Gabriel Boric
ĉilia politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gabriel BORIC Font (prononcu [ɡaˈβɾjel ˈboɾitʃ ˈfont], proksimume gaBRJEL BOriĉ FONT; Punta Arenas, 11-a de februaro 1986) estas ĉilia politikisto. Post deĵorado kiel deputito de la Respubliko en reprezento de la Regiono de Magelano kaj Ĉilia Antarkto, li estas la elektita prezidanto de Ĉilio, posteno kiun li oficiale komencis la 11-an de marto 2022.


Remove ads
Biografio
Kiel studento de la Fakultato de Juro de la Universitato de Ĉilio, Boric estis prezidanto de la Federacio de Studentoj dum la periodo 2011-2012 kaj unu el la ĉefaj estroj de la studentaj mobilizoj de 2011. En la parlamentaj elektoj de 2013 li estis elektita kiel deputito por la Regiono de Magelano: kiel reprezentanto de la distrikto n.º 60 por la leĝdona periodo 2014-2018, kaj poste, en la parlamentaj balotoj de 2017, kiel deputito en la distrikto numero 28 por la periodo 2018-2022.
Boric partoprenis en la kreo de la Ampleksa Fronto (FA), koalicio de partioj kaj movadoj de maldekstro. En aŭgusto de 2021 li estis nomumita kiel prezidanta kandidato de Socia Konverĝo, partio kiun li estis fondinta en 2018, kaj de la FA. Post gajni en la internaj balotoj de la 18a de julio 2021, li iĝis la prezidanta kandidato de la koalicio Apruebo Dignidad por la prezidanta elekto de tiu jaro. En la dua balotado realigita la 19an de decembro 2021, li akiris 55,8% de la voĉdonoj, estante elektita kiel Prezidanto de la Respubliko kun la plej granda nombro de voĉdonoj en la historio de Ĉilio.[1] Nur 36-jara, li estos ankaŭ la plej juna prezidanto en la historio de la lando kaj la unua naskiĝinta post la puĉo de 1973.[2][3]
La 11-an de marto 2022 Gabriel Boric estis proklamita prezidento de Ĉilio, nome la plej juna kaj la plej voĉdonita.

Remove ads
Prezidanteco

Kabineto

En januaro 2022,[4] Boric anoncis sian kabineton, kiu inkludis membrojn de la koalicioj Mi Aprobas Dignon kaj Demokrata Socialismo kaj ankaŭ senpartiulojn.[5] 14 el la 24 ministroj estis virinoj, kio igis ĝin la unua kabineto de Ameriko kun plimulto da ministrinoj.[6] Ĝi ankaŭ enhavis la unuajn malkaŝe GLAT-ajn ministrojn, nome Alexandra Benado kaj Marco Antonio Ávila,[7], kaj Maya Fernández, nepinon de la puĉita eksprezidanto Salvador Allende.[6]
Boric ankaŭ ministrigis tri aliajn iamajn studentajn gvidantojn: Camila Vallejo fariĝis registara porparolanto, Giorgio Jackson fariĝis ĝenerala sekretario de la prezido, kaj Nicolás Grau fariĝis Ministro pri Ekonomio, Evoluigado kaj Turismo.[4][8]
Ricardo Ffrench-Davis, pri kiu oni spekulativis ke li fariĝos Ministro pri Financo, klarigis ke li konsideris sian aĝon de 85 jaroj troa por la tasko, sed deklaris sin preta konsiladi.[9] Kiam Mario Marcel anonciĝis kiel estonta Ministro pri Financo en Januaro 2022, la Borso de Santiago reagis favore, kun kresko de la prezindico je 2.35%.[10]
Boric reorganizis sian kabineton tri fojojn en jaro kaj duono, la lastan en aŭgusto 2023 pro malaltaj niveloj de civitana aprobo, publikaj zorgoj pri krimo kaj inflacio, kaj enketo pri registara korupto.[11][12]
Remove ads
Politiko
Ekstera politiko
Dum la Israela-Hamasa milito en 2023 li akuzis Israelon pri "neakceptebla rompo de internacia humanitara leĝaro" kaj efektivigo de politiko de "kolektiva puno". Ĉilia ambasadoro en Israelo, Jorge Carvajal estis revokita. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.
Besta bonfarto
Boric faris programon de dek promesoj pri besta bonfarto dum sia kampanjo, el kiuj li realigis nur kelkajn. Ignacia Uribe, de la porbesta organizo Fundación Veg, taksis kiel sukcesojn la enkondukon de senviandaj mardoj en la mezlernejojn ekde 2024, kaj la celon de 50%-e planta manĝaĵo de la Ministerio pri Agrikulturo (ĝi sukcese atingis 25% en 2024). Kiel neplenumitajn promesojn ŝi menciis malpermeson de bestaj cirkoj kaj bestoĝardenoj kaj enkondukon de konstitucia kaj leĝa agnosko de la sentipoveco de bestoj.[13]
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
