Stephen Harper
22-a ĉefministro de Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
22-a ĉefministro de Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
Stephen Joseph HARPER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1959 en Toronto (Ontario)) estis la 22-a ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservisma Partio de Kanado. Li iĝis ĉefministro post kiam li gvidis la konservistojn al minoritata venko en la federacia balotado de januaro 2006, kiu finigis pli ol dekdu-jaran regadon far la Liberala Partio de Kanado.
Harper estis federacia deputito por la elektodistrikto Kalgario Sudokcidenta en Alberto ekde 2002, jam estinte deputito por Kalgario Okcidenta de 1993 ĝis 1997. Laŭ kanada kutimo, kiel ĉefministro, li ekhavis la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.
Kiel fondinta membro de la Reformista Partio, li finis sian unuan deĵoron kiel deputito por gvidi la Nacian Koalicion de Civitanoj. En 2002 Stephen Harper transprenis de Stockwell Day estradon de la Kanada Alianco kaj revenis al la Ĉambro de Deputitoj kiel Opoziciestro. En 2003 li atingis interkonsenton kun Peter MacKay, estro de la Progresisma Konservisma Partio de Kanado, kunigis la Kanadan Aliancon kun la Progresisma Konservisma Partio por formi la Konservisman Partion de Kanado. Li elektiĝis la unua ne-provizora partiestro en marto de 2004.
Stephen Harper estas la plej aĝa el la tri filoj de Margaret Johnston and Joseph Harper (1927–2003), kontisto dungita de Imperial Oil. Harper iris al la lernejo ĉe Richview Collegiate Institute, mezlernejo en centra Etobicoke. Li diplomiĝis en 1978 kiel plej bona lernanto de sia jaro kun meza poentaro de 95.7%, kaj li reprezentis sian mezlernejon ĉe la televizia kviz-programo Reach for the Top. Harper mallonge studis ĉe la Universitato de Toronto antaŭ ol transloĝiĝi al Edmontono, kie li dungiĝis en la nafto-industrio kiel komputila programisto. Li poste studis ĉe la Universitato de Kalgario, kie li ricevis la magistran diplomon en ekonomiko. Harper estas la unua ĉefministro depost Lester B. Pearson kiu ne studis juron. Li restas forte ligita kun la Universitato de Kalgario kaj ofte prelegis tie.
Harper edziĝis al Laureen Teskey en 1993. Ili havas filon, Benjamin (naskiĝis en 1996), kaj filinon, Rachel (naskiĝis en 1999). Harper estas la tria ĉefministro, post Pierre Trudeau kaj John Turner, kiu sendis siajn gefilojn al Rockcliffe Park Public School, publika lernejo en Otavo. Stephen Harper regule ĉeestas diservojn ĉe la preĝejo East Gate Alliance en Otavo.[1]
Harper havas plurajn hobiojn kaj partoprenis multajn arteventojn. Li estas fervora adepto de glaci-hokeo kaj la glacihokea teamo Calgary Flames, kaj li nuntempe verkas histori-libron pri la sporto.[2] Lia patro ankaŭ estis verkisto.[3] Harper ankaŭ konsentis ludi malgrandan rolon en la televidia (komedia) programo Corner Gas; la epizodo filmiĝis la 29-an de aŭgusto 2006 kaj dissendiĝos en la printempo de 2007.[4] Harper laŭdire posedas grandan kolektaĵon de gramofondiskoj kaj estas avida ŝatanto de la rokgrupoj The Beatles kaj AC/DC.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.