fine de la 18-a jarcento, en la tiama rus-kontrolita Pollando, dum la epoko de la Pola Dispartigo (1772–95). En la 19-a jarcento, la pola intelektulo Bronisław Trentowski stampis la terminon intelligentcja (intelektuloj) por identigi kaj priskribi la edukitan kaj profesie aktivan socian tavolon de patriota burĝaro kiu estus la kultura estraro de Pollando, tiam sub la aŭtoritatema reĝimo de la caro de la rusia imperio, de la fino de la 18-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento.[5]
En Rusio, antaŭ la Bolŝevika Revolucio (1917), la termino intelligentsiya priskribis la statusan klason de edukitaj personoj kies kultura kapitalo (lernejo, edukado, klerigado) ebligis al ili entrepreni praktikan politikan estrecon.[6]
Praktike, la statuso kaj socia funkcio de la inteligencio variis depende de la socio. En Orienta Eŭropo, intelektuloj estis senigitaj de politika influo kaj aliro al la efektivaj leviloj de la ekonomia disvolvigo; la inteligencio estis flankenmetita en la funkciula periferio de siaj socioj. Kontraste, en Okcidenta Eŭropo, speciale en la industrilandoj de Germanio kaj Granda Britio, la Bildungsbürgertum (klera burĝaro, vidu Bildungsroman) kaj la britaj professions definis rolojn kiel publikaj intelektuloj en siaj socioj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.