From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanley Clarke (* 30-an de junio 1951 en Filadelfio, Pensilvanio) estas usona basisto same kiel Grammy-premiito el la kampo de rokĵaza kaj ĵaza muziko. En la rokĵaza fako li validas kiel unu el la du plej gravaj basistoj de la 1970-aj jaroj krom Jaco Pastorius.
Stanley Clarke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1951 (73-jaraĝa) en Filadelfio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de la Artoj Roxborough High School (en) |
Okupo | |
Okupo | basisto filmkomponisto ĵazmuzikisto komponisto gitaristo |
TTT | |
Retejo | http://www.stanleyclarke.com/ |
Post studo ĉe la Filadelfia Akademio de Muziko Clarke transloĝiĝis en 1971 al Novjorko, kie li kunlaboris interalie kun Art Blakey, Gil Evans, Joe Farrell, Stan Getz, Dexter Gordon, Joe Henderson, Al Di Meola, Pharoah Sanders kaj Horace Silver.
Tiutempe li aliĝis al la rokĵaza bando Return to Forever, kiun estris Chick Corea kaj kiu fariĝis unu el la plej sukcesaj ĵazrokaj bandoj tiutempaj. Krome li produktis aron da soloalbumoj, el kiuj „School Days“ kune kun la unua albumo de Jaco Pastorius estas rigardataj kiel la plej bonaj basalbumoj de la ĵazroka erao.
En 1987 li fondis kun ĵaz-kantistino Deborah Holland kaj la iama frapinstrumentisto de Police, Stewart Copeland, la bandon „Animal Logic“. Post du studio-albumoj kaj kelkaj sondisketoj la muzikistoj tamen disiris fine de 1991. En 2005 Clarke fondis la triopon Acoustic Fusion Supergroup TRIO! kun Béla Fleck kaj Jean-Luc Ponty. Krome li laboras kiel produktanto de filmmuziko.
La basludon de Clarke distingas maturiĝinta kordofrapado kaj treega virtuozeco. La tekniko de kordofrapado, kies inventon oni atribuas al Larry Graham, konsistas el fortika frapado de la kordoj per la dikfingro per turnado el la manartiko. Tion li ofte kombinas ritme kun plukado de la pli altaj kordoj. Clarke kontribuis komence de la 1970-aj jaroj decide al la evoluo kaj disvastiĝo de ĉi tiu tekniko en ĵazroko.
Clarke estas la unua influriĉa muzikisto, kiuj ofte uzis baseton, kvarkorda elektra basgitaro agordita okton pli alta.
Kvankam li famiĝis pro sia ludo de elektra basgitaro, lia virtuoza ludo sur kontrabaso (la ĉefa instrumento de sia posta kariero) jam frue estis dokumentita („Moon Germs“ kun la kvaropo de Joe Farrell el 1971).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.