kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Acetofenono estas organika komponaĵo kaj plej simpla aromata ketono. Ĝi estas senkolora viskozeca likvaĵo kaj antaŭaĵo al pluraj rezinoj kaj kemiaĵoj tiaj kiaj etil-benzeno, stireno kaj fenil-etanolo. Ĝi ankaŭ estas krudmaterialo por la sintezo de aktivaj farmaciaj ingrediencoj tiaj kiaj dekstro-propokso-fenolo kaj fenil-propanolamino.
Acetofenono | ||||
Bastona kemia strukturo de la Acetofenono | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Acetofenono | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 98-86-2 | |||
ChemSpider kodo | 7132 | |||
PubChem-kodo | 7410 | |||
Merck Index | 15,71 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora likvaĵo | |||
Molmaso | 120.151 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.028g cm−3 | |||
Fandpunkto | 20.5 °C | |||
Bolpunkto | 202 °C | |||
Refrakta indico | 1,5372 | |||
Ekflama temperaturo | 77 °C | |||
Memsparka temperaturo | 571 °C | |||
Acideco (pKa) | 16.1[1] | |||
Solvebleco | Akvo:5.5 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 815 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R22 R36 R63 R43 R36/37/38 R23/24/25 R45 R39/23/24/25 R11 R67 R40 [2] | |||
Sekureco | S26 S36/37 S24/25 S23 S53 S45 S16 S7 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H319[3] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P280, P301+312, P305+351+338, P330, P337+313, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi same uzatas en organika sintezo kiel polimeriza katalizilo por olefinoj kaj estas aktiva komponaĵo en la fabrikado de farboj kaj pigmentoj. Ĝi reakcias kun formaldehido en la preparado de rezinoj. Krom tio, ĝi aplikiĝasen la tekstila industrio, en parfumfabrikado, kiu donas al la substancoj odoron je oranĝo-floroj. Aldone ĝi uzatas kiel solvanto en fabrikado de plastaĵoj, gluaĵoj kaj gustigagentoj en nutro-industrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.