Árpád Csekovszky
From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád Csekovszky [ĉekovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekovszky Árpád estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto.

Árpád Csekovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csekovszky Árpád |
Naskiĝo | la 3-an de januaro 1931 en Csikóstőttős (Hungario) |
Morto | la 16-an de aprilo 1997 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Árpád Csekovszky Arkivigite je 2018-03-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de januaro 1931 en Csikóstőttős, li mortis la 16-an de aprilo 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Csekovszky frekventis artan liceon en Budapeŝto, poste li akiris ceramikistan diplomon en Industriarta Altlernejo en 1956. Lia plej grava instruisto estis Miklós Borsos. Post la diplomo li havis stipendion jaron en la altlernejo, poste li instruis en la ceramika katedro. Inter 1966 kaj 1985 li estis docento kaj katedrestro. Ekde 1992 li denove instruis kiel emerito kaj titulara profesoro. Plej ofte li kreis ceramikaĵojn, kiuj apartenis al konstruaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1962-1994.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1962, 1972, 1984, 1992)
- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Zalaegerszeg (1997, memorekspozicio)
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj ceramikaĵoj
- A kereskedelem szimbóluma (Debrecen, 1960, ceramika reliefo)
- A Hajdúsági Áruház oszlopburkolatai (Debrecen, 1962, kovraĵoj sur kolonoj)
- Állatkák (Mór, 1966, mura ceramikaĵo)
- Figurális fríz (Hódmezővásárhely, 1970, mura ceramikaĵo)
- Baglyos kút (Tihany, 1986, skulptaĵo)
- Faluvége (porcelana reliefo)
- Falurészlet (mura ceramikaĵo)
- A régi városközpont emlékére (ceramikaĵo, Veszprém (urbo))
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- kulturdomo prenis la nomon Csekovszky Árpád en 1998
- memortabulo
- konstanta ekspoziciejo en Rákosmente
Fontoj
- Ceramikaĵo en urbo Veszprém: A régi városközpont emlékére
- Kulturdomo Csekovszky Árpád
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.