lando en Sudameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉilio (hispane Chile), oficiale la Respubliko Ĉilio (hispane República de Chile), estas lando en Sudameriko.
La teritorio nun okupata de Ĉilio estis okupata de antaŭ 12 000 jaroj, sed la suda parto estis malmulte loĝata. La norda parto formis parton de la Inkaa imperio, dum la centra parto estis okupita de la mapuĉoj.
En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la hispanaj conquistadores, Diego de Almagro kaj ĉefe Pedro de Valdivia, kiu fondis la urbon de Santiago de Chile.
Ĉilio fariĝis provinco de la Vicreĝlando de Peruo dum la koloniado.
En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de José de San Martín kaj Bernardo O'Higgins, kiu fariĝos la unua prezidento.
En la finaj jardekoj de la 19-a jarcento okazis Pacifika Milito kun Peruo kaj Bolivio, kio kondukos al la aldono de diversaj nordaj teritorioj.
La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.
En 1970 estis elektita prezidento Salvador Allende, kiu komencis grandajn reformojn en socia sfero. En 1973 estis organizita militista renverso, sub la komando de generalo Augusto Pinochet, kiu organizis militistan diktaturon. En 1988 oni organizis referendumon, kiu estis malgajnita de la militistaj organizantoj, kiuj tiel estis devigataj forlasi siajn postenojn.
En 1990, komenciĝis la transiro al demokrata reĝimo, sub la prezidenteco de Patricio Aylwin. En 1994 estis elektita prezidento kristandemokrato Eduardo Frei Ruiz-Tagle. En 2000 estis elektita prezidento socialisto Ricardo Lagos kaj en 2006 lin sukcedis sampartia Michelle Bachelet.
La 27-a de februaro de 2010 okazis tertremo en Ĉilio. La epicentro estas en Cobquecura, apud Concepcion.
En 2010 la dekstra kandidato Sebastián Piñera estis balotata presidento. Li alfrontiĝis, en 2011, grandajn movadojn studentajn kiuj depostulis plibonigon de la ĉilia edukado.
Ĉilia maro estas la aro de maraj spacoj super kiuj Ĉilio plenumas suverenecon, ekskludajn rajtojn kaj diversgradajn postulojn, inklude ofte en tiu difino la ekonomian ekskludan zonon kaj la apudan internacian maron, konata kiel ĉeesta maro, sur kiu Ĉilio ne reklamas suverenecon. La Ĉiia maro ne estas propee maro laŭ la geografia koncepto de la Internacia Hidrografia Organizo, sed maro en sencoj kaj jura kaj politika.
La nuna loĝantaro de Ĉilio estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1940, plejmulte hispanoj (eŭskoj).[2][3] [4] [5] [6][7][8][9] La loĝantaro havas gravajn komunumojn de araboj[10], ciganoj, britoj[11], francoj[12], germanoj[13], rusoj, kroatoj[14][15], italoj [16] ka. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.
La loĝantaro estis de 16 800 000 (2009), inter ili 64%–90% ĉilianoj[17][18][19][20] (plimulto hispandevenaj (eŭskoj) kaj italdevenaj), 3,2% Indianoj (araukanoj).[19]
La ĉefurbo estas Santiago de Chile (6.676 mil). Kaj aliaj gravaj urboj estas la jenaj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil), Concepción (215 mil). Vidu: Listo de urboj de Ĉilio.
La ŝtata lingvo estas la hispana lingvo. La kredantoj estas ĉefe katolikoj (62,8%) [21].
Huaso estas kamparano de Ĉilio kaj lerta ĉevalisto, simila al la usona vakero aŭ la meksika charro, la gaŭĉo de Argentino, Urugvajo kaj Rio Grande do Sul kaj la aŭstralia stockman. Ino de huaso estas huasa, kvankam la termino china [ĈIna] estas multe pli ofte uzata por lia edzino aŭ koramikino, kies vestoj videblas en dancado de cueca. Huasoj troviĝas tra tuta Centra kaj Suda Ĉilio kvankam la ŝafbredistoj de Magalana Regiono estas gaŭĉoj. La ĉefa diferenco inter huaso kaj gaŭĉo estas ke huasoj dediĉas sin ankaŭ al agrikulturo same kiel al brutobredado.
Edukado en Ĉilio estas dividita en kvar fazoj —Infanĝardeno, Elementa lernejo, Mezlernejo kaj Supera lernejo—, el kiuj la tri unuaj estas devigaj.[22] Edukado en Ĉilio estas regita de la Ĝenerala Leĝo de Edukado (Ley General de Educación, LGE) de 2009, posteulo de la Organika Konstitucia Leĝo de Instruado (Ley Orgánica Constitucional de Enseñanza, LOCE).
Ĉefaj eksportoj estas de mineraloj, nome de kupro (la plej granda eksportanto en la mondo), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, kaj ankaŭ fiŝoj, fruktoj, celulozo. La Malneta Nacia Produkto totala estas de 70 mil milionoj da usonaj dolaroj; pokapa - 4.160 usonaj dolaroj.
La Projekto Synco (aŭ Projekto Cybersyn) estis ĉilia projekto de 1971-1973 (dum la registaro de prezidanto Salvador Allende) celante konstrui distribuitan decidhelpsistemon por helpi administradi la nacian ekonomion kaj solvi la problemon de la ekonomia kalkulo en socialismo. La projekto konsistis el kvar moduloj: ekonomia simulilo, specialadaptita programaro por kontroli fabrikefikecon, operacioĉambron, kaj nacian reton de teleksomaŝinoj kiuj estis ligitaj al unu ĉefkomputilo.
En Ĉilio la politika sistemo estas respubliko. La nuna ŝtatestro estas la prezidento Gabriel Boric (de marto 2022). La ĉefurbo estas Santiago de Chile (6.676 mil).
La administracia divido konsistas el 15 regionoj; vidu: Regionoj de Ĉilio.
En Ĉilio la Esperanto-movado ekĝermis en 1901. La unuaj Esperantistoj estis Luis E. Sepúlveda Cuadra kaj la katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en la Scienca Societo de Ĉilio (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" kaj aliaj gazetoj. La 17-an de julio 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilio" kaj en septembro komencis redakti kvarpaĝan gazeton en Esperanto kaj la hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis Esperanton en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki Esperanton en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj). La 24-an de novembro 1907 estis fondita Ĉilia Esperantista Asocio, kiu grandparte unuigis la landan esperantistaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la klopodo starigi en 1927 Societon Esperantistan de Ĉilio kaj la 14-an de marto 1928 la Ĉilian Ligon Esperantistan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Komence de la 1930-aj jaroj la movado en la lando denove ekvivis kaj la 30-an de julio 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "Esperantista Junularo de ilio". En septembro de tiu jaro Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo Esperantistan Informejon. Esperanto estis oficiale instruita en la Pedagogia Instituto de la Ĉilia Universitato ĝis la putĉo en 1973, kiam kelkaj esperantistoj estis arestitaj pro politikaj kaǔzoj. La movado sekvis vivante iomete kaŝite sed en la jaro 1977 grupo de esperantistoj en Santiago komencis labori por starigi novan Asocion.
Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA), fondita en 1978, aliĝis kiel landa asocio al UEA en 1979. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Curicó, 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo Santiago de Chile. La saman adreson uzas la Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO), kiu tamen laŭ la stato de 2012 ne havas oficialan statuson de landa sekcio de TEJO. ĈEspA organizis laŭokaze landan kongresojn en Valdivio (1984), Santiago (1987, 1990, 2001, 2002, 2007, 2012), Temuko (2000), Kuriko' (1999), Kilikuro (2014), kaj lastatempe okazas ĉiun trian semajnfinon de februaro, la Someran Esperanto-Tendaron.
Regiono | Ĉefurbo |
---|---|
Arikio kaj Parinakotio | Arica (Ĉilia urbo) |
Tarapakio | Iquique |
Antofagasta (regiono) | Antofagasta (urbo) |
Regiono Atakamo | Copiapó (urbo) |
Kokimbio | La Serena (Ĉilio) |
Valparaiso (regiono) | Valparaiso |
Metropola Regiono Santiago | Santiago de Ĉilio |
Libertador General Bernardo O'Higgins | Rancagua (Ĉilio) |
Maule (Ĉilio) | Talkao |
Ñuble Regiono | Chillán |
Bío-Bío | Koncepciono |
Araŭkanio | Temuco |
Los Ríos (Ĉilio) | Valdivia |
Los Lagos | Puerto Montt |
Regiono Aisén | Coyhaique |
Magallanes y Antártica Chilena | Punta Arenas |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.