kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Formaldehido[4][5] aŭ metanalo[6][7][5] (HCHO) estas organika kemia kombinaĵo, la plej simpla aldehido. La pura formaldehido estas senkolora, flamema, pikodora gaso, kiu iritas la mukomembranon.
Formaldehido | |||||
Plata kemia strukturo de la Formaldehido | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Formaldehido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 50-00-0 | ||||
ChemSpider kodo | 692 | ||||
PubChem-kodo | 712 | ||||
Merck Index | 15,4263 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora gaso | ||||
Molmaso | 30.026 g·mol-1 | ||||
Denseco | 0.8153g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −92 °C | ||||
Bolpunkto | −19 °C | ||||
Refrakta indico | 1,3775[1] | ||||
Ekflama temperaturo | 62 °C[2] | ||||
Memsparka temperaturo | 300 °C | ||||
Acideco (pKa) | 13.27 | ||||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 135 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R45 R23/24/25 R39/23/24/25 R34 R68 R43 | ||||
Sekureco | S53 S26 S36/37/39 S45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H302, H312, H315, H317, H318, H319, H332, H334, H335, H351 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P240, P241, P261, P264, P270, P271, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P304+341, P305+351+338, P308+313, P310, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P370+378, P403+233[3] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Oni uzas en diversaj kemiindustriaj procesoj grandkvantan formaldehidon. Oni produktas ĝin ĉefe per vaporfaza oksidado de metanolo. Oni surmerkatigas ĝin plej ofte kiel formalinon (en akvo-solvaĵo de koncentriteco de 37%). La formalino povas transformiĝi - per akvoperdo - al kristala trimero, trioksano aŭ amorfa polimero, paraformaldehido. La paraformaldehido tre konvenas pro produkti la gas-statan formaldehidon.
La reago de formaldehido kaj amonio estigas heksametilen-tetraminon, kiun oni uzas kiel ureteran antisepsaĵon. Per nitratigo de la heksametilen-tetramino estiĝas la eksplodaĵo heksogeno (alinome ciklonito aŭ RDX). La formaldehido kaj la acetaldehido transformiĝas - kun ĉeesto de kalcia hidroksido - al pentaeritrito, kies tetranitrato estas la ekplodaĵo PETN.
Oni uzas grandan kvanton da formaldehido por produktado de karbamidrezinoj, fenoplastoj kaj acetalrezinoj.
La formaldehido bone reagas kun proteinoj, tiel ĝi estas grava tanaĵo, desinfektaĵo, balsamaĵo.
En junio 2004 internacia laborgrupo de fakuloj decidis surbaze de ekzistaj epidemiologiaj studoj meti formaldehidon en grupo I, do karcinomiga (kancerkaŭza) por homoj (IARC, 2005).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.